Bailén estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Jaén, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 117 km2 kie loĝas 18583 geloĝantoj, do loĝdenso estas 158.8 loĝ./km2. Bailén situas je 39 km de la provinca ĉefurbo Jaén.

Bailén
Bailén (Jaén, Andaluzio)
Bailén (Jaén, Andaluzio)
Bailén (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Bailén
Poŝtkodo 23710
Retpaĝaro Bailén.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Bailén
Demografio
Loĝantaro 18 583 [1]
Loĝdenso 158,8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 38°5′N 3°46′U  /  38.083°N, 3.767°U / 38.083; -3.767 (Bailén) (mapo) Koordinatoj: 38°5′N 3°46′U  /  38.083°N, 3.767°U / 38.083; -3.767 (Bailén) (mapo)
Alto 348 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 117 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Bailén (Andaluzio)
Bailén (Andaluzio)
DMS
Bailén
Bailén
Bailén
Bailén sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bailén [+]
vdr

Tiu urbo famas en Hispanio ĉefe pro tio ke dum la Sendependiga Milito komence de la 19a jarcento okazis grava kaj decida batalo ĉe tiu urbo.

Bailén estas en la komarko Sierra Morena, natura trapasejo inter la centro kaj nordo de Hispanio kun la sudo. La municipa teritorio de Bailén limas kun la municipoj Baños de la Encina kaj Guarromán norde, Linares oriente, sude kun Jabalquinto kaj Espeluy, kaj kun Villanueva de la Reina kaj Zocueca okcidente.

Bailén disponas de granda industria agado de ceramiko, vino kaj gastigado, kun kultivo de cerealoj kaj produktado de olivoleo.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 18583 geloĝantoj de la municipo Bailén estas 9071 inoj kaj 9512 viroj. En la 117-kvadratkilometra teritorio estas la urbeto, kie loĝas 18450 geloĝantoj, kaj aliaj 133 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 230, 113 inoj kaj 117 viroj, kaj mortis 120, 57 inoj kaj 63 viroj. Tiel la natura kresko estis 110 (0.6%). La laborkapabla loĝantaro estis 6646 homoj (35.8%).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Bailén - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007