Likasi
Likasi estas grandurbo en la Demokratia Respubliko Kongo ("Kongo Kinŝasa", eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj loknomoj estis Jadotville kaj Jadotstad.
Likasi | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 422 535 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 1 798 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 59′ S, 26° 44′ O (mapo)-10.98333333333326.733333333333Koordinatoj: 10° 59′ S, 26° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 318 m [+] | ||
Areo | 235 km² (23 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Likasi [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Likasi situas sur altebenaĵo en la suda sekcio de la lando. Zambio situas 75, Lubumbashi 110, Kolwezi 141, Kinŝaso 1462 km.
Historio redakti
Belgoj fondis la urbon, tial ĝi havis 2 oficialajn nomojn. Post la sendependiĝo akraj konfliktoj komenciĝis, ankaŭ la urbo estis siĝita kaj okupita spite la internacian militan helpon en 1961. Dum la 1990-aj jaroj Unuiĝintaj Nacioj fondis tendaron por rifuĝintoj.
Ekonomio redakti
Likasi estas unu el la centroj de minada industrio. En la ĉirkaŭaĵo oni minadas kuprojn kaj kobaltojn.
Klimato redakti
Likasi situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 18 kaj 25 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. Inter majo-septembro neniam aŭ apenaŭ pluvas.
Trafiko redakti
El Likasi ĉefvojoj kuras al Lubumbashi kaj Kolwezi, estas fervoja kontakto al Lubumbashi kaj Kinŝaso, krome estas malpli grava vojo norden.
Famuloj redakti
- en la urbo naskiĝis Laurent Kabila
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- [1]
- [2] Arkivigite je 2012-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] Arkivigite je 2014-02-25 per la retarkivo Wayback Machine