Vaŝingtona Bestoĝardeno

Vaŝingtona Bestoĝardeno (angle National Zoological Park komune konata kiel National Zoo) estas unu el la plej malnovaj bestoĝardenoj en Usono, kaj kiel parto de la Smithsonian Institution, estas senpaga. Fondita en 1889, ties celo estas unuarangi laŭ animala zorgo, scienco, edukado, elteneblo, kaj vizitesperto.[1] La National Zoo havas du areojn. La unua estas 163akrea urba parko situanta en nordokcidenta Vaŝingtono kiu estas je 20 minutoj el National Mall per Metroo al la stacio Woodley Park (WMATA stacio), aŭ el stacio Cleveland Park.[2] La alia areo estas pli granda 3,200akrea ejo nome Smithsonian Conservation Biology Institute (SCBI; iam konata kiel Conservation and Research Center) en Front Royal (Virginio). SCBI estas nepublika loko dediĉita al trejnado de pornaturaj profesiistoj en konservada biologio kaj al bredado de raraj specioj pere de naturaj rimedoj kaj de helpata reproduktado. La National Zoo estas membro de la Association of Zoos and Aquariums (AZA).

Vaŝingtona Bestoĝardeno

bestoĝardeno
Organizaj aferoj
Geografio
Ŝtato Usono
Situo Vaŝingtono
Geografia situo 38° 55′ 46″ N, 77° 2′ 59″ U (mapo)38.929444444444-77.049722222222Koordinatoj: 38° 55′ 46″ N, 77° 2′ 59″ U (mapo)
Vaŝingtona Bestoĝardeno (District of Columbia)
Vaŝingtona Bestoĝardeno (District of Columbia)
DEC
Vaŝingtona Bestoĝardeno
Vaŝingtona Bestoĝardeno
Situo de Vaŝingtona Bestoĝardeno

Map

Statistiko
Ceteraj informoj
vdr

Kune ambaŭ ejoj enhavas 2,000 animalojn el 400 diferencaj specioj. Ĉirkaŭ unu kvinono el ili estas endanĝeritaj aŭ minacitaj. Plej specioj videblas ĉe la areo de Rock Creek Park.[3] Plej bone konataj loĝantoj estas grandaj pandoj, sed la bestoĝardeno estas hejmo ankaŭ de birdoj, simioj, grandaj felisedoj, aziaj elefantoj, insektoj, amfibioj, reptilioj, akvobestoj, malgrandaj mamuloj kaj multaj pliaj. La ejo SCBI estas hejmo de inter 30 kaj 40 endanĝeritaj specioj depende el reserĉa neceso kaj rekomendoj el la Bestoĝardeno kaj el la konservada komunumo.[4] La National Zoo, kiel parto de la Smithsonian Institution, ricevas federalan helpon.

La National Zoo malfermiĝas ĉiutage de la jaroj escepte la 25a de decembro (Kristnasko). La zoo estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 5:30 p.m.[5]

Referencoj redakti

  1. Mission. nationalzoo.si.edu. National Zoological Park. Arkivita el la originalo je 2012-05-26. Alirita May 25, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-26. Alirita 2021-08-21.
  2. By MetroRail. nationalzoo.si.edu. National Zoological Park. Alirita 25a de Majo 2012.
  3. National Zoo Species. nationalzoo.si.edu. National Zoological Park. Arkivita el la originalo je 2020-10-01. Alirita 25a de Majo 2012.
  4. Smithsonian Conservation Biology Institute". nationalzoo.si.edu. National Zoological Park. Archived from the original on June 11, 2007. Konsultita la 13an de julio 2007.
  5. Smithsonian National Zoological Park. Arkivita el la originalo je 2022-11-5. Alirita 2022-11-28.

Eksteraj ligiloj redakti