Listo de urbegoj
Pri la ĝenerala nocio urbo estas aparta detala artikolo!
Urbego aŭ grandurbo paralele al difino de historia internacia statistika konferenco el la jaro 1887 estas urbo de pli ol 100 000 loĝantoj. Kvankam tia kategoriigo laŭ nombroj de loĝantoj ĉiam restos iom arbitra (ja eblus preni ankaŭ alian, simile grandan limnombron), utilas havi tian diferencigon inter pli grandaj kaj pli malgrandaj urboj.
Urbego kun pli ol 500 000 loĝantoj estas ankaŭ nomata metropolo. Tiu paĝo sekvas tiun statistikan difinon, sed pro la milionurboj la metropoloj listiĝas inter miliono kaj kvincentmil.
Grandaj urboj de Eŭropo laŭ landojRedakti
Notoj:
- Luksemburgo kaj la pli malgrandaj landoj havas nek metropolojn, nek aliajn urbegojn.
- Tie vi trovas informojn ankaŭ pri Azia parto de Rusujo.
- Pri Turkujo, pri Kaŭkazaj landoj kaj pri Kipro vi informiĝu ĉi tie!.
AlbanioRedakti
En Albanio unusola metropolo estas Tirano, unusola plia urbego estas Duraso.
AŭstrioRedakti
Fine de 2008 Vieno (1 681 469 loĝantoj), Graz (252 852 loĝantoj), Linz (189 528 loĝantoj), Salzburg (150 378 loĝantoj) kaj Innsbruck (118 902 loĝantoj) estis la plej grandaj urboj en Aŭstrio (laŭ Statistik Austria).
En tiuj kvin urbegoj vivis en la jaro 2008 entute 2 393 129 homoj, 34,9 % de la ŝtata loĝantaro (3-a kvarono de 2008: 8 348 233 loĝantoj[1]) loĝis en urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj.
BelgioRedakti
En Belgio statuso de urbegoj formiĝas laŭ reĝa dekreto. Ili estas Antverpeno, Bruĝo, Bruselo, Charleroi, Gento, Lieĝo kaj Namuro.
BelorusioRedakti
En Belorusio estas unusola milionurbo Minsko. Pliaj urbegoj estas Homel, Mahiljoŭ, Vicebsk, Hrodna, Bresto (Belorusio), Babrujsk, Baranaviĉi, Barisaŭ, Pinsk, Orŝa, Mazir kaj Salihorsk.
Bosnio kaj HercegovinoRedakti
En Bosnio kaj Hercegovino nur la ĉefurbo Sarajevo estas metropolo. Pliaj urbegoj estas Banja Luka, Tuzla, Zenica kaj Mostar.
BritioRedakti
En Britio, la ĉefurbo Londono kaj Birmingham estas milionurboj. Metropoloj estas Glasgow kaj Liverpool. Urbegoj estas Leeds, Sheffield, Edinburgh, Bristol, Manchester, Leicester, Coventry, Cardiff, Bradford, Belfast, Stoke-on-Trent, Kingston upon Hull, Wolverhampton, Southampton, Reading, Plymouth, Nottingham, Derby, Northampton, Dudley, Luton, Portsmouth, Newcastle upon Tyne, Preston, Aberdeen, Norwich, Bournemouth, Sunderland, Walsall, Swansea, Swindon, Southend-on-Sea, Oxford, Poole, Dundee, Huddersfield, York, Ipswich, Blackpool, Middlesbrough, Bolton, Peterborough, Brighton, Stockport, Smethwick, Slough, West Bromwich, Cambridge, Gloucester, Newport, Rotherham, Exeter, Eastbourne, Colchester, Crawley, Sutton Coldfield, Blackburn, Cheltenham, Oldham, Chelmsford, Worcester, Gillingham (Kent), Saint Helens kaj Basildon.
BulgarioRedakti
En Bulgario nur la ĉefurbo Sofio estas metropolo, eĉ ĝi estas milionurbo. Pliaj urbegoj estas Plovdiv, Varna, Burgas, Ruse, Stara Zagora, Pleven, Dobriĉ kaj Sliven.
ĈeĥioRedakti
En Ĉeĥio unusola milionurbo estas Prago, pliaj urbegoj estas Brno, Ostrava, Plzeň kaj Olomouc.
DanioRedakti
En Danio unusola metropolo estas Kopenhago, kromaj urbegoj estas Arhuzo, Odense kaj Aalborg.
EstonioRedakti
En Estonio estas nur 2 urbegoj: Talino kaj Tartu.
FinnlandoRedakti
En Finnlando unusola metropolo estas Helsinko, pliaj urbegoj estas Espoo, Tampere, Vantaa, Turku kaj Oulu.
FrancioRedakti
En Francio unusola milionurbo estas Parizo. Unusola metropolo estas Marseille. Kromaj urbegoj estas Lyon, Toulouse, Nice, Nantes, Strasbourg, Montpellier, Lille, Bordeaux, Rennes, Reims, Le Havre, Saint-Étienne, Angers, Toulon, Grenoble, Nîmes, Aix-en-Provence, Dijon, Amiens, Tours, Le Mans, Limoges, Brest, Clermont-Ferrand, Villeurbanne, Besançon, Orléans, Metz, Rouen, Perpignan, Mulhouse, Boulogne-Billancourt, Caen, Nancy kaj Argenteuil.
GermanioRedakti
Fine de la jaro 2007 kaj en 2008 ekzistis 81 urbegoj en Germanio. En 2006 ili estis 82.
Aliaj ok urboj en la nuntempa Germanio havis almenaŭ unufoje en la 20-a aŭ 21-a jarcento pli ol 100 000 loĝantojn, tiel ke ekzistas entute 90 urboj, kiuj iam estis urbego. Krome ekzistas 17 aliaj iamaj germanaj urbegoj, kiuj nuntempe situas ekster la teritorio de Germanio.
Berlino estas inter ĉiuj germanaj urbegoj, kiuj pleje perdis loĝantojn. Fine de la jaro 1942 oni nombris ĉirkaŭ 4,5 milionojn da loĝantoj, kaj la urbo estis tiam la tria plej granda urbo tutmonde post Novjorko kaj Londono. Meze de 1945 Berlino pro la dua mondmilito jam nur havis 2,8 milionoj da loĝantoj, tio signifas perdon de 1,7 milionoj aŭ 38 % ene de nur tri jaroj. Fine de 2008 oni nombris ĉirkaŭ 3,4 milionojn da loĝantoj en Berlino, tio estas, rilate al la maksimumo en 1942, perdo de 1,1 milionoj aŭ 24 %. Tiel Berlino en 2008 estis la 53-a plej granda urbo en la mondo, sed post Londono la dua plej granda urbo en la Eŭropa Unio kaj la kvina plej granda en Eŭropo.
En la 82 germanaj urbegoj en 2006 loĝis sume 25 449 822 homoj, kio signifas, ke 30,9 % de la tuta germana loĝantaro (je la 31-a de decembro 2006: 82 315 000 loĝantoj[2]) loĝis en urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj.
Tiuj urboj estas pli detale:
Berlino, Hamburgo, Munkeno (München) kaj ĵus Kolonjo (Köln) estas milionurboj. Metropoloj estas Frankfurto ĉe Majno (Frankfurt am Main), Stutgarto, Leipzig, Düsseldorf, Dortmund, Essen, Bremeno, Dresdeno, Hannover kaj Nürnberg. Pliaj urbegoj estas Duisburg, Bochum, Wuppertal, Bielefeld, Bonn, Mannheim, Karlsruhe, Wiesbaden, Münster, Gelsenkirchen, Augsburg, Mönchengladbach, Aachen, Chemnitz, Braunschweig, Krefeld, Halle an der Saale, Kiel, Magdeburg, Oberhausen, Freiburg im Breisgau, Lübeck, Erfurt, Rostock, Hagen, Kassel, Hessen, Mainz, Hamm, Saarbrücken, Herne, Mülheim an der Ruhr, Solingen, Ludwigshafen am Rhein, Leverkusen, Oldenburg, Neuss, Potsdam, Paderborn, Heidelberg, Darmstadt, Würzburg, Regensburg, Göttingen, Recklinghausen, Heilbronn, Ingolstadt, Wolfsburg, Ulm, Offenbach, Bottrop, Pforzheim, Bremerhaven, Remscheid, Fürth, Reutlingen, Salzgitter, Moers, Koblenz, Siegen, Bergisch Gladbach, Cottbus, Gera, Erlangen, Hildesheim, Jena kaj Witten.
GrekioRedakti
En Grekio estas unusola milionurbo: la ĉefurbo Ateno. Tesaloniko estas metropolo, Patraso kaj Iraklio estas kromaj urbegoj.
HispanioRedakti
En Hispanio troviĝas du milionurboj: Madrido kaj Barcelono. Metropoloj estas Valencia, Sevilla, Zaragozo kaj Málaga.
Kromaj urbegoj estas Murcia, Las Palmas, Bilbao, Alicante, Córdoba, Valladolid, Vigo, A Coruña, Granada, Vitoria-Gasteiz, Elx, Santa Cruz de Tenerife, Oviedo, Badalona, Cartagena, Móstoles, Terrassa, Jerez de la Frontera, Sabadell, Alcalá de Henares, Pamplona, Fuenlabrada, Almería, Donostio, Leganés, Santander, Castelló, Burgos, Alcorcón, Albacete, Getafe, Salamanca, Logroño, San Cristóbal de La Laguna, Huelva, Badajoz, Tarragona, Leono, Lleida, Marbella, Cádiz, Dos Hermanas, Mataró, Santa Coloma de Gramenet, Torrejón de Ardoz, Jaén, Algeciras, Parla, Reus, Alcobendas, Ourense kaj Torrevieja.
HungarioRedakti
Pli frue en Hungara reĝlando la pli grandaj urboj nomiĝis libera reĝa urbo. Inter ili iom jam ne apartenas al Hungario. La sekvaj 8 urboj estas ankaŭ departementejoj, eĉ ili estas egalvaloraj al departemento. Nur la ĉefurbo Budapeŝto estas milionurbo. Metropolo ne estas. Pliaj urbegoj estas Debrecen, Miskolc, Pécs, Szeged, Győr, Kecskemét, Nyíregyháza kaj Székesfehérvár.
IrlandoRedakti
En Irlando estas po unu metropolo (Dublino) kaj plia urbego Cork.
IslandoRedakti
En Islando estas nur unusola urbego: la ĉefurbo Rejkjaviko.
ItalioRedakti
En Italio estas tri milionurboj: Romo, Milano kaj Napolo. Estas tri metropoloj: Torino, Palermo kaj Ĝenovo. Pliaj urbegoj estas Bolonjo, Florenco, Bari, Catania, Venecio, Verono, Messina, Padovo, Triesto, Taranto, Breŝo, Prato, Reggio Calabria, Modena, Parmo, Perugia, Reggio nell'Emilia, Livorno, Cagliari, Foggia, Raveno, Salerno, Rimini, Ferrara, Sassari, Siracusa, Pescara, Monza, Bergamo, Latina, Forlì, Vicenza, Trento, Giugliano in Campania, Terni, Novara, Ancona, Bolzano kaj Piacenza.
KosovoRedakti
En Kosovo estas nur unusola urbego: la ĉefurbo Priŝtino.
KroatioRedakti
En Kroatio unusola metropolo estas Zagrebo, kromaj urbegoj estas Split kaj Rijeko.
LatvioRedakti
En Latvio estas nur unusola metropolo Rigo, pliaj urbegoj ne estas.
LitovioRedakti
En Litovio unusola metropolo estas la ĉefurbo Vilno, pliaj urbegoj estas Kaŭno (Kaunas), Klaipėda, Panevėžys kaj Šiauliai.
Moldava RespublikoRedakti
En Moldava Respubliko estas nur unusola metropolo, tio estas la ĉefurbo Kiŝinevo. Pliaj urbegoj estas Tiraspolo (apartenanta al Ĉednestrio) kaj Bălți, dume jam Tighina perdis la statuson esti urbego.
MontenegroRedakti
En Montenegro estas nur unusola urbego, la ĉefurbo Podgorico.
NederlandoRedakti
En Nederlando estas du metropoloj: Amsterdamo (la ĉefurbo) kaj Roterdamo. Pliaj urbegoj estas laŭ grandoj Hago, Utrecht, Eindhoven, Tilburg, Groningen, Almere, Breda, Nijmegen, Enschede, Harlemo, Arnhem, Zaanstad, Apeldoorn, Den Bosch, Amersfoort, Maastricht, Dordrecht, Leiden, Zoetermeer, Zwolle, Emmen (Nederlando) kaj Ede.
Nord-MakedonioRedakti
En Nord-Makedonio estas nur unusola urbego, kiu estas la ĉefurbo Skopjo.
NorvegioRedakti
En Norvegio unusola metropolo estas Oslo, kromaj urbegoj estas Bergen, Stavanger kaj Trondheim.
PollandoRedakti
En Pollando unusola milionurbo estas Varsovio, metropoloj estas Krakovo, Lodzo, Vroclavo kaj Poznań. Pliaj urbegoj estas Gdańsk, Szczecin, Bydgoszcz, Lublin, Katowice, Białystok, Gdynia, Częstochowa, Radom, Sosnowiec, Torunio, Kielce, Gliwice, Zabrze, Bytom, Olsztyn, Bielsko-Biała, Rzeszów, Ruda Śląska, Rybnik, Tychy, Dąbrowa Górnicza, Płock, Opole, Elbląg, Gorzów Wielkopolski, Wałbrzych, Włocławek, Zielona Góra, Tarnów, Chorzów, Kalisz, Koszalin, Legnica, Grudziądz, Słupsk, Jaworzno kaj Jastrzębie-Zdrój.
PortugalioRedakti
En Portugalio estas nur unusola metropolo Lisbono kaj unusola plia urbego Porto.
RumanioRedakti
En Rumanio estas unusola milionurbo Bukareŝto, kromaj urbegoj estas Iași, Cluj-Napoca, Timișoara, Constanța, Craiova, Galați, Braŝovo, Ploiești, Brăila, Oradea, Bacău, Arad, Pitești, Sibiu, Târgu Mureș, Baia Mare, Buzău, Satu Mare, Botoșani, Râmnicu Vâlcea, Suceava, Piatra Neamț, Drobeta-Turnu Severin kaj Focșani.
RusioRedakti
En Rusio troviĝas 1107 urboj, el kiuj milionurboj estas Moskvo, Sankt-Petersburgo, Novosibirsk, Jekaterinburg, Niĵnij Novgorod, Samara, Kazan, Omsk, Ĉeljabinsk, Rostov, Ufa kaj Permjo.
Metropoloj estas Volgogrado, Krasnojarsk, Voroneĵ, Saratov, Toljatti, Krasnodar, Iĵevsk, Jaroslavl, Uljanovsk, Barnaul, Irkutsk, Habarovsk, Vladivostok, Tjumen, Novokuzneck, Orenburg, Kemerovo, Rjazan, Nabereĵnije Ĉelni, Penza, Astrahan, Lipeck, Tomsk kaj Tula.
Pliaj urbegoj estas Tula, Maĥaĉkala, Kirov, Ĉeboksari, Kaliningrad, Brjansk, Kursk, Magnitogorsk, Tver, Ivanovo, Niĵnij Tagil, Stavropol, Belgorod, Arĥangelsk, Ulan-Ude, Vladimir, Soĉi, Kaluga, Kurgan, Orjol, Smolensk, Vladikavkaz, Murmansk, Ĉerepovec, Ĉita, Volĵskij, Surgut, Saransk, Vologda, Tambov, Petrozavodsk, Komsomolsk, Kostroma, Sterlitamak, Nalĉik, Jakutsk, Taganrog, Bratsk, Joŝkar-Ola, Dzerĵinsk, Niĵnevartovsk, Ŝaĥti, Orsk, Angarsk, Siktivkar, Groznij, Novorossijsk, Niĵnekamsk, Starij Oskol, Bijsk, Velikij Novgorod, Prokopjevsk, Ribinsk, Engels, Blagoveŝĉensk, Norilsk, Balakovo, Petropavlovsk-Kamĉatskij, Pskov, Balaŝiĥa, Severodvinsk, Armavir, Zlatoust, Ĥimki, Podolsk, Kamensk-Uralskij, Sizranj, Novoĉerkassk, Koroljov, Juĵno-Saĥalinsk, Volgodonsk, Naĥodka, Berezniki, Mitiŝĉi, Abakan, Luberci, Salavat, Rubcovsk, Majkop, Ussurijsk, Miass, Kovrov, Kolomna, Elektrostal, Almetjevsk, Pjatigorsk, Kopejsk, Nazran, Pervouralsk, Novomoskovsk, Kislovodsk, Nevinnomissk, Ĥasavjurt, Odincovo, Dimitrovgrad, Novoĉeboksarsk, Ĵeleznodoroĵnij, Serpuĥov, Kamiŝin, Oreĥovo-Zujevo, Neftekamsk, Novij Urengoj, Murom, Neftejugansk, Ĉerkessk, Noginsk, Novoŝaĥtinsk, Ŝĉolkovo, Jelec, Novokujbiŝevsk, Derbent, Nojabrjsk, Aĉinsk, Oktjabrjskij, Kizil, Sergijev Posad Seversk Arzamas Obninsk Leninsk-Kuzneckij Ĵukovskij Meĵdureĉensk Kiselovsk Uĥta Elista Artjom Batajsk kaj Novotroick.
SerbioRedakti
En Serbio unusola milionurbo estas Beogrado, urbegoj estas Niš, Kragujevac kaj Novi Sad.
SlovakioRedakti
En Slovakio urbegoj estas nur Bratislavo kaj Košice. Ĝis formiĝo de Ĉeĥoslovakio tiuj urboj apartenis al Hungara reĝlando, kie tiuj urboj estis liberaj reĝaj urboj.
SlovenioRedakti
En Slovenio estas du urbegoj: Ljubljano kaj Mariboro.
SvedioRedakti
En Svedio estas unusola metropolo: Stokholmo. Pliaj urbegoj estas: Göteborg, Malmö, Upsalo kaj Västerås.
SvislandoRedakti
Laŭ la statistikoj de la svisa oficejo por statistiko (je la 31-a de decembro 2007)[3] urbegoj estis Zuriko (358 540 loĝantoj), Ĝenevo (179 971 loĝantoj), Bazelo (163 521 loĝantoj), Berno (122 658 loĝantoj), Lausanne (119 180 loĝantoj) kaj Winterthur (101 041 loĝantoj).
Ekde la 3-a de julio 2008 Winterthur laŭ informoj de la urba administracio havas 100 000 loĝantojn. Kontraŭe al la nombroj de la statistika oficejo estis nombritaj ne nur personoj, kiuj daŭre loĝas en Winterthur, sed ankaŭ tiuj, kiuj restis dum semajno.[4]
UkrainioRedakti
En Ukrainio milionurboj estas Kijivo, Ĥarkivo, Dnipro, Odeso kaj Donecko. Metropoloj estas Zaporiĵo, Lvivo, Krivij Rih kaj Mikolajivo. Pliaj urbegoj estas Mariupolo, Luhansko, Makijivka, Vinico, Simferopolo, Sebastopolo, Ĥersono, Poltavo, Ĉernihivo, Ĉerkaso, Sumio, Horlivka, Ĵitomir, Ĥmelnicko, Kamjansko, Kropivnicko, Rivno, Ĉernivco, Kremenĉuk, Ternopilo, Ivano-Frankivsk, Bila Cerkva, Lucko, Kramatorsko, Melitopolo, Kerĉo, Nikopol, Slovjansko, Berdjansko, Uĵhorodo, Alĉevsk, Severodoneck, Pavlohrad, Lisiĉansk kaj Eŭpatorio.
Grandaj urboj de Azio laŭ landojRedakti
Grandaj urboj de Afriko laŭ landojRedakti
Notoj:
AlĝerioRedakti
En Alĝerio la urboj troviĝas precipe ĉe la maro. Estas po unu milionurbo kaj metropolo: la ĉefurbo Alĝero kaj Orano. Kromaj urbegoj estas Konstantino, Anaba, Batna, Blida, Setifo, Eh Helif, El Djelfa, Sidi bel Abes, Biskra, Tebesa, Tiaret, Uargla, Bejaia, Skikda, Tlemcen, Bordj Bou Areridj, Behar, Médéja, Tugurt, Jijel, Suk Ahras, Mostaganem, M'Sila, El Eulma, Ĥenhela, Saida, Ain Usera, El Ued, Guelma, Ghardaja, Relizane, Laghuat, Bordj el Kifan, Bou Saada, Bab Ezuar, Mesaad, Barika, Ain el Beida kaj El Chroub.
AngoloRedakti
En Angolo estas unusola milionurbo: la ĉefurbo Luando. Metropoloj ne estas. Pliaj urbegoj estas Huambo, Lobito, Benguela, Lucapa, Kuito, Lubango, Malanje kaj Cabinda.
BeninoRedakti
En Benino estas la unusola metropolo Kotonuo, pliaj urbegoj estas Porto-Novo, Godomey kaj Parakou.
BocvanoRedakti
En Bocvano estas Gaborono, kiu estas urbego, la plej granda urbo kaj ĉefurbo.
BurkinoRedakti
En Burkino en 2006 la ĉefurbo Uagaduguo estas la unusola milionurbo. Tiel same unusola plia urbego estas Bobo Dioulasso.
BurundoRedakti
En Burundo estas unusolala urbego: Buĵumburo.
Centrafrika RespublikoRedakti
En Centrafrika Respubliko estas unusola metropolo: Bango. Tiel same unusola plia urbego estas Bimbo.
ĈadoRedakti
En Ĉado unusola metropolo estas la ĉefurbo Nĵameno. Pliaj urbegoj estas Moundou kaj Sarh.
Ebur-BordoRedakti
En Ebur-Bordo unusola milionurbo estas la iama ĉefurbo Abiĝano. Metropolo estas Bouaké. Kromaj urbegoj estas Daloa, Jamusukro, Korhogo, Man (Ebur-Bordo), San Pédro, Gagnoa, Divo, Anyama, Abengourou kaj Soubré.
EgiptioRedakti
Jam komence de la universala historio laŭ Nilo formiĝis grandaj urboj. En Egiptio nun estas kvar milionurboj: Kairo, Aleksandrio, Gizo kaj Ŝubra al Ĥejma. Port Said estas la unusola metropolo. Pliaj urbegoj estas Suezo, Luksoro, al-Mansura, Mahalla al-Kubra, Tanta, Asjut, Izmailia, Fajum, Zagazig, Asuano, Damiette, Damanhur, al-Minja, Bani Suvaif, Kvina, Sauhadŝ, Hurgado, Madinat Sitta Uktubar, Ŝibin al-Kaum, Banha, Kafr aŝ-Ŝajh, El Ariŝ, Malavi, al-Aŝir min Ramadan, Bilbais, Marsa Matruh, Edfo, Mit Gamr, al-Havamidija, Disuk, Kvaljub, Abu Kabir, Kafr ad-Davar, Ĝirĝa, Ahmim, Matarija.
Ekvatora GvineoRedakti
En Ekvatora Gvineo troviĝas du grandurboj: Batao kaj Malabo.
EritreoRedakti
En Eritreo la ĉefurbo Asmaro estas metropolo, pliaj urbegoj ne estas.
EtiopioRedakti
En Etiopio la ĉefurbo Adis-Abebo estas milionurbo, metropolo ne estas. Pliaj urbegoj estas Dire-Daŭo, Adamo (Nazret), Gonder, Mekele, Dese, Bahir Dar, Ĝima (Jimma), Debre Zejit, Aŭasa kaj Harar.
GabonoRedakti
En Gabono estas unusola metropolo: la ĉefurbo Librevilo kaj unusola plia urbego: Port-Gentil.
GambioRedakti
En Gambio troviĝas unusola urbego, kiu ne estas la ĉefurbo: Serekunda.
GanaoRedakti
En Ganao en 2007 estis du milionurboj: Akrao kaj Kumasi. Metropolo ne estas. Kromaj urbegoj estas Tamale, Sekondi-Takoradi, Ashiaman, Tema, Teshie, Cape Coast, Obuasi, Madina kaj Koforidua.
GvineoRedakti
En Gvineo nur la ĉefurbo Konakrio estas milionurbo. Metropolo ne estas, pliaj urbegoj estas Nzérékoré, Kindia, Boké, Kankan, Kissidougou, Fria, Faranah, Coyah, Guéckédougou kaj Macenta. Precipe la lastaj urboj dikiĝis pro internaj militoj en la najbaraj landoj.
Gvineo BisaŭaRedakti
En Gvineo Bisaŭa la ĉefurbo Bisaŭo estas metropolo, pliaj urbegoj ne estas.
ĜibutioRedakti
En Ĝibutio la ĉefurbo Ĝibuto estas metropolo, pliaj urbegoj mankas.
Kabo-VerdoRedakti
En Kabo-Verdo la ĉefurbo Prajo estas urbego, samtempe la plej granda urbo.
KamerunoRedakti
En Kameruno estas du milionurboj: Jaundeo kaj Dualao. Metropoloj estas Garoua kaj Bamenda. Pliaj urbegoj estas Maroua, Bafoussam, Kousséri, Ngaoundéré, Kumba, Loum kaj Nkongsamba.
KenjoRedakti
En Kenjo estas unusola milionurbo: Najrobo. Unusola metropolo estas Mombasa. Urbegoj aldone estas Kisumu, Nakuru, Eldoret, Ruiru, Machakos, Meru, Nyeri, Kitale, Kericho kaj Thika.
Kongo, RespublikoRedakti
En Respubliko Kongo estas po unu milionurbo, metropolo kaj plia urbego. Ili estas laŭvice: Brazavilo, Pointe-Noire (Kongo) kaj Loubomo.
Kongo, Demokratia RespublikoRedakti
En Demokratia Respubliko Kongo troviĝas kvar milionurboj: Kinŝaso, Lubumbaŝo, Mbuji-Mayi kaj Kananga. Poste sekvas tri metropoloj: Kisangani, Bukavu kaj Tshikapa. Pliaj urbegoj estas Kolwezi, Likasi, Goma, Kikwit, Uvira, Bunia, Mbandaka, Matadi, Kabinda, Butembo, Mwene-Ditu, Isiro, Kindu, Boma, Kamina, Gandajika, Bandundu, Gemena, Kipushi, Bumba, Mbanza-Ngungu kaj Beni.
LesotoRedakti
En Lesoto estas unusola urbego: Maseruo.
LiberioRedakti
En Liberio en 2008 la ĉefurbo Monrovio iĝis milionurbo, dume estas nek metropolo nek plia urbego.
LibioRedakti
En Libio la urbegoj troviĝas precipe ĉe la maro. Estas po unu milionurbo (la ĉefurbo Tripolo (Libio)) kaj metropolo Bengazi. Pliaj urbegoj estas Misrata, Tobruk, Sabha kaj Beni Valid.
