Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon VAN.

Van (turke Van Gölü, armene Վանա լիճ, antikve Thospitis, Arsissa) estas senelflua lago en nord-oriento de moderna Turkio, en Anatolio, proksime al la irana limo. Ĝi estas la plej granda lago de la lando. Ĝia nivelo estas 1640 metroj super la nivelo de la maro, la areo estas ĉirkaŭ 3 713 km², plej profundas je 450 metroj.

Van
Foto de la lago el kosmo. Ĉ. la jaro 2000
Foto de la lago el kosmo. Ĉ. la jaro 2000
salakva lagovidindaĵo • soda lake • tectonic lake
Situo Oriento de Turkio
Ĉefaj fontoj Karasu, Hoşap, Güzelsu, Bendimahi, Zilan kaj Yeniköprü
Ĉefaj elfluoj neniu (vaporiĝo)
Setlejoj Van, Tatvan, Ahlat, Erciş
Areo de la baseno 15 000 km²
Datenoj
Koordinatoj 38° 37′ N, 42° 52′ O (mapo)38.61666666666742.8666666666671640Koordinatoj: 38° 37′ N, 42° 52′ O (mapo)
Van (Turkio)
Van (Turkio)
DEC
Van
Van
Map
Van
Supermara alteco 1 640 m
Surfaca areo 3 755 km²f5
Maksimuma longo 119 kmf6
Maksimuma larĝo 80 kmf7
Akva volumeno 607 km³dep1f8
Maksimuma profundo 451 mf10
Averaĝa profundo 161,7 mf11
Borda longo1 430 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La insuloj de la lago estas Gadir (norde), Çarpanak (oriente), Aktamar kaj Atrek (sude).

La akvokolekta areo estas pli ol 15 000 km². Krom la precipitaĵo alfluas ĝin la riveroj Bendimahi kaj Zilan (norde), Karasu kaj Micinger (oriente).

Ĝia akvonivelo ŝanĝiĝas ĉirkaŭ 50 cm dum la jaro. La akvo ne glaciiĝas pro la granda salenteno.

La akvo de la lago havas 2,1 % da salo, tiel ĝi konvenas nek por akvumado, nek pro trinkakvo. En ĝi vivas sola fiŝspecio, la darekh (Alburnus tarichi)).

La lago situas en historia regiono konata kiel Okcidenta Armenio. Sur la bordoj de la lago kaj sur la insuloj Aĥtamar kaj Lim restis multaj specimenoj de armena templa arkitekturo. La armena loĝantaro de la regiono, iam tre granda, estis transloĝigita aŭ ekstermita en la jaroj 19151918 de la registaro de Otomana imperio (vd. Armena genocido).

La lagon trairas laŭhorara pramlinio.

Eksteraj ligiloj redakti