Lago Urmia
Lago Urmia (azerbajĝane اۇرمۇ گؤلۆ, Urmu gölü; perse دریاچهٔ ارومیه, Daryâče-ye Orumiye) estas sala lago en nordokcidenta Irano, en Irana Azerbajĝano (inter provincoj Orienta Azerbajĝano kaj Okcidenta Azerbajĝano), okcidente de la suda porcio de la simile formita Kaspio. Ĝi estas la plej granda lago ene Irano, kun surfaca areo de proksimume 5,200 km² (2,000 mejlo²). Je ĝia maksimuma amplekso, ĝi estas 140 km longa, kaj 55 km larĝa. Ĝia plej profunda punkto estas proksimume 16 m.
Urmia | ||
---|---|---|
De spaco, oktobro 1984
| ||
hipersala lago • biosfera rezervejo | ||
Speco de la lago | Sala lago | |
Ĉefaj elfluoj | Vaporado | |
Insuloj | 102 | |
Landoj de la baseno | Irano | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 37° 42′ 0″ N, 45° 19′ 0″ O (mapo)37.745.316666666667Koordinatoj: 37° 42′ 0″ N, 45° 19′ 0″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 5200 km² | |
Maksimuma longo | 140 km | |
Maksimuma larĝo | 55 km | |
Maksimuma profundo | 16 m | |
La lago estas nomita laŭ la provinca ĉefurbo Urmia, originale en la siria lingvo signifis akva urbo. Ĝi estis nomita Lago Rezaijeh en la fruaj 1930-aj jaroj laŭ Reza Pahlavi, sed la lago estis renomita al Urmia en la malfruaj 1970-aj jaroj. Ĝia antikva persa nomo estis Ĥiĥast. Kun Lagoj Van kaj Sevan, ĝi estis unu el la tri plej grandaj lagoj de la Armena Regno.
La lago estas markita per 102 malgrandaj rokaj insuloj, kiuj estas ripozlokoj por la migradaj birdoj kiel flamengoj, pelikanoj, kulerbekuloj, ibisoj, cikoniedoj, tadornoj, rekurbrostruloj, himantopoj, mevoj. La dua plej granda insulo estas Insulo Kaboudi kaj estas la enteriga loko de Ĥano Hulagu, nepo de Ĝingis-Ĥano.
Pro la granda saloenteno de la akvo, en la lago ne vivas fiŝoj. La plejparto de la areo de la lago estas nacia parko.
La lago estas grava barilo inter du de la plej gravaj urboj en Irana Okcidenta Azerbajĝano kaj orientaj Azerbajĝanaj provincoj, Urmia kaj Tabrizo. Oni planis konstrui ponton trans la lago en la 1970-aj jaroj sed la laboro estis ĉesigita post la Irana Revolucio de 1979. La projekto reviviĝis en la fruaj 2000-aj jaroj.
Urmia ŝrumpas delonge pro ĉiujara vaporado de 0,6m ĝis 1m da akvo. La sala akvo estas konsiderita al medicina uzo, aparte por kuracadi la reŭmatismon. Urmia estas biosfera rezervo de Unesko.