Homa kontrabandado

Homa kontrabandado estas termino uzata por priskribi la kontraŭleĝan kaj organizitan kontrabandadon de homoj trans internaciaj limoj. Plej ofte homaj kontrabandistoj agas pro financaj motivoj.

En komuniko Interpol priskribis homan kontrabandadon jene:

La kontrabando de homoj fariĝis tutmonde la taŭga komerco de kreskanta nombro de krimaj retoj, kiuj agante ĉiam per ĉiam pli rafinitaj metodoj sukcesas transporti homojn en ĉiam pli grandaj kvantoj kaj kun ĉiam pli altaj gajnoj.

Ofte rifuĝantoj kaj azilo-serĉantoj kiuj volas eskapi el mizeraj cirkonstancoj ŝerĉas elirvojon ĉe kontrabandistoj, aŭ (eŭfemisme) "vojaĝagentejoj". Agante tiel ne maloftas ke ili fariĝas viktimo de ŝtelo aŭ de montrompo aŭ eĉ trudizolado (senigo de libereco, fr. séqustration) kaj rabado. Krome ili riskas devige fari la fuĝvojaĝon sub vivo-minacaj cirkonstancoj.

Foje la "klientoj" de tiaj kontrabandistoj pagas malsukcesitan vojaĝon kun la morto, ekzemple pro elĉerpiĝo aŭ dronado[1].

Se ilia limotranspaŝo malsukcesas kaj ili estas resendataj de la aŭtoritatoj de transitlando al la lando de origino, povas okazi, ke ili tie revenas sen iu ajn rimedojn de ekzistado, kiam ili vendis ĉiujn siajn posedaĵojn por povi pagi la fuĝvojaĝon.

Referencoj redakti

  1. Italio : Lampedusa : 19 migrantoj mortis sur boato,, blogo 'Neniam milito inter ni', 20-a julio 2014.

Vidu ankaŭ redakti