Port Harcourt
Port Harcourt estas urbo en Niĝerio. Ĝi estas la ĉefurbo de federacia ŝtato Rivers kaj havas ĉirkaŭ 1.148.753 loĝantojn (stato 1-an de januaro 2005). Port Harcourt estas unu el la 23 lokaj registaraj areoj en Rivers.
Port Harcourt | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 005 904 (2006) [+] | ||
Loĝdenso | 2 794 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 45′ N, 7° 0′ O (mapo)4.757Koordinatoj: 4° 45′ N, 7° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
Areo | 360 km² (36 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
- Koordinatoj: 4° 43′ N 7° 05′ O / 4.717 °N, 7.083 °O (mapo)Koordinatoj: 4° 43′ N 7° 05′ O / 4.717 °N, 7.083 °O (mapo)
Port Harcourt situas sude de la lando, en la Niĝera Delto. Ĉefŝoseo kaj fervojo kuras al Enugu, krome estas ĉefvojo al Owerri kaj aliaj malpli gravaj vojoj.
HistorioRedakti
La urbo estis fondita en 1912 de la britoj sur la triba teritorio de Ijaw. Ĝi estis nomata post Lewis Vernon Harcourt, brita ŝtata sekretario pri la koloniaj aferoj de 1910-1915.
En 1995 oni ekzekutis la verkiston kaj civitjuriston Ken Saro-Wiwa en Port Harcourt
EkonomioRedakti
La urbo havas gravan marhavenon kaj validas ankaŭ kiel naftourbo.
KlimatoRedakti
Port Harcourt situas en tropika zono. La temperaturo varias inter 21-33 °C. Jare pluvas pli, ol 2000 mm.