Malfermi la ĉefan menuon

Homvendado estas inter alie la rekrutado, transportado, aŭ komercado de homoj kontraŭ ilia volo kaj kun la celo de seksa ekspluatado, laboreksludado aŭ ajna alia formo de ekspluatado[1][2] : kutime tio ĉi ne estas kontrabando, kiu tamen ja okazas je la peto de la kontrabanditaj personoj mem. 

Terminoj kiel 'kontrabandado' aperis en la periodo ĉirkaŭ 1877-1900, en pluraj okcidenteŭropaj lingvoj. Tamen, tie tuj aperis malkonsento pri kio tiuj terminoj precize signifas aŭ signifu, kaj tiu diskuto daŭradas. La du ekstremojn, en la tre granda gamo de iam proponitaj signifoj estas: (a) ĉio kiu kontribuas al tio ke iu persono prostituiĝas estas 'homa kontrabandado'; (b)  perforte aŭ trompe inciti iun personon al prostituado estas 'homa kontrabandado'.

CoMensha, la nederlanda branĉo de La Strada International (LSI) difinas homvendadon tiel : "la rekrutado, transportado, translokigo kaj gastigado de persono, kun uzo de perforto (en larĝa senco) kaj kun la celo esploati la personon".

Lukto kontraŭ homvendadoRedakti

Ekzistas Traktato de la Konsilio de Eŭropo rilate al la lukto kontraŭ homvendado (2005).

InfankomercoRedakti

La infankomerco esta maniero de homvendado kiu aludas al trafiko aŭ rekrutado de beboj, infanoj, knaboj aŭ adoleskuloj de ambaŭ seksoj el loko al loko por ekspluati ilin por diversaj celoj, el kiuj plej oftaj por laboro kaj sekso.

"La dancantaj knaboj de Afganio" estas titolo de dokumenta filmo kiu rakontas pri la malnova sklaveca tradicio kiu ekzistas en Afganio kie malriĉaj familioj vendas siajn infanojn al riĉuloj kiuj ofte misuzas ilin.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti