Departemento Tolimo
Departemento Tolimo estas departemento en la centro de Kolombio. Ĝin ĉirkaŭas la departementoj Kaldaso, Kundinamarko, Ujlao, Kaŭko, Kindio kaj Risaraldo.
Departemento Tolimo | ||
---|---|---|
departemento | ||
Flago | Blazono | |
Lando | Kolombio | |
Supermara alteco | 710 m [+] | |
Ĉefurbo | Ibageo | |
- koordinatoj | 4° N, 75° U (mapo)4.05-75.25Koordinatoj: 4° N, 75° U (mapo) [+] | |
Areo | 23 562 km² (2 356 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 339 998 [+] (2020) | |
Denseco | 56,87 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | CO-TOL | |
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Sur 23 562 kvadrataj kilometroj la departemento havas 1,3 milionojn da loĝantoj. Preskaŭ triono el ili (410 000) loĝas en la ĉefurbo, Ibageo. La aliaj urboj estas multe pli malgrandaj, ekzemple El Espinal (55 000 loĝantoj), Melgar (25 000), Mariquita, Armero, Honda kaj Lérida.
GeografioRedakti
EkonomioRedakti
La plej grava branĉo de la ekonomio estas la agrikulturo. Oni kultivas rizon, sorgon, kotonon, kafon kaj fruktojn. Kelkaj fabrikoj prilaboris tiujn agrikulturajn produktojn. Aliaj industrioj apenaŭ ekzistas.
HistorioRedakti
Tolimo fariĝis departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1886.
Esperanto-movadoRedakti
Antonio Herrera en Ibageo estas delegito de Kolombia Esperanto-Ligo.