Sunfloro

specio aŭ speco de florplanto

La sunflorounujara helianto (Helianthus annuus, L. 1753) estas jara planto kiu apartenas al la familio Asteracoj genro Helianto, kun granda infloresko kapitula.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sunfloro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Helianto Helianthus
Specio: H. annuus
Helianthus annuus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sunfloraj 'semoj' (fruktoj)
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 580 kkal   2450 kJ
Karbonhidrato 20.0 g
- Sukeroj 2.62 g
- Fibro 8.6 g
Graso 51.46 g
- saturitaj grasoj 4.455 g
- mononesaturitaj 18.528 g
- polinesaturitaj 23.137 g
Proteino 20.78 g
Akvo 4.73 g
Vitaminoj
A-vitamino  50.0 IU
Tiamino (B1-vitamino)  1.48 mg 114%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.355 mg 24%
Nikotina acido (B3-vitamino)  8.335 mg 56%
Pantotena acido (B5-vitamino)  1.13 mg 23%
Piridoksino (B6-vitamino)  1.345 mg 103%
Foliata acido (B9-vitamino)  227.0 μg 57%
Ĥolino  55.1 μg 11%
C-vitamino  1.4 mg 2%
E-vitamino  35.17 mg 234%
Mineraloj
Kalcio  78.0 mg 8%
Fero  5.25 mg 42%
Magnezio  325.0 mg 88% 
Mangano  1.95 mg 93% 
Fosforo  660.0 mg 94%
Kalio  645.0 mg 14%
Natrio  9.0 mg 1%
Zinko  5.0 mg 50%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

La trunketo povas atingi trimetran altecon, dum la diametro de la kapitulo povas atingi 30 centimetrojn.

La komuna nomo (sunfloro) devenas el la ago de la kapitulo kiu moviĝas dum la tago direktante sin al suno. Tiu ĉi konduto nomiĝas heliotropismo.

Historio redakti

La sunfloro originas el Ameriko kie estis kultivata ekde la 1000-a a.K. Francisco Pizarro malkovris, ke la Inkaoj rigardis la sunfloron kiel bildon de ilia dio de la suno. Komence de la 16a jarcento oni portis en Eŭropon kaj oraj reproduktaĵojn de la floro, kaj ties semoj.

Priskribo redakti

La vorto sunfloro estas ankaŭ uzata por montri la aliajn plantojn kiuj apartenas al genro "Helianto", multaj el ili estas eternaj.

Tiu, kiun oni konsideras esti la floro, estas la kapitulo komponita de amasado de multnombraj floroj. La eksteraj floroj estas la "floroj de la petaloj" kaj ili povas estis flavaj, brunaj, oranĝaj aŭ de aliaj koloroj. Tiuj ĉi floroj tamen estas sterilaj. La floroj kiuj plenigas la kapitulon nomiĝas "floroj de la disko".

La ordigo de la floroj en la disko okazas laŭ ora proporcio.

La floroj de la disko maturiĝas kaj iĝas semoj. Tamen, tiu kiu komune nomiĝas semo estas la frukto (akeno) de la planto, kun la veraj semoj ĉirkaŭitaj de ŝelo maldigestebla.

Uzoj redakti

  • en ĝardenoj kiel ornamplanto
  • por elĉerpi oleon kuiruzan.
    • Konsisteco de ties oleo
    • Produktad-statistikoj

Sinonimoj redakti

  • Helianthus jaegeri Heiser.[1]
  • Helianthus lenticularis Douglas[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Germplasm Resources Information Network (GRIN). Arkivita el la originalo je 2011-04-06. Alirita 2016-06-18.

Vidu ankaŭ redakti