Abakan

urbo de Ĥakasio‎ en Rusio

Abakan (ruse Абакан) urbo en Siberio, ĉefurbo de Ĥakasio en Rusio. Ĝi situas en centro de la Minusinska baseno, ĉe la Krasnojarska Akrorezervujo, sur maldektra bordo ĉe alfluo de la samnoma rivero Abakan en la Jenisejon.

Abakan
urbo • urbego • vilaĝo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 655000–655965
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 181 709  (2017) [+]
Loĝdenso 1 617 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 43′ N, 91° 25′ O (mapo)53.71666666666791.416666666667Koordinatoj: 53° 43′ N, 91° 25′ O (mapo) [+]
Alto 245 m [+]
Areo 112,38 km² (11 238 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Abakan (Rusio)
Abakan (Rusio)
DEC
Abakan
Abakan
Situo de Abakan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abakan [+]
vdr

La urbo estis fondita en jaro 1675, kiam la rusoj konstruis tie fortikaĵon. Sur areo de la urbo, oni trovis restaĵon de ia konstruaĵo el la 5-a jc., oni elfosis ankaŭ tie ruinojn de fortikaĵo el la 8-a jc. Ĉe urborando, arĥeologoj trovis fundojn de huna konstruaĵo (palaco) datita je 99 a.K.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1931.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Ustj-Abakanskoje (Усть-Абаканское) ĝis 1925;
  • Ĥakassk (Хакасск) en 1925 ... 1931.

La interurba telefona kodo estas 39022, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005). Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 95401. Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 53°43' norde, longitudo 91°25' oriente.

La urbo situas sur la maldekstra bordo de rivero Jenisej ĉe enfluo de rivero Abakan.

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 56 mil loĝantojn.

En jaro 2001 la urbo havis 169 mil loĝantojn.

La areo de la urbo estas 112 km².

Trionon de la urba areo okupas verdaĵoj: parkoj, bulvardoj ks.

Eksteraj ligiloj redakti