Palaco estas granda luksa domego de reĝo, regnestro, nobelo, riĉulo aŭ grava administracio.

Palaco de la hungaraj reĝoj en Visegrád

La palaco estis en la mezepoko loĝa parto kaj reprezantejo de fortikaĵo.

Palaceto estas konsiderinde granda kaj impona urba domo de nobelo aŭ riĉulo.

En Francio (17a-19a jc) tia urba, vasta kaj luksa domo, posedata de riĉa burĝo aŭ nobelo nomiĝas (privata) "hotelo".

En Italio populariĝis el urboj de fina mezepoko la tipaj palacoj nomita palazzo kiu vorto poste populariĝis ankaŭ internacie.

Borsa Palaco de Budapeŝto en 1905

Terminoj redakti

La uzo de la vorto "palaco" por priskribi la reĝan loĝejon venas de unu el la sep montetoj en Romo, Palatine monteto, kie la primara reganta potencocentro de la Romia Imperio sidis en siaj fruaj tagoj.

PIV ne faras grandan diferencon inter kastelo kaj palaco. En moderna senco kastelo estas luksa konstruaĵo en kamparo aŭ en parko. En tiu okazo la kastelo aspektas iomete historieca.

La simila konstruaĵo palaco dum la historio estis luksa domego (konstruaĵo) ĉefe por la reĝo. Laŭ pli moderna senco ĝi estas ornama impona konstruaĵo en urbo.

Laŭ Francisko Azorín palaco estas Granda, luksa edifico; loĝloko de altrangulo, de riĉulo.[1] Li indikas etimologion el Palateno, propra nomo de unu el la 7 romaj montoj, kie Aŭgusto starigis sian loĝejon kaj de tie la latina palatium.[2]

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri palaco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  •  
     Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo. 
  •  
     Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco. 
  •  
     Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. 

Palacoj redakti

 
Faiz Mahal, Panĝabo, Pakistano
 
Palaco Udaipur, Barato
 
Toskana palaco en Prago
 
Foira palaco en Prago

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 155.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-05.