Santos

havenurba municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Santos (stacidomo).

Santos, prononco: /ˈsɜ̃.tʊs/, propono de esperantigo: Santo (oficiale portugale Município de Santos) estas municipo kaj havenurbo 75 km fore de San-Paŭlo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Santos. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 418 608 loĝantoj sur areo de 280,3 kvadrataj kilometroj, el kiuj 240 situas sur kontinenta tero, kio rezultigas loĝdenson de 1 493 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 344 900. La teritorio havas komunan limon kun São Vicente, Bertioga, Cubatão, Guarujá, Mogi das Cruzes kaj Santo André.

Santos
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono Santos
Fondita 1546
Poŝtkodo 11100-000
Telefonkodo 13
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Roĝerio Santos
Demografio
Loĝantaro 418 608  (2022) [+]
Loĝdenso 1 493 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 56′ S, 46° 20′ U (mapo)-23.9335988-46.3286399Koordinatoj: 23° 56′ S, 46° 20′ U (mapo) [+]
Alto 2 m
Areo 280,3 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Santos (Brazilo)
Santos (Brazilo)
DEC
Santos
Santos
Situo de Santos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santos [+]
vdr

Estas en ĝi la plej granda kaj grava haveno de Latinameriko. Ĝi estis la dua urbo en Brazilo, en kiu loĝis Esperantisto, ekde 1897.

Santos ekzistas oficiale ekde 1546, fondita de Brás Cubas, kaj en ĝi oni fondis la unuan hospitalon de Ameriko, kaj ĝi estis unu el centroj de la liberala politika pensado en Brazilo en 19-a jarcento, pro tio, ĝia devizo estas Patriam caritatem et libertatem docui (Al Patrolando, mi instruis la karitaton kaj la liberecon).

La urbo okupas duonon de insulo São Vicente; la urbo São Vicente okupas la alian duonon.

La urbo estas konata ankaŭ pro la futbal-teamo Santos FC, kaj la futbalisto Edson Arantes do Nascimento, pli konata kiel Pelé.

La aktuala urbestro de la urbo estas Roĝerio Santos, ano de la partio Respublikanoj[1], elektita en 2020 tra la urbaelektoj.

Esperanto en Santos redakti

 
Rigardo al parto de Santos

Tie estis volapuka grupo en fino de 19-a jarcento kaj eble la volapukistoj interesiĝis pri Esperanto tiam. Jam en 1897 la revuo Lingvo Internacia havis unu abonanton en Santos, nome Francisco Portuense Machado Reis. Centro Esperantista de Santos (Esperantisma Centro de Santos) estis fondita la 30-an de januaro 1934; ĝiaj fondintoj estis grupo da esperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto. La unua estraro estis: Nelson Rangel, Gervasio Bonavides, Gil Rodrigues, José Maria de Araújo Costa, Pedro A. Angerami kaj Lauro Jorge de Oliveira. Ĝi ne havis propran sidejon kaj Lauro Jorge de Oliveira gvidis kurson kie eblis. Li dum multaj jaroj estis la sola delegito de UEA en Santos.

Poste, Francisco Almada kaj sia edzino Marija Pozder Almada estis la ĉefaj roluloj de la movado en Santos. Tiutempe, lernis la lingvon Carlos Augusto Siqueira da Cunha, kiu poste aktivis en la landa movado kaj Antonio Manuel de Carvalho, posta urbestro de Santos. Pro manko de membroj kaj kunlaborantoj Centro Esperantista de Santos ĉesis ekzisti en la jaro 1990, kiam forpasis Francisco de Souza Almada.

Komence de la 2000-aj jaroj, Esperanto-movado re-ek-aperis: Roberto Batista eklernis la lingvon ĉe s-ino Marija P. Almada kune de aliaj, dum Emilio C. Vaz Cid denove movadumis.[2]

ZEOj en Santos redakti

En 1977 estis nomata Praça Esperanto (“Placo Esperanto”) en iom fora kvartalo de Santos kaj estis starigita busto de Zamenhof en Placo João Barbalho – kvartalo Pompéia. La piedestalon de la busto de Zamenhof donacis la tiama urbestro Manuel Antonio Carvalho, iama lernanto de Francisco de Souza Almada. Dum la inaŭguro de la busto, la festparoladon faris Athié Jorge Cury, federacia deputito, kiu ĉiam apogis Esperanton.[2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
panoramo