Ceŭto
Ne konfuzu kun la hispana municipo Ceutí aŭ Ceŭto (Meksiko) kaj Ceŭto (Venezuelo).
Aŭtonoma Urbo de Ceŭto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | blazono | ||||
autonomous city of Spain • municipo en Hispanio • Eksklavo • havenurbo • integrita transmara teritorio • pridisputata teritorio • limurbo • urbo | |||||
| |||||
Oficiala nomo | Ciudad Autónoma de Ceuta | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Ceŭto | ||||
Provinco | Aŭtonoma urbo | ||||
Komarko | CE | ||||
Poŝtkodo | 51000–51999 | ||||
Areo | 18,5 km km² | ||||
Alteco | m. | ||||
Loĝantaro | 83 039 loĝ. (2023) | ||||
Retejo | https://www.ceuta.es/ceuta/ | ||||
Koordinatoj | Koordinatoj: 35° 53′ N 5° 18′ U / 35.883 °N, 5.300 °U (mapo)35° 53′ N 5° 18′ U / 35.883 °N, 5.300 °U (mapo) | ||||
Ceŭto aŭ Sebto (arabe: سبتة [elp. septa], amaziga: ⵙⴰⴱⵜⴰ , hispane: Ceuta [elp. seŭta]) estas teritorio konsistante el hispana aŭtonoma urbo kaj en Nord-Afriko, situanta sur la duoninsulo Tingitan (es:Tingitan Peninsula). Ĝi estas sendogana spaco ĉe la Maroka Mediteranea bordo. Maroko konsideras ĝin sia teritorio kaj postulas malkoloniigon.
Ĝi estas unu el la pluraj hispanaj teritorioj en Afriko kaj, kune kun Melilo kaj la Kanariaj Insuloj, unu el la solaj lokoj daŭre loĝataj de civila loĝantaro. Ĝi estis regula municipo apartenanta al la provinco de Cádiz antaŭ la aprobo de ĝia Statuto de Aŭtonomeco en marto 1995, de tiam iĝante aŭtonoma grandurbo. Kiel Melilo, Ceŭto estas la rezulto de kolonia regado, sed Maroko neniam rezignis pri ĝi kaj nomas ambaŭ urbojn ciudades autónomas (aŭtonomajn urbojn) okupitajn marokajn teritorijn[1].
Ĝia populacio konsistas el kristanoj, islamanoj, kaj malgrandaj malplimultoj de sefardaj judoj kaj etnaj sindoj de Pakistano .
La limbarilo (Ceuta Muro) apartigas la eksklavon de Maroko kaj celas malhelpi kontraŭleĝan enmigradon (ĉefe de afrikanoj al EU) kaj homan kontrabandadon. Kiel hispana teritorio, ĝi estas membro de la Eŭropa Unio, sed ne al NATO. Ceŭto ankaŭ ne estas parto de la Schengen-spaco.
Dum eŭropa migra krizo de 2015, Ceŭto fariĝis ĉiam pli la fokuso de internacia politiko, ĉar grandaj nombroj da migrantoj el Afriko provis surgrimpi la limbarilon ĉirkaŭ la grandurbo por akiri restadrajton en la Eŭropa Unio[2].
Historio
redaktiCeŭto estis sinsekve kartaga, romia, visigota kaj bizanca. La portugaloj konkeris ĝin en 1415, kaj ĝi estis sub hispana suvereneco kun Filipo la 2-a de Hispanio (1580). Eĉ post la sendependiĝo de Maroko en 1956, Ceŭto kaj Melilo, kiuj situas ankaŭ en Nordafriko, restis hispanaj. Ceŭto estis administre parto de Kadizo. La municipo havas depost 1995 la statuson de aŭtonoma urbo (hispane: (ciudad autónoma) kiu donas al ili kelkajn el la povoj de la aŭtonomaj komunumoj[3] de Hispanio.
Loĝantaro
redaktiLa plimulto de la loĝantoj (84 777 homoj en 2019) estas de hispana deveno, sed ekzistas ankaŭ granda malplimulto de maroka deveno kaj malgrandaj malplimultoj de judoj kaj hinduoj. La slogano de la loka turisma oficejo estas Ceŭto: Cuatro mundos por descubrir ("Kvar mondoj por malkovri").
Lingvoj
redaktiLa hispana estas la sola oficiala lingvo. La darija, la maroka varianto (dialekto) de la araba[4] ankaŭ estas parolata de 15 ĝis 20% de la loĝantaro. Dum la norma araba lingvo estas uzata diversgrade en formalaj situacioj kiel religiaj predikoj, libroj, gazetoj, registaraj komunikadoj, novaĵelsendoj kaj politiko, ĝi malofte estas parolata en la ĉiutaga vivo. Berberoj parolas ankaŭ sian lingvon, la amazigan.
Ekonomio
redaktiPlue fiŝado kaj akva kultivado kaj fiŝprilaborado. En 2017, la elcento de senlaboreco atingis 22.4%, unu el la plej altaj en la Eŭropa Unio[5]. Danke al sia strategia situo, la haveno Ceŭto ludas gravan rolon en la trairejo de la markolo, same kiel en komunikado inter Mediteraneo kaj Atlantiko.
Ceŭto estas doganlibera teritorio. Ceŭto, kiel Melilo kaj la Kanariaj Insuloj, estis klasifikita kiel senimpostaj liberaj spacoj jam antaŭ ol Hispanio aliĝis al la Eŭropa Unio.
Laŭ la Dogana Kodekso de la Eŭropa Unio, ĝi estas esceptita de la dogana teritorio de EU. Kiel doganlibera teritorio ĝi iĝis populara celloko por unutagaj turistoj. Ĉiujare ĉirkaŭ unu miliono da turistoj venas de la sudo de Hispanio al Ceŭto por senimposta butikumado. La ĉefa komerca strato de Ceŭto estas longa ĉeno de butikoj vendantaj parfumojn, cigaredojn, alkoholaĵojn kaj precipe elektronikaĵojn.
Vidindaĵoj
redaktiLa historia centro de Ceŭto estis agnoskita kiel bieno de kultura intereso (hispane: Bien de Interés Cultural) en la kategorio Conjunto histórico-artístico. La urba centro kaj la plej malnovaj kvartaloj situas proksime de la haveno. Ankaŭ la arabaj banejoj (hamman), datitaj de la 13-a jarcento, estas vidindaĵoj. Plue:
- Parque Marítimo del Mediterráneo
- Katedralo de Ceŭto
- Monto Hacho kun elvido super Gibraltaro
Transporto
redaktiLa urbo havas bonan havenon kun regula (proksimume ĉiun horon) kaj rapida (ene de 40 minutoj) pramtrafiko de Algeciras trans la Ĝibraltara Markolo al Ceŭto. La urbo Ceŭto estas konektita al la resto de Hispanio per helikopteraj flugoj (Helipuerto de Ceuta) kaj per la flughaveno Malaga-Costa del Sun.
Famuloj
redaktiAl Idrisi, araba kartografo, geografo kaj botanikisto (1100).
Referencoj
redakti- ↑ (nl) Ceuta, Espanje
- ↑ (de) Thomas Urban, Nicht mehr willkommen (Ne plu bonvena), Süddeutsche Zeitung, la 24-an de Aŭgusto 2018.
- ↑ Noto: la esprimo estas redono de la hispana comunidad autónoma kaj ne kongruas al la kutima uzo de "komunumo" en Esperanto.
- ↑ (en) "Darija, a lingua franca influenced by both Arabic and Berber", yabiladi.com.
- ↑ (de) Arbeitslosenquote, nach NUTS-2-Regionen.