Cubatão

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo

Cubatão (oficiale portugale Município de Cubatão) estas municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Santos. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 131 626 loĝantoj sur areo de 142,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 925 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 78 802. La teritorio havas komunan limon kun São Vicente, São Bernardo do Campo, Santo André kaj Santos.

Cubatão
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono Santos
Fondita 9-a de aprilo 1832
Telefonkodo 13
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 131 626  (2020) [+]
Loĝdenso 925 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 54′ S, 46° 26′ U (mapo)-23.895277777778-46.425555555556Koordinatoj: 23° 54′ S, 46° 26′ U (mapo) [+]
Alto 4 m
Areo 142,28 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Cubatão (Brazilo)
Cubatão (Brazilo)
DEC
Cubatão
Cubatão
Situo de Cubatão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cubatão [+]
vdr

La urbego apartenas al urbaro de Baixada Santista.

Geografio redakti

Cubatão situas sur la marborda ebenaĵo preskaŭ laŭ la Atlantiko en sudorienta parto de la lando 12 km for el havenurbo Santos. San-Paŭlo (urbo) troviĝas en distanco de 44, Guarulhos 48, Campinas 129, Nova Iguaçu 328, Curitiba 333, Rio-de-Ĵanejro 343, Belo Horizonte 510, Porto Alegre 832, Goiânia 856, Braziljo 914, Campo Grande 927, Salvador de Bahio 1470, Maceió 1947, Teresina 2126, Recife 2146, Natalo (Brazilo) 2343, São Luís 2388, Belém 2505, Manaus 2734 kilometroj.

 
Mapo pri la urbaro

Historio redakti

Cubatão eastis kreita en 1948 el pluraj komunumoj de Santos. Ĝi iĝis unu el la ĉefaj banano-produktantoj same kiel grava industria centro.

En la fruaj 1980-aj jaroj Cubatão estis unu el la plej poluitaj grandurboj en la mondo, moknomis ĝin "Valo de Morto". Alta aerpoluo mortigis arbarojn ĉirkaŭ la grandurbo. Ĝi estas riĉa urbo kun malriĉa loĝantaro.

La 25-an de februaro 1984 naftoincendio okazis mortiganta 93 homojn laŭ oficiala statistiko, kvankam kelkaj opinias, ke la fakta mortnombro povas esti pli ol 200. Fortaj klopodoj okazis por malpliigi la poluon. La afero pliboniĝis multe, sed estas maleble tute purigi la grundon kaj grundakvon, ĉar multaj grandaj fabrikoj daŭre laboras, ĉiam estiĝas iom da poluoj.

Ekonomio redakti

Cubatão gastigas 24 industriaĵojn, tre grandan naftorafinejon kun produktoj de oleojn, asfaltojn, plastojn, sintezajn kaŭĉukojn, gasojn (propanoj kaj butanoj), ŝtalan kaj sterkan fabrikojn. La urbego havas ankaŭ gravajn hidroelektrajn.

Trafiko redakti

Cubatão estas ligita voje kaj fervoje al urbegoj San-Paŭlo kaj Santos.

Klimato redakti

Cubatão havas subtropikan klimaton. Jare pluvas pli ol 1000 mm.

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti