Ŝilda vulkano estas tipa vulkano kun larĝa bazo kun milda ascendo de vulkana deklivo, kies formo pensigas al ŝildo. Tiaj vulkanoj troviĝas super varmaj makuloj (vulkanoj de Havajo, Islando, Reunio kaj laŭlonge laŭ riftaj sistemoj (ekz. Granda Rifto). La ŝildaj vulkanoj estas formitaj de bazalta lafo kun malalta viskozeco, kiu havas tendencon disfluiĝi en vastan ĉirkaŭaĵon. Ili estas konataj ankaŭ el aliaj planedoj de la sunsistemo (Olympus Mons kaj aliaj vulkanoj sur Marso).

Ŝilda vulkano Mauna Kea sur Havajaj insuloj.

La ŝildaj vulkanoj estas la plej grandaj vulkanoj sur Tero (rilate al volumeno de materialo) - Mauna Loa sur Havajo estas la plej volumena monto sur Tero - (75 000 km3) kaj Piton de la Fournaise estas aktiva vulkano sur insulo Reunio.

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti