Alakanto
Alakanto (aŭ Alikanto): en la kataluna lingvo (valencia) Alacant, en la hispana Alicante, estas urbo en Valencilando (Valencia Komunumo) de Hispanio.
Alakanto | |||
hispane: Alicante | |||
urbo | |||
Alacant
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Alacant/ Alicante | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | ![]() | ||
Situo | Alakanto | ||
- alteco | 0 m s. m. | ||
- koordinatoj | 38° 20′ 43″ N 0° 28′ 59″ U / 38.34528 °N, 0.48306 °U (mapo) | ||
Areo | 201,27 km² (20 127 ha) | ||
Loĝantaro | 334 418 (2010) | ||
Denseco | 1 661,54 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 03000-03016 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.alacant.es | |||
Ĝi havas iom pli ol 334 000 loĝantojn, sed la nombro obliĝas en somero, estante tre grava turismejo.
Bonan panoramon de la urbo eblas rigardi el la Kastelo de Santa Bàrbara, malnova defendejo de la urbo.
La festoj plej konataj estas la Fajrofestoj dum la nokto de Sankta Johano (komenco de la somero).
Alakanto estas ankaŭ la nomo de provinco, laŭ la administra divido de Hispanio. Vidu Alikanto (provinco).
KlimatoRedakti
La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 335 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 3000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 18 °C.
VidindaĵojRedakti
- La Muzeo d'Arto Nuntempada de Alakanto (MANA)
OkazojRedakti
- Hogueras de San Juan (Fajroj de Alakanto)
Esperanta vivoRedakti
En 2002 okazis tie ĉi la Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.