MadagaskaroRedakti
En Madagaskaro estas unusola milionurbo: la ĉefurbo Antananarivo. Metropoloj ne estas. La pliaj urbegoj estas Toamasina, Antsirabe, Fianarantsoa, Mahajanga (urbo) kaj Toliara (urbo).
MalavioRedakti
En Malavio estas 2 metropoloj: Lilongvo kaj Blantyre. Unusola plia urbego estas Mzuzo.
MalioRedakti
En Malio estas unusola milionurbo: la ĉefurbo Bamako. Metropoloj ne estas. La pliaj urbegoj estas Sikasso, Mopti kaj Koutiala.
Maroko kune kun Okcidenta SaharoRedakti
En Maroko menciindas unue Imperiaj urboj de Maroko, kiuj estas iamaj ĉefurboj. Pri ili temas diraĵo: «Por granda reĝo, granda urbo». Tiuj urboj vidiĝas laŭ grasaj literoj.
Nun estas tri milionurboj: Kazablanko, Rabat (ankaŭ nun ĉefurbo) kaj Fez. Estas kvar metropoloj: Marakeŝo, Agadir, Tanĝero kaj Meknes. Urbegoj krome estas: Oujda, Kenitra, Tetuano, Safi, Mohamedio, Beni Mellal, Ĥuribga, El Jadida, Taza, Nador, Settat, Larache, Ksar el-Kebir, Ĥemisset, Berreŝid kaj Guelmim.
En Okcidenta Saharo estas unusola urbego: Ajuno.
MaŭricioRedakti
En Maŭricio estas 3 urbegoj: Port-Luiso, Beau Bassin-Rose Hill kaj Vacoas-Phoenix.
MozambikoRedakti
En Mozambiko estas unusola milionurbo, kiu estas la ĉefurbo Maputo. 2 metropoloj estas: Matola kaj Nampula. Pliaj urbegoj estas Beira, Chimoio, Nacala, Quelimane, Tete, Lichinga, Pemba (Mozambiko), Gurúè, Xai-Xai, Cuamba kaj Maxixe.
NamibioRedakti
En Namibio la plej granda urbo estas la ĉefurbo Vindhuko, samtempe unusola urbego de la lando.
NiĝeroRedakti
En Niĝero unusola milionurbo estas la ĉefurbo Niameo. Pliaj urbegoj estas Zinder kaj Maradi.
NiĝerioRedakti
En Niĝerio estas 11 milionurboj: Lagoso, Ibadano, Beninurbo, Kano, Port Harcourt, Kaduno, Aba, Abujo, Maiduguri, Ilorin kaj Warri. Metropoloj estas Onitsha, Akure, Abeokuta, Enugu, Osogbo, Ife, Zaria, Jos, Ondo, Gboko kaj Owerri. Urbegoj estas Jalingo, Asaba, Ijebu-Ode, Ado Ekiti, Ilesa, Oyo, Uyo, Sokoto, Minna, Kalabaro, Bauchi, Ilobu, Jimeta, Ogbomoŝo, Abakaliki, Sapele, Katsina, Gombe, Potiskum, Okitipupa, Sagamu, Makurdi, Owo, Offa, Ikire, Ikare, Ikirun, Suleja, Gusau, Agbor, Ogwashi Uku, Ekpoma, Bida, Iwo, Okene, Shaki, Iseyin, Birnin Kebbi, Otukpo, Yola, Lokoja, Ihiala, Idah, Ijebu Igbo, Mubi kaj Awka.
ReunioRedakti
En Reunio 2 urbegoj estas: Saint-Denis (Reunio) kaj Saint-Paul (Reunio).
RuandoRedakti
En Ruando estas unusola metropolo: Kigalo. Plia urbego ne estas.
SenegaloRedakti
En Senegalo unusola milionurbo estas la ĉefurbo Dakaro. Nur duu metropoloj estas: Pikine kaj Touba. Urbegoj estas Guédiawaye, Tieso, Kaolack, Mbur, Saint-Louis (Senegalo), Rufisko, Ziginĉor kaj Diourbel.
SieraleonoRedakti
En Sieraleono unusola metropolo estas la ĉefurbo Fritaŭno. Pliaj urbegoj estas Bo kaj Kenema.
Somalio (kun la disputitaj landopartoj)Redakti
En Somalio estas unusola milionurbo (la ĉefurbo Mogadiŝo) kaj unusola metropolo (Hargejso, ĉefurbo de disputata Somalilando). Pliaj urbegoj estas Merka, Berbera (urbo), Kismajo, Ĝamame, Baidoa kaj Burco.
