San Sebastián de Mariquita, simple Mariquita [marikIta], en Esperanto Marikito, estas urbo kaj municipo de la Departemento Tolimo de Kolombio, ĉirkaŭ 150 km nordokcidente de Bogoto. Tiu urbo kaj municipo enhavas kelkajn gravajn setlejojn situantajn tie pro apudeco al la rivero Magdaleno. Nune, Marikito estas vizitata de turistoj el la ĉefurbo pro allogo fare de akvofaloj Medina (Las Cataratas de Medina) kaj la monfarejo (casa de la moneda). La hispana konkistadoro Gonzalo Jiménez de Quesada estis tie entombigita. Nune estas grandaj hoteloj kaj bienoj, inter ili La Villa de los Caballeros.

Mariquita
municipo de Kolombio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 642  (2005) [+]
Loĝdenso 113 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 12′ N, 74° 54′ U (mapo)5.1983333333333-74.893611111111Koordinatoj: 5° 12′ N, 74° 54′ U (mapo) [+]
Alto 558 m [+]
Areo 290 km² (29 000 ha) [+]
Mariquita (Kolombio)
Mariquita (Kolombio)
DEC
Mariquita
Mariquita
Situo de Mariquita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mariquita, Tolima [+]
vdr
Mariquita norde de Tolimo

La populacio de la municipo estis 32,642 ĉe la censo de 2005.[1]

La vorto mariquita en la hispana povas esti uzata ankaŭ por kokcinelo, konuro kaj samseksemulo.

Referencoj redakti

5° 15′ N 74° 55′ U / 5.250 °N, 74.917 °U / 5.250; -74.917 (mapo)