Submunicipo estas administra unuo de teritoria karaktero kiu, laŭ la landoj, donas precizan registan aŭtonomion aŭ almenaŭ de kontrolo super konkretaj rajtoj de tiuj unuoj kaj ĉefe de ties loĝantaro.

En Hispanio redakti

En Hispanio ili estas malgranda loka unuo dependa de municipo, kiu povas ĝui de aŭtonomio rilate al tiu. Ili posedas vilaĝestron kiu ne estas elektita laŭ la sama maniero de la municipo, sed laŭ pli provizora sistemo. Tamen la loĝantoj de tiuj municipoj voĉdonas en la ĝenerala balotado de la municipo.

La submunicipoj estas plej ofte ruraj. La divido en submunicipoj karakteras ekzemple de la provincoj de Asturio, Leono kaj de Galegio (en la nordo de la lando kun tre disiga loĝantaro) aŭ de la Regiono de Murcio, kun kelkaj municipoj kiuj ĉirkaŭas teritoriojn de 1.000 km² de etendo. Ili oftas ankaŭ en la komarkoj de irigacio en Ekstremaduro ĉefe en tiuj de la nomita Plan Badajoz, kie ne temas pri historiaj domaroj, sed de tiuj konstruitaj meze de la 20a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti