Birnin Kebbi
Birnin Kebbi estas grandurbo kaj ĉefurbo de subŝtato Kebbi en nordokcidenta Niĝerio.
Birnin Kebbi | |||
---|---|---|---|
local government area of Nigeria | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 125 594 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 27′ N, 4° 12′ O (mapo)12.454.2Koordinatoj: 12° 27′ N, 4° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 228 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Birnin Kebbi [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Birnin Kebbi situas sur ebenaĵo de valo de rivero Sokoto en la nordokcidenta sekcio de la lando.
Historio redakti
En la mezepoko haŭsoj havis tie komunumon, kiun en 1516 alia popolgrupo konkeris. Restis la vilaĝo ĉefurbo de Kebbi ĝis 1805, kiam ĝi estis bruligita pro "sankta milito", poste la urbeto estis centro de Kebbi Emirlando. Birnin Kebbi estas subŝtata ĉefurbo ekde fondo de la subŝtato (1991).
Ekonomio redakti
Birnin Kebbi estas centro de agrikultura tereno, kie oni kultivas tabakojn, arakidojn, rizojn, miliojn, kotonojn kaj sorgojn. Aliaj okupiĝas pri bredado de kaproj kaj bovoj aŭ fiŝkaptadas.
Klimato redakti
Birnin Kebbi situas en tropika klimato. Jare pluvas ĉ. 700 mm. La temperaturo varias inter 15-45 °C. En decembro kaj en januaro estas nur 15 °C. Foje okazas ankaŭ polvoŝtormoj.
Trafiko redakti
El Birnin Kebbi ĉefvojoj kuras al Sokoto kaj Ilorin, sed estas malpli grava vojo al Niĝero.