Nevado del Ruiz, konata ankaŭ kiel La Mesa de Herveo,[2] estas anda stratovulkano en la Departemento Caldas en Kolombio kaj ene de la Nacia Parko Los Nevados.

Nevado del Ruiz
Elĵeto de gaso en septembero 1985
vulkano
Alteco: 5389 m[1] metroj super maro f1
Situo: , Kolombio
Montaro: Andoj
Geografia situo 4° 53′ N, 75° 19′ U (mapo)4.8833333333333-75.316666666667Koordinatoj: 4° 53′ N, 75° 19′ U (mapo) f1
Nevado del Ruiz (Kolombio)
Nevado del Ruiz (Kolombio)
DEC
Nevado del Ruiz
Nevado del Ruiz
Map
Nevado del Ruiz
Tipo: Tavola vulkano
Lasta erupcio: 1991
Unua surgrimpo: 1936 de M. Rapp kaj kamaradoj
vdr

Ĝi estas la plej norda vulkano de la Anda Vulkana Zono kaj situas ĉ. 15 mejlojn sudoriente de la urbo Manizales, kun la urbo Armero en la valo malsupre. Ĝi estas la plej norda kaj plej alta kolombia vulkano, kiu daŭre estas aktiva. Ĝia erupcio de 1985 produktis laharon kiu tute entombigis la urbon kaj kaŭzis proksimume 23,000 mortojn en kio estis nomata la Armero tragedio.

Nevado del Ruiz estis produktita de subdukcio de la oceana Nazka Plato sub la kontinenta Sudamerika Plato. Stratovulkanoj en la Andoj estas plejparte Pliniaj, kiel ankaŭ Nevado del Ruiz, kaj produktas piroklastajn fluojn. Nevado del Ruiz konsistas el andezito kaj dacita lafo.

Nevado del Ruiz estas nomita la "Dormanta Leono" fare de la lokanoj. Ĝi estis neaktiva vulkano dum preskaŭ 150 jaroj.

Erupcio de 1985 redakti

La 13-an de novembro 1985, je la 9:08 pm, Nevado del Ruiz erupciis. Piroklastaj fluoj degelis glacion kaj neĝon ĉe la pintokunveno kiu formis laharojn kiuj rapidis laŭ kelkaj rivervaloj. La laharoj estis ĝis 50 metroj dikaj kaj veturis pli ol 100 kilometroj.[3]

Multaj domoj kaj urboj estis detruitaj de la laharoj. La urbo Armero estis tute kovrita de derompaĵo(j), kiuj mortigis proksimume 21,000 homojn (el 28,700). La erupcio kaŭzis proksimume 23,000 mortojn, 5,000 vunditojn kaj detruis pli ol 5,000 domoj. Ĉi tiu estis la dua plej mortiga vulkana katastrofo en la 20-a jarcento (la erupcio de Granda Pelée de 1902 estis la plej malbona). La katastrofo akiris unue gravan internacian fifamecon ŝuldata parte al filmeto, kiun faris fotisto Frank Fournier, pri knabino nomita Omayra Sánchez, kiu estis kaptita en koto dum tri tagoj antaŭ ol ŝi mortis.

Postvivintoj kiuj fuĝis al aliaj urboj en la loko estis laŭpaŝe (en)loĝigantaj en novaj registaraj planoj, sed problemoj por la delokigo de la loĝantaro okazis dum multaj jaroj poste.

Estis centoj de okazoj kie homoj kelkaj futoj dise estis aŭ mortigitaj de la masiva kotoŝtona ondo aŭ postvivis la katastrofon. Inter la teruraj sekvoj por postvivintoj estis tio, ke la temperaturo de la koto kaj roko lavango servis kiel giganta kulturo por ĉiuj specoj de patogenaj fungoj kaj bakterioj.

Sekvoj redakti

La erupcio kostis al Kolombio 7.7 miliardojn da dolaroj; ĉirkaŭ 20% de de la landa MEP por la jaro koncernata. Manko de preparo kontribuis al la alta nombro de mortintoj. Armero estis konstruita rekte sur malnova kotofluaĵoj kaj respondeculoj malagnoskis danĝer-zonan mapon kiu montris la potencialan difekton de la urbo, se laharoj aŭ lavangoj venus laŭ la monto. Loĝantoj estis ankaŭ ordonitaj resti tie kaj eviti la falon de cindro.[4]

Kelkajn jarojn poste la cikatraj flankoj de la riveretoj, laŭ kiuj la laharo fluis, estis klare videblaj de komercaj aviadiloj. Ankoraŭ en la mezo de la 1990-aj jaroj la urbo estis superŝutita per ĝis 6 metroj de cindro kaj derompaĵo(j). Lokaj vilaĝanoj rikoltis ŝtonojn por konstrulaboro kaj ofte, ankoraŭ trovis homajn ostojn kiujn ili lokis sur la sanktejoj.


Referencoj redakti

  1. "Nevado del Ruiz: Summary", Tutmonda Vulkanisma Programo, Smithsonian Institution. [1] Alirita la 25an de Januaro 2017.
  2. "General Data – Los Nevados". Parques Nacionales Naturales de Colombia. Alirita la 29an de Marto, 2009.
  3. Naranjo, J.L.; Siggurdsson, H.; Carey, S.N.; Fritz, W. (August 1986). "Eruption of the Nevado del Ruiz Volcano, Colombia, On 13 November 1985 3:06 p.m. : Tephra Fall and Lahars". Science. 233 (4767): 991–993. Bibcode:1986Sci...233..961N. doi:10.1126/science.233.4767.961. PMID 17732038.
  4. Fielding, Emma. "Volcano Hell Transcript". BBC. Alirita la 3an de Septembro, 2008.