Kampo

Vikimedia apartigilo
(Alidirektita el Kamparo)

Kampo estas vorto kun multaj rilataj signifoj.

  • En ĝenerala media senco, kampo estas pli-malpli ebena terloko.
  • En historia senco, kampo estas loko kie io okazis, ekzemple batalkampo.
  • En agrikulturo, kampo estas kulturata aŭ kulturebla terpeco.
  • En teamaj sportoj (aparte en la pilkoludoj ekzemple futbalo) kampo (ludkampo, ludejo) estas la areo, sur kiu la ludo okazas.
  • En ĝenerala intelekta senco, kampo estas studobjekto aŭ tutaĵo de abstraktaj aferoj.
  • En priskriba aŭ desegna senco, kampo estas limigita fono, ezk. la blanka kampo sur flago.
  • En algebro, kampo estas komuta korpo.
  • Fiziko prenas sian sencon de kampo de la matematika branĉo vektora kalkulo, kie fizika kampo estas spaco en kiu valoro (skalara, vektora, aŭ tensora) atribuiĝas al ĉiu punkto. Fiziko aldonas la koncepton, ke kelkaj kampoj estas apartaj formoj de materio.
  • En informadiko, kampo estas loko, kie oni povas meti informeron aŭ dateneron.

Laŭ Francisko Azorín Kampo estas Ebena areaĵo. Fono de la monera, medajla aŭ ŝilda bildo.[1] Li indikas etimologion el la latina campus (kampo). Kaj li aldonas terminojn kiaj kamparo, por aro de sinsekvaj kampoj; kiel la malo de urbo; kamposankto, por tombarejo, nekropolo.[2]

aliaĵoj redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 102.
  2. Azorín, samloke.