Maceió ma'sejÓ (kiu signifas pluvakva flako apud maro), estas municipo kaj urbo de Ŝtato Alagoaso. Urbo Maceioo, fondita en la 5-a de decembro 1815, estas ĉefurbo de Ŝtato Alagoaso. En ĝi estas ĉirkaŭ 797 mil homoj. En municipo Maceioo, krom la urbo estas vilaĝoj Floriano Peixoto kaj Fernão Velho. Poŝta kodo: 57.000-000

Maceió
municipo de Brazilo • milionurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 57000-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 957 916  (2022) [+]
Loĝdenso 1 904 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 40′ S, 35° 44′ U (mapo)-9.6658333333333-35.735Koordinatoj: 9° 40′ S, 35° 44′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 503,072 km² (5 030 7.2 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Maceió (Alagoaso)
Maceió (Alagoaso)
DEC
Maceió
Maceió
Situo de Maceió
Maceió (Brazilo)
Maceió (Brazilo)
DEC
Maceió
Maceió
Situo de Maceió

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maceió [+]
vdr
Do topo, em sentido horário: vista panorâmica da cidade; Farol da Ponta Verde; Maceió ao pôr do sol; orla de Maceió; vista da cidade à noite e altar da Catedral Metropolitana.

Esperanto en Maceió redakti

La pioniro de la Zamenhofa lingvo en Alagoas estis Paulino Rodrigues Santiago (1888-1967). La unua manifestiĝo pri esperantismo en Maceió estis letero de Paulino Santiago en Novembro 1907. Paulino sukcesis diplomon pri Instruista Kurso de Esperanto, aljuĝita de Brazila Esperanto-Ligo en Decembro 1912, kiam ĝia sidejo funkciis en Rio de Janeiro. Li gvidis plurajn privatajn kursojn de la neŭtrala lingvo en la ĉefurbo de Alagoas kaj oficialan kurson ĉe la antikva Academia de Ciências Comerciais de Maceió (Akademio de Komercaj Sciencoj de Maceió), kie li estis honora instruisto.

La historio de macejoa Esperanto-movado registras la daton 12-a de Julio 1910 kiel tiun de la fondiĝo de la unua Esperanto-Asocio de Alagoas, kies unua prezidanto estis Antonio Carlos de Arruda Beltrão. Ĝia vivo estis efemera.

En 1967, Paulino Santiago estis la plej antikva delegito de UEA kaj BEL, krome, li estis unu el la membroj de Veterana Esperanto-Klubo. La angla revuo “Life” konsideris lin la plej grava esperantisto de Centra kaj Suda Amerikoj.

En 1971 fondiĝis Alagoa Esperanto-Asocio (AEA) en Maceió, ĉefe per klopodo de Francisco Alves Mata.

Nuntempe Alagoa Esperanto-Asocio daŭre aktivadas, ĉu pere de disvastigo, ĉu pere de instruo de Esperanto en Maceió.

La provizora sidejo troviĝas en la Avenuo Fernandes Lima, 761, 1-a etaĝo, ĉambro B-2, en la kvartalo “Farol”.

Esperantistoj de Maceió redakti

Eksteraj ligiloj redakti