Arida klimato

Oni parolas pri arida klimato, se la potenciala akvovaporiĝo superas la precipitaĵon en iu regiono. Tiu kaŭzas tre malgrandan aeran humidecon. Ĝi estas la malo de humida klimato.

Oni distingas inter

  • plenarida klimato: precipitaĵo < vaporiĝo, validas por 10 ĝis 12 monatoj en la jaro
  • duonarida klimato: precipitaĵo < vaporiĝo, validas por 6 ĝis 9 monatoj en la jaro.

Tipa karakterizaĵo por la plenarida regiono estas la sen-forflueco. La riveroj vaporiĝas jam dum ties fluo plene aŭ alfluas sen-elfluan lagon aŭ plajon (sal-argilan ebenaĵon, basenon de iama sala lago). Ekzemploj estas la lago Urmia, (perse دریاچه ارومیه‎) aŭ la lago Aralo. Okaze de plenarido, la precipitaĵo estas ĝenerale sub 80 mm en jaro.

Kvankam situas plej ofte la sekaj zonoj en subtropika dezerta zono, ĉar la pasataj ventoj atingas nur la t.n. ĉeval-latitudon, sed ekzistas arida klimato same en aliaj regionoj, ekzemple en multaj altmontaroj kaj „polusaj dezertoj“.

Vidu ankaŭ redakti