Observatorioscienca observejo estas loko kun instalaĵoj por observi terajn aŭ astronomiajn fenomenojn. Ekzemple astronomio, klimatologio, geologio, meteologio, kaj vulkanologio estas sciencfakoj kun observatorioj.

Laŭ Francisko Azorín observatorio estas Scienca observejo por astronomiaj studoj.[1] Li indikas etimologion el la latina observatorium, el observare (observi).[2]

Historio redakti

Historie, la plej simplaj observatorioj havis nur sekstanton por mezuri angulan distancon inter steloj. Ankaŭ estis tiuj kiel Stonehenge, kies ŝtonegoj estas starigitaj laŭ direktitoj de konataj astronomiaj fenomenoj. Modernaj astroobservejoj tipe havas fiksitajn teleskopojn sub malfermebla kupolo. Astronomiaj observiloj povas esti ne nur optikaj teleskopoj, por videbla lumo, sed ankaŭ detektiloj por aliaj tipoj de elektromagneta radiado. Nuntempe tiaj observatorioj troviĝas ankaŭ ekster la Tero, en kosmaj veturiloj.

Komence de la 1940‑aj jaroj, radioteleskopoj estis konstruitaj kaj ekdetektis fontojn de radiondoj en la universo.

Kelkaj observatorioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 151.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti

france Grandaj observatorioj en la mondo