Smithsonian Institution

La Smithsonian Institution, starigita en 1846 "por pliigo kaj disvastigo de sciaro," estas grupo de muzeoj kaj priserĉejoj administrataj de la usona registaro. Origine organizita kiel "United States National Museum" (Usona Nacia Muzeo), tiu nomo malvalidiĝis kiel administra ento en 1967.[1]

La "Kastelo" (1847), nome unua konstruaĵo de la institucio kaj ankoraŭ ties ĉefa sidejo.

Kromnomata "the nation's attic" (nacia mansardo)[2] pro ties eklektika enhavo de 137 milionoj da aĵoj,[3] la institucia vaŝingtona kerno de deknaŭ muzeoj, naŭ priserĉejoj kaj bestoĝardenoj- el kiuj multe estas historiaj aŭ arkitekturaj majstroverkoj- estas la plej granda tia komplekso en la mondo. Aldonaj konstruaĵoj situantas en Arizono, Marilando, Novjorkio, Virginio, Panamo kaj aliloke, kaj 168 aliaj muzeoj estas aliĝoj al Smithsonian Institute.

La 30 milionoj da ĉiujaraj vizitantoj de la Institucio[4] estas akceptataj senpage; fondusoj devenas el la propra havaĵo de la Institucio, privataj kaj entreprenaj kontribuoj, membraro, registara elteno, kaj vendado.[3]

Instituciaj publikaĵoj estas la gazetoj Smithsonian kaj Air & Space. Folkways Records estas diskeldonejo de la institucio, kiel filio de Smithsonian Folkways.

Koordinatoj: 38° 53′ 20″ Nordo 77° 01′ 34″ Okcidento / 38.8888 °N, 77.026 °U / 38.8888; -77.026 (mapo)Revigliĝo de endanĝeraj lingvojRedakti

La Smithsonian Center for Folklife and Cultural Heritage (Smithsonia Centro por Folklora kaj Kultura Heredaĵoj) agadas por la kultura kaj lingva revivigliĝo de minacataj lingvoj kaj ekzamenas la gravecon konservi lingvan diversecon, kaj esploras pri la fortoj, kiuj minacas silentigi endanĝerigitajn lingvojn, kaj la klopodojn kontraŭbatali ilin[5]. Kun lingvoj malaperantaj je rapideco de unu ĉiujn 14 tagojn, ĉi tiu problmea perdado de la lingva diverseco egalas al la perdo de biologia diverseco - tamen restas plejparte neagnoskata. La iniciato de la Smithsonian Institute 'Recovering Voices' (Rekuperi Voĉojn) donas aliron al parolantoj de endanĝerigitaj lingvoj, kulturaj fakuloj, esploristoj kiel maniero trakti la preventon de tutmonda lingvoperdo, ŝlosila agado por subteni sistemojn de indiĝenaj scioj kaj kulturaj identecoj en komunumoj tra la mondo[6].

BibliografioRedakti

Nina Burleigh, Stranger and the Statesman: James Smithson, John Quincy Adams, and the Making of America's Greatest Museum, The Smithsonian, HarperCollins, September 2003, hardcover, 288 pages, ISBN 0-06-000241-7

Heather Ewing (2007). The Lost World of James Smithson: Science, Revolution, and the Birth of the Smithsonian. Bloomsbury. ISBN 978-0-7475-7653-2.

Vidu ankaŭRedakti

Nacia Portreta Galerio

Eksteraj ligilojRedakti

Retejo de Smithsonian Institution

Muzemapo

Retejo de Smithsonian Collections Search Center

Retejo de Smithsonian Education

Retejo de Smithsonian Wild

Retejo de Smithsonian Institution Scholarly Press

Smithsonian Collections Search Center.

ReferencojRedakti

  1. Smithsonian History > National Museum of American History. Smithsonian Institution. Alirita 21a Junio 2013.
  2. Michael Kernan, "A Real 'Nation's Attic'", Smithsonian, Novembro 1997, [1]
  3. 3,0 3,1 About the Smithsonian.
  4. Vidu la retejon de la Smithsonian Institution (kun statistikoj), ĉe http://newsdesk.si.edu/about/stats
  5. (en) Vital Voices: Endangered Languages in a Changing World, Smithsonian Associates, la 10-an de decembro 2019.
  6. (en) Recovering Voices: Documenting & Sustaining Endangered Languages & Knowledge, poskastoj, Smithsonian, National Museum of Natural History