Kadizo

urbo en Hispanio

Kadizo (hispane Cádiz [ˈkaðiθ], laŭ regiona dialekto: Cai [ˈkai], kaŝnome Tacita de plata - "Taseto el arĝento")

Kadizo
urbo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Poŝtkodo 11000
Retpaĝaro [1]
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Cádiz
Urbestro José María González Santos (Por Cádiz Sí Se Puede)
Demografio
Loĝantaro 121 739  (1-a de januaro 2014)[1]
Loĝdenso 9 241 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 32′ N, 6° 17′ U (mapo)36.533333333333-6.2833333333333Koordinatoj: 36° 32′ N, 6° 17′ U (mapo)
Alto 11 m
Areo 12,1 km² (1 210 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Kadizo (Kadizo)
Kadizo (Kadizo)
DEC
Kadizo
Kadizo
Situo de Kadizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cádiz [+]
vdr

Situante en la suda parto de Hispanio (36º 32' N – 6º 18' U), ĝi enhavas 134.989 loĝantojn (2005) kaj estas la ĉefurbo de la samnoma provinco, kaj kun aliaj ses urboj (San-Fernando, Chiclana, Puerto Real, Puerto de Santa María, Chiclana de la Frontera, Rota kaj Ĥerezo) formas la metropolan areon Kadiza Golfeto.

Kadizo estas ĝemelita kun la franca urbo Brest.

Historio redakti

 
Kadizo en 1888

Oni konsideras ĝin la plej antikva urbo ankoraŭ ekzistanta ĉirkaŭ la okcidenta Mediteraneo, laŭ la tradicio, ĝi estis fondita de la fenicoj en jaro -1100 kun la nomo Gadir (Fortikaĵo) por mina industrio en tero de tarteza civilizacio, kie laŭ la legendo Heraklo (aperanta en la aktuala blazono de la urbo) faris unu el siaj Laboroj. La romianoj ĝin nomis Gades.

De Kadizo eliris Kristoforo Kolumbo en siaj dua kaj kvara vojaĝoj Ameriken; komence de la 16-a jarcento la urbo akiras la rajton komerci rekte kun amerikaj kolonioj, kaj en 1717 la monopolon, kiun perdis Sevilo.

De la urbo eliris ankaŭ la franc-hispana floto partoprenonta en Batalo de Trafalgar la 21-an de oktobro de 1805.

En jaro 1811 dum la Milito de Hispana Sendependiĝo inter hispanoj kaj la armeo de Napoleono rifuĝis tie la ribela Parlamento (Cortes). La liberalemaj deputitoj verkis la unuan Konstitucion de Hispanio nomita La Pepa (Jonjo, ĉar estis proklamita la 19-an de marto, festo de Sankta Jozefo).

Dum Unua Hispana Respubliko, ribelo en la urbo proklamis sendependan kantonon, kiu daŭris ĝis reĝiĝo de Alfonso la 12-a.

Ekonomio redakti

Kadizo ĉiam estis mara urbo, precipe per sia komerca haveno, la fiŝkapta industrio kaj ŝipkonstruado. Nuntempe pro konkurenco de koreaj ŝipkonstruejoj kaj preskaŭa malapero de fiŝado, la ekonomio de la urbo tre suferis kaj la senlaboreco en la urbo estas tre grava problemo.

Aktuale, la plej grava industrio estas turismo, profitanta la faman karnavalon, la strandojn (La Caleta, Victoria kaj Cortadura) kaj la monumentojn.

Vidindaĵoj redakti

 
Kadiza Urbodomo
 
Pordoj de Kadizo

Multaj monumentoj vidindas tra la tuta urbo, inter ili notindas la Urbodomo, la Pordoj de la urbo (Puertas de Tierra), Teatrejo Falla (Gran Teatro Falla) kaj la Katedralo.

Fama estas la karnavalo de Kadizo, kie grupoj kantas (normale spritajn kanzonojn) por amuzi, oni organizas oficialan konkurson en Teatrejo Falla, normale fine de februaro.

Vizitindas ankaŭ la kvartalo de La Viña (prononcu La Vinja) kie, precipe somere, oni povas gustumi en siaj trinkejoj la bonegajn vinojn de Ĥerezo kaj manĝetojn tipajn kiel Cazón en adobo (spicitaj kaj poste frititaj ŝarkopecoj), tinuso kun cepo aŭ rostitaj skombroj.

Ĉiun someron ekde 1955 oni organizas futbalkonkurson Trofeo Carranza (Pokalo Karranza) inter kvar teamoj, unu el ili ĉiam estas la loka Cádiz Club de Fútbol (Kadiza Futbala Klubo).

Kadizanoj redakti

Famaj kadizanoj inter aliaj:

Referencoj redakti

  1. Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero. Statistikoj pri loĝantoj de la Instituto Nacional de Estadística.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti