Inhambane

Inhambane estas urbo kaj diocezo en Inhambane (provinco), en Mozambiko. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco.

Inhambane
Inhambane street.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 63 837  (2007) [+]
Geografio
Geografia situo 23° 52′ S, 35° 23′ O (mapo)-23.86535.383333333333Koordinatoj: 23° 52′ S, 35° 23′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Inhambane
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Inhambane [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Inhambane situas sur ebenaĵo laŭ Hinda Oceano en la sudorienta sekcio de la lando. Maputo etendiĝas 470 km. Grandurbo Maxixe estas proksime laŭ la marbordo.

HistorioRedakti

Inhambane estas unu el la plej maljunaj havenurboj de Mozambiko. Araboj kaj persoj komercis ĉi tie jam en la 11-a jarcento. La areo iĝis konata ankaŭ pro la kotono. Por Eŭropo Vasco da Gama malkovris la havenon en la 15-a jarcento kaj li nomis ĝin Terra de Boa Gente (tero de la bonaj popoloj). En 1505 ŝipo de Francisco de Almeida vrakis. Poste en 1534 la portugaloj fondis komercan stacion. Baldaŭe en 1560 Inhambane iĝis la unua jezuita misio en Orientafriko. La haveno iom post iom kreskis, kiam eburoj kaj sklavoj koncentriĝis, precipe en la 18-a jarcento. En 1834 oni detruis la urbon, sed ĝi rapide rekonstruiĝis.

EkonomioRedakti

Inhambane estas nur administra centro kaj turisma celloko. La ekonomia centro estas en Maxixe.

TrafikoRedakti

Inhambane havas havenon kaj flughavenon. Ĉefvojo (la plej grava en Mozambiko) inter Xai-Xai-Beira preteriras la urbon. Ŝipetoj ofte trafikas al la proksima Maxixe kiu troviĝas voje 60 km, (ŝipe malpli). Inhambane havis etŝpuran fervojon, kiu estis finita antaŭ la funkcio.

KlimatoRedakti

 
Plaĝo de Inhambane

Inhambane apartenas al la tropika zono. Jare pluvas preskaŭ 958 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter decembro-aprilo pli ofte pluvas kaj tiam estas varmo. Inter junio-aŭgusto ne estas varmo kaj tiam pli malofte pluvas. La temperaturo varias inter 16-31 C.

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti

 
Centra merkato de Inhambane