Aveiro
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aveiro (stacidomo). |
Aveiro estas portugala urbo, ĉefurbo de la distrikto Aveiro, en Centra regiono kaj subregiono Baixo Vouga, je 55 km norde de Koimbro kaj kun ĉ. 60 000 loĝantoj.
Aveiro | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 78 450 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 392 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 38′ N, 8° 39′ U (mapo)40.638888888889-8.6552777777778Koordinatoj: 40° 38′ N, 8° 39′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 25 m [+] | ||||
Areo | 200 km² (20 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aveiro, Portugal [+] | |||||
| |||||
Aveiro estas sidejo de municipo kun 199,77 km² kaj 73 335 loĝantoj (2001), subdividita en 14 fregezioj: Cacia, Eirol, Eixo, Esgueira, Glória, Nariz, Nossa Senhora de Fátima, Oliveirinha, Requeixo, Santa Joana, São Bernardo, São Jacinto kaj Vera Cruz.
Historio redakti
La unuaj referencoj pri la urbo venas de la 10-a jarcento sed ĝi ne estis kategoriigita kiel vilaĝo ĝis la 13-a jarcento. Tiuepoke la loĝantaro disvolviĝis ĉirkaŭ la ĉefa preĝejo dediĉita al Sankta Mikaelo Arkianĝelo, kvankam tiu monumento ne plu ekzistas.
La bona geografia situo de Aveiro favoris ĝian kreskadon. La abundaj salejoj, fiŝkaptado kaj la markomerco konstituis la ekonomian bazon de la urbo.
En 1759, Aveiro fariĝas urbo kaj kelkajn jarojn poste sidejo de samnoma diocezo. En la 19-a jarcento alvenas ekonomia pliboniĝo, fakto kiu impulsos ĝin okupi gravan lokon en la nacia ekonomia kunteksto.