Helŭano
Helŭano, laŭ egipta arabe حلوان, kopte ϩⲁⲗⲟⲩⲁⲛ estas antaŭurbo (laŭ nombro de loĝantoj metropolo) de Kairo. Inter 2008-2011 ĝi estis provinca ĉefurbo de jam ne ekzistanta provinco.
Helŭano | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego • sheyakha | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 619 293 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 528 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 29° 51′ N, 31° 20′ O (mapo)29.849331.3327Koordinatoj: 29° 51′ N, 31° 20′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 28 m [+] | ||||
Areo | 65 km² (6 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Helwan [+] | |||||
Demografio redakti
En Helŭano loĝis 619 293 homoj en 2023.
Geografio redakti
Helŭano troviĝas sur ebenaĵo 28 metrojn super la marnivelo laŭ la dekstra bordo de Nilo. Gizo troviĝas 23, ĉefurbo Kairo 24, Fajumo 76, Beni Suefo 89, Ismailio 122 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
La areo de Helŭano travivis prahistorian, antikvan egiptan, romian kaj islaman epokojn.
Ĉirkaŭ 3000 ĝis 2600 a.K. proksime ekzistis tombejo servanta al Memfiso (Egiptio). La komunumo estis fondita en 689 post Kristo. La observatorio estis konstruita ĉi tie inter 1903–1904. La plej malnova kaj plej granda privata psikiatria kliniko konstruiĝis en 1939. Dum la frua parto de la 20-a jarcento la loko estis grava brita flughaveno, kiu poste estis uzita fare de la egipta aerarmeo.
Ekonomio redakti
En 1959 Helŭano iĝis grava industria urbo kun ŝtalproduktado, eĉ aŭtofabrikoj. La industrio daŭre uzas elektron de Asuano kaj ferercon de la okcidentaj dezertoj de la lando. Oni produktas ankaŭ cementojn.
Banloko redakti
Ĝis la frua 20-a jarcento Helŭano estis kuracloko kun sulfuraj termofontoj.
Edukado redakti
En Helŭano universitato funkcias ekde 1975.
Klimato redakti
Helŭano situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 18 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 15-28 °C.
Trafiko redakti
Helŭano havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, krome metroo el Kairo tie finiĝas. La fervojo ĝuste tie iras al la alia bordo de Nilo, sed ekzistas ankaŭ alia ponto por la aŭtoj. 2 ĉefvojoj kruciĝas ĉe la metropolo. La plej proksima internacia flughaveno ĉe Kairo funkcias.
Vidindaĵoj redakti
Referencoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans