Torrevieja

municipo de la Valencia Komunumo

Torrevieja (katalune Torrevella, malnova turo) estas urbo de Valencilando, Hispanio. Ĝi apartenas al la provinco Alikanto, en la komarko Vega Baja del Segura, ĉe la mediteranea bordo. Kun 101.381 loĝantoj (NIS 2008), ĝi estas la tria urbo plej loĝata en la provinco post Alikanto kaj Elche kaj la kvina urbo de Valencilando post Castelló.

Torrevieja
Torrevella des de Platjà de los Locos.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 03181–03188 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83 547  (2022) [+]
Loĝdenso 1 169 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 59′ N, 0° 41′ U (mapo)37.977777777778-0.68333333333334Koordinatoj: 37° 59′ N, 0° 41′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 71,44 km² (7 144 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Torrevieja

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Torrevieja [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Torrevieja: monumento al la Habaneras, en la haveno
Torrevieja: Marpromenejo Juan Aparicio
Vido de la sportiva haveno

GeografioRedakti

La urbo okupas surfacon de 71 km2, inkluzive de stratoj, strandoj kaj lagoj. Ĝi havas 20 km da marbordo, el kiuj elstaras la strandoj La Mata, Los Locos, El Cura, El Acequión aŭ Los Náufragos. La mezumaj temperaturoj estas inter 12° kaj 25 °C.

La urbo havas submunicipon, Torrelamata (aŭ La Mata) norde de la urbo en direkto al Guardamar del Segura.

LoĝantaroRedakti

La oficiala nombro de la loĝantaro, laŭ datumoj de NIS 2008, estas 101.381 loĝantoj, el kiuj ĉirkaŭ 49,2% estas hispanoj kaj eksterlandanoj ĉirkaŭ 50,8%. La plimulto de la hispanaj loĝantoj, registritaj en la municipo, naskiĝis en la provincoj Alakanto, Madrida Regiono, Murcio, Biskajo kaj Asturio.

Inter la plej multnombraj eksterlandanoj estas la britoj, kiuj reprezentas ĉirkaŭ 12,4% de la tuta loĝantaro (NIS 2007), sekve de la germanoj, svedoj, rusoj, kolombianoj, ukrainoj marokanoj kaj norvegoj.

Eksteraj ligilojRedakti