Santa Isabel (vulkano)
Santa Isabel aŭ Nevado de Santa Isabel estas ŝilda vulkano situa en la Tolima Departemento, Kolombio, sudokcidente de la vulkano Nevado del Ruiz. Ĝi estas 4 950 m alta[1] aŭ 4 965 m depende el la fonto.[2] Ĝi limas kun la departementoj Caldas kaj Risaralda. Ĝi enhavas grandan nombron de lagetoj, marĉoj kaj vegetaĵaro de sunfloroj frailejones kaj aliaj plantoj.
Santa Isabel | |||
---|---|---|---|
ŝilda vulkano • vulkano • monto | |||
supermara alteco |
4 950 m | ||
Geografia situo | 4° 49′ N, 75° 22′ U (mapo)4.81666667-75.36666667Koordinatoj: 4° 49′ N, 75° 22′ U (mapo) | ||
| |||
Ties lasta erupcio okazis ĉirkaŭ la jaro 850 a.K.[1]
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 "Santa Isabel". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. [1] Alirita la 26an de Januaro 2017.
- ↑ Ingeominas - Volcán Nevado de Santa Isabel [intranet.ingeominas.gov.co/manizales/Santa_Isabel] Alirita la 26an de Januaro 2017.