Mostolo (hispane Móstoles) estas hispana municipo de la provinco kaj Madrida Regiono. Kun 206.275 loĝantoj (NIS-2008). Ĝi estas la 25-a municipo de Hispanio laŭ kvanto da loĝantoj, la dua municipo plej loĝata de la Madrida Regiono kaj la tria, post Valadolido, de la centra regiono de Hispanio inkluzive de la aŭtonomaj regionoj Madrido, Kastilio-Manĉo, Kastilio-Leono, Ekstremaduro kaj Rioĥo. La urbo, kiu estas en la listo Leĝo de Grandaj Urboj, situas nur je 18 kilometroj sudokcidente de la madrida urbocentro. Geografie ĝi troviĝas en la centro mem de Iberio kaj de la Centra Altebenaĵo, en la valo de rivero Gvadaramo, kiu apartenas al la Taĵo-baseno.

Mostolo
municipo en Hispanio • urbeto • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2893
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 211 265  (2023) [+]
Loĝdenso 4 658 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 3° 52′ U (mapo)40.333333333333-3.8666666666667Koordinatoj: 40° 20′ N, 3° 52′ U (mapo) [+]
Alto 620 m [+]
Areo 45,36 km² (4 536 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mostolo (Madrido)
Mostolo (Madrido)
DEC
Mostolo
Mostolo
Situo de Mostolo
Mostolo (Hispanio)
Mostolo (Hispanio)
DEC
Mostolo
Mostolo
Situo de Mostolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Móstoles [+]
vdr
Urdodomo de Mostolo
Ermitejo de la Sanktuloj en Mostolo (s. XVII)

La proksimeco al la ĉefurbo de Hispanio okazigis akcelitan loĝantaran disvolviĝon tra de la lastaj jardekoj. Mostoles, dum 40 jaroj, de kampara 4000-persona vilaĝeto meze de la 1960-aj jaroj transformiĝis en grandan kaj modernan urbon kun pli ol 212.000 loĝantoj.

Tradicie oni ligas la konsideron de la iama vilaĝo al proklamo de la tiama urbestro de Mostolo en 1808 kontraŭ la okupado de Hispanio fare de la trupoj de Napoleono, kiu laŭdire okazigis la komencon de la eksplodo de la Hispana Milito de Sendependiĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti