Neretva

rivero en Bosnio kaj Hercegovino kaj en Kroatio

Neretva (itale Narenta) estas la plej grava rivero de regiono Hercegovino en Bosnio kaj Hercegovino. La rivero longas 225 km. Ĝi fluas ĉirkaŭ 100 km nord-okcidenten, turnas suden ĉe Jablanica kaj alfluas la Adriatikan Maron en dubranĉa delto ĉe Ploče en Kroatio.

Neretva
Neretva en Mostar
Neretva en Mostar
Neretva en Mostar
rivero
Bazaj informoj
Situo Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio
Longeco 225 km
Akvokolekta areo 5 581 km²
Averaĝa trafluo 378 m³/s
Fluo
Fonto Držirep
- Alteco super marnivelo 1 095 m
Enfluejo Adriatiko
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 43° 1′ 10″ N, 17° 26′ 41″ O (mapo)43.01944444444417.444722222222
Altecodiferenco 1 095 m
Geografio
vdr

La plej grava loko apud Neretva estas Mostar.

Geografio redakti

 
Rivero Neretva ĉe vilaĝo Lug apud Jablanica, 2010

Neretva fluas tra Bosnio kaj Hercegovino kaj iom da Kroatio por atingi la Adriatikon. Ĝi estas la plej granda karsta rivero en la Dinaraj Alpoj. Dum pli ol 200 km la rivero fluas tra Bosnio kaj Hercegovino, kaj la lastaj 22 kilometroj situas en la provinco Dubrovnik-Neretva de Kroatio.

Geografie kaj hidrologie Neretva divideblas en tri