Sud-AfrikoRedakti
En Sud-Afriko estas milionurboj Kaburbo, Durbano, Johanesburgo, Soweto, Pretorio, Port Elizabeth kaj Pietermaritzburg. Metropoloj estas Benoni, Welkom, Bloemfontein Tembisa, Newcastle (Sud-Afriko) kaj Boksburg. Pliaj urbegoj estas Vereeniging, Orient-Londono, Krugersdorp, Botshabelo, Brakpan, Richards Bay, Emalahleni, Centurion (Sud-Afriko), Uitenhage, George (Sud-Afriko), Embalenhle, Vanderbijlpark, Somerset West, Alberton, Vryheid, Middelburg (Mpumalanga), Paarl, Virginia (Sud-Afriko), Kimberley (Sud-Afriko), Carletonville, Klerksdorp, Epumalanga, Midrand, Springs, Orkney (Sud-Afriko), Nigel, Westonaria, Bethal, Queenstown (Sud-Afriko), Delmas, Bisho, Worcester (Sud-Afriko), Emnambithi, Polokwane, Kutlwanong, Piet Retief, Randfontein, Kroonstad, Brits, Dundee (Sud-Afriko), Phuthaditjhaba, Mbombela, Bela-Bela, Bethlehem (Sud-Afriko), Upington, Grahamstown, Bothaville, Potchefstroom, Barberton, Phalaborwa, Parys, Stellenbosch, Rustenburg, Stilfontein kaj Mokopane.
SudanoRedakti
En Sudano estas triopo, kiuj estas milionurboj: Omdurman, ĉefurbo Kartumo kaj Norda Ĥartumo, eĉ ili estas duoblaj urboj, sed pli precize trioblaj urboj. Metropoloj estas: Sudanhavenurbo kaj Kassala. Pliaj urbegoj estas Kosti, Njalo (urbo), El Obeid, Vad-Medani, Gedaref, Al Faŝir, Rabak, Ed Dueim, Genejna, Ed Damazin, Al Managil, Sennar, Ed Dueim, Atbarah, Ed Damer, En Nahud kaj Halfa al Jadidah.
Sud-SudanoRedakti
En Sud-Sudano nur la ĉefurbo Ĵubo estas metropolo. Grandurboj estas Rumbek, Vav, Malakal, Jej kaj Jambio.
SvazilandoRedakti
En Svazilando estas unusola urbego Manzini, kiu ne estas la ĉefurbo.
TanzanioRedakti
En Tanzanio estas unusola milionurbo Daresalamo. Metropoloj ne estas. Pliaj urbegoj estas Mwanza, Zanzibaro (urbo), Arusha, Babati, Mbeya, Morogoro, Tanga, Dodomao (ĉefurbo), Kigoma, Moshi, Tabora, Songea, Musoma, Shinyanga, Iringa kaj Mtwara.
TogolandoRedakti
En Togolando la ĉefurbo Lomeo estas metropolo, pliaj urbegoj estas Sokodé kaj Kara.
TunizioRedakti
En Tunizio ne estas milionurbo. Unusola metropolo estas la ĉefurbo Tunizo. Pliaj urbegoj estas Sfakso, Arjana, Sousse, Ettadhamen-Mnihla, Kajruano, Gabes kaj Bizerte.
UgandoRedakti
En Ugando unusola milionurbo estas: la ĉefurbo Kampalo. Metropoloj ne estas. Pliaj urbegoj estas Gulu kaj Lira (urbo).
ZambioRedakti
En Zambio unusola milionurbo estas: la ĉefurbo Lusako. Metropoloj ne estas. Pliaj urbegoj estas Kitwe, Ndola, Kabwe, Chingola, Mufulira, Livingstone, Luanshya kaj Kasama (Zambio).
ZimbabvoRedakti
En Zimbabvo unusola milionurbo estas la ĉefurbo Harareo. Unusola metropolo estas Bulawayo. Urbegoj estas Chitungwiza, Mutare, Gweru, Epwort kaj Kwekwe.
Grandaj urboj de Ameriko laŭ landojRedakti
Pri tio estas detala, aparta artikolo Grandaj urboj de Ameriko!
Grandaj urboj de Oceanio laŭ landojRedakti
Pri tio estas detala, aparta artikolo Grandaj urboj de Oceanio!
ReferencojRedakti
- ↑ [1]
- ↑ Statistisches Bundesamt Deutschland: Bevölkerungsstand, vidita la 25-an de decembro 2007 Arkivigite je 2007-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Bundesamt für Statistik: Statistik des jährlichen Bevölkerungsstandes (ESPOP, statistiko de la jara popolnombrado)
- ↑ Stadt Winterthur: Winterthur havas 100 000 loĝantojn[rompita ligilo]