Minusinska baseno
La Minusinska baseno (ruse Минусинская котловина, Хакасско-Минусинская котловина) formas la sudan parton de la Minusinska depresio kaj etendiĝas sude en rusa Krasnojarska regiono kaj en Ĥakasio, inter la montoĉenoj de la Sudsibiria montaro.
Minusinska baseno | ||
---|---|---|
geografia regiono | ||
baseno • depresio • valo [+] | ||
Lando | Rusio | |
Regiono | Krasnojarska regiono | |
- koordinatoj | 54° 0′ 0″ N, 91° 30′ 0″ O (mapo)5491.5Koordinatoj: 54° 0′ 0″ N, 91° 30′ 0″ O (mapo) | |
Minusinska baseno | ||
La basenon randas sude Okcidenta Sajano, okcidente Abakan-montaro kaj norde la etendaĵoj de la Kuznecka Alatau, oriente de Orienta Sajano. La reliefo de la baseno similas al onda-ripa ebenaĵo, kiu estas ividata per valoj. La alteco de la baseno varias de 200 ĝis 700. La Minusinska baseno estas kovrita de agrikulture uzata stepa vegetaĵo. Tie ekzistas karbo-tavoloj.
Grandaj urboj estas Abakan, Minusinsk kaj Ĉernogorsk. La Jenisejo trafluas la basenon en nordan direkton. Pliaj gravaj riveroj estas Abakan, Oja kaj Tuba.