Fajumo (arabe لفيوم, transkribe Fajum, laŭ sistemo DMG Fayyūm, antikva nomo Ŝedet) estas urbo de centra Egiptio. Situanta je ĉ. 90 km sudokcidente de Kairo, ĝi estas ĉefurbo de la moderna provinco Fajum. Ĝi situas en la samnoma, granda baseno (Fajum-baseno) en alto de 24m super la marnivelo, 250 km de la Mediteraneo.

Fajumo
oazo, urbo
Fajuma oazo.
Lando Egiptio Egiptio
Provinco Provinco Fajum
Historiaj regionoj Antikva Egiptio, Ptolemea Egiptio, Romia Egiptio, Mameluka Egiptio
Memorindaĵoj Tekstoj de ĉerkoj
Situo Fajumo
 - koordinatoj 29° 18′ 30″ N 30° 50′ 39″ O / 29.30833 °N, 30.84417 °O / 29.30833; 30.84417 (mapo)
Loĝantaro 316 772 (2006)
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Faiyum
Map

La urbo okupas parton de la iama loko de Krokodilopolo. Fondita ĉirkaŭ 4000 a.K., ĝi estas la plej malnova urbo en Egiptio kaj unu el la plej malnovaj urboj en Afriko. Ĝi estas konata pro la fajumaj mumiaj portretoj.

Fajum-baseno redakti

La urbo kaj ties ĉirkaŭo formas centron de la ozaosimila Fajum-baseno, kiu estas ligita per la Bahr Yusuf (Josef-kanalo) kun la rivero Nilo. En la nordo troviĝas en depresio la ne-elflua Karun-lago, kiu estis establita antaŭ 3900 jaroj kiel aldona inunda zono por la Nilo.

La Fajum-baseno estas nun „legomĝardeno de Kairo“ kaj en la antaŭdinastia epokoestis larĝa marĉa lando. Em la Meza Imperio, la marĉoj estis sekigitaj sub regado de faraonooj Amenemhet la 2-a kaj Sesostris la 2-a per kanaloj kaj lagetoj, por ke la areo estu uzebla por agrikulturo.

Historio kaj arĥeologio redakti

 
Fajumaj mumiaj portretoj

Ene de la baseno redakti

En nordoriento de la baseno situas la antikva setlejo Bakĥias (hodiaŭ Kom Umm el-Atl), kies flortempo estis en la greko-romia epoko.

Orienta vala elirejo redakti

Ĉe la orienta valenirejo situas El-Lahun.

Basena ĉirkaŭo redakti

La plej gravaj artefaktoj estas la Fajumaj mumiaj portretoj, sur lignaj tabuloj koloraj portetoj el la unua postkristnaska jarcento.

Literaturo redakti

  • Carolin Arlt: Das Fayyûm in Hellenismus und Kaiserzeit. Fallstudien zum multikulturellen Leben in der Antike. Harrassowitz, Wiesbaden 2013, ISBN 978-3-447-06925-0.