En demografio natura kresko estas la nombro de naskiĝoj minus la nombro de mortoj dum donita tempo (normale unujara), kiuj okazis inter la studata loĝantaro. La elcento kalkulita rilate al la tuta fina loĝantaro estas la procento de natura kresko (PNK). Pozitiva PNK signifas ke loĝantaro kreskas, kaj negativa PNK ke loĝantaro malkreskas.

Ĉar PNK ne inkludas aliajn modifojn de la nombro de geloĝantoj de lando aŭ loko, tiel kiel migrado, oni uzas loĝantan kreskon, kaj ĝian elcenton kaj elmilon.

PNK kalkuleblas el aliaj demografiaj proporcioj. La formulo estas:

PNK = (Malneta Naskiĝa Elmilo - Malneta Morta Elmilo) / 10 ,

kie naskiĝa kaj morta proporcioj estas el mil entutaj geloĝantoj, kaj la rezulto estas PNK en elcenta formo.

Vidu ankaŭ redakti