Monda heredaĵo de UNESKO

Mostar estas la plej granda urbo de la historia regiono Hercegovino, la suda parto de la Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estas administra centro de kantono Hercegovino Neretva de Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj en 2003 havis 105 448 loĝantojn. La urbo estas konsiderata la neoficiala centro de la historia regiono Hercegovino, situanta ĉe la rivero Neretva.

Mostar
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mostar
Ŝtato Bosnio kaj Hercegovino Bosnio kaj Hercegovino
Duoninsulo Balkano
Entito FBH
Kantono KHN
Opĉino Mostar
Historiaj regionoj Osmanida imperio, Reĝlando SKS, SFRJ
Rivero Neretva
Situo Mostar
 - alteco 100 m s. m.
 - koordinatoj 43° 20′ 58″ N 17° 48′ 45″ O / 43.34944 °N, 17.81250 °O / 43.34944; 17.81250 (mapo)
Areo 1 175,0 km² (117 500 ha)
Loĝantaro 111 186 (2009)
Denseco 94,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1452
Urbestro Mario Kordić
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 88 000
Telefona antaŭkodo (+387) 036
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Stari Most
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2005 (#29)
Numero 946
Regiono Eŭropo
Kriterioj vi
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Mostar
Retpaĝo: www.mostar.ba
Map
Stari Most

Historio redakti

La historio de la urbo estis multe influita de diversaj grandaj potencoj kiel la Otomana Regno (1452 -1878) Aŭstrio Hungara (1878 - 1918) imperio[1].

Ĝis januaro 2004 (post la enlanda milito), la urbo dividiĝis administre en du partoj: unu kroata parto sur la okcidenta bordo de la rivero Neretva kaj unu bosna sur la orienta bordo. Ekde januaro de 2004 tiu dividita stato malaperis kaj formiĝis unuo kun 6 novaj distriktoj.

Tra Mostar kondukas la fervojlinio Ploče-Sarajevo (kun kontakto tra Banja Luka al Zagrebo kaj tra Osijek al Budapeŝto), kun po du ĉiustaciaj trajnoj ambaŭdirekte. Pli frue (ĝis la 1970-aj jaroj) ekzistis etŝpura fervojlinio Sarajevo - Dubrovnik.

Klimato redakti

Kun mezumo de 2291 horoj da sunbrilo jare, Mostar estas la plej suna loko en Bosnio kaj Hercegovino. Mostar estas unu el la plej varmaj urboj en Eŭropo. En la someraj monatoj, temperaturoj ofte pliiĝas al pli ol 40  °C[2].

Administra divido redakti

Administre Mostar formis du urbojn ekde la interna milito: kroata ĉe la okcidenta bordo de la rivero Neretva kaj bosnia ĉe la orienta bordo. Nome de Eŭropa Unio, Hans Koschnick estis sendita al Mostar kiel peranto. En januaro 2004, tiu ĉi stato estis formale nuligita kaj nova regularo enkondukita laŭ kiu la urbo estas dividita en ses urbetojn, kiuj kune formas ununuran enton. Ekzistis neniuj komunumaj balotoj en Mostar de 2008 ĝis 2020 kiel rezulto de la daŭranta disputo pri la administra strukturo.

Post la krizo de rifuĝintoj en Eŭropo, apud Mostar estis kreita provizora loĝado de rifuĝintoj en 2018, kiun migrantoj uzas kiel provizoran loĝejon antaŭ transiri la landlimon al la Eŭropa Unio[3].

 
Koski Mehmed pasa-moskeo.

Urbomarko estas la fama Stari Most (Malnova Ponto de Mostar) super Neretva el la osmanida tempo, laŭ kiu la urbo ricevis sian nomon (Mostar = pontogardanto). La ponto estis detruita dum la milito en 1993. Internaciaj instancoj financis per 15 milionoj da eŭroj la rekonstruajn laborojn, kiuj komenciĝis en 1996 kaj finiĝis en 2004 per solena malfermo la 23-an de julio en 2004. La ponto enlistiĝis ĉe UNESCO kiel Monda Kulturheredaĵo.

(Verkis pentraĵon pri la ponto, la hungara pentristo Tivadar Csontváry Kosztka).

Edukado redakti

La Universitato de Mostar (kroate Sveučilište u Mostaru) estas la due plej granda en la lando, fondita en 1977.

En 1993 estis fondita la Universitato de Mostar, nomita laŭ Jemal Biedic (Univerzitet "Džemal Bijedić" u Mostaru/Universitato "Jemal Bijedi" u Mostaru).

En 2006 estis malfermita en la urbo internacia kolegio (Koledž Ujedinjenog svijeta u Mostaru), kiu estas unu el la Kolegioj de la internacia komunumo ( Unuiĝintaj Mondaj Kolegioj)[4].

Transporto redakti

La urbo estas grava transporta navo. La vojo E73 pasas tra Mostar. Estas busa stacidomo kun busoj kiuj ĉiutage veturas al Sarajevo. Estas fervojo de Mostar al Ploċe kaj al la flughaveno de Mostar (bosne: Međunarodni aerodrom Mostar; kroate: Međunarodna Zračna Luka Mostar; serbe: Међународни аеродром Мостар).

Aŭtovojo inter Sarajevo kaj Mostar (120 km) estas konstruata kaj verŝajne estos finkonstruita en 2025.

Referencoj redakti

  1. (en) ”Mostar | Bosnia and Herzegovina”, Encyclopedia Britannica
  2. Temperaturoj kaj Precipitaĵoj, arkivita de la originalo la 21-an de aŭgusto 2021 en la Interreta Arkivo.
  3. (de) Andrej Ivanji, Flüchtlinge in Bosnien: Verprügelt, hungrig und sich selbst überlassen, mdr.de, la 7-an de novembro 2018, alirite la 19-an de januaro 2022.
  4. (en) United World College in Mostar

Literaturo redakti

  • (eo) Spomenka Štimec. Hodler en Mostar, Pisa, 2006, Edistudio, 105 paĝoj[1]
  • (de) Giovanni Scotto, Friedensbildung in Mostar. Die Rolle der internationalen Nicht-Regierungsorganisationen. Lit Verlag, Münster 2004, ISBN 3-8258-7852-X

Lokaj famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. (eo) Andreas Künzli, Arte malambicia, sed psikologie instiga delicaĵo, La Ondo de Esperanto. 2007. №5 (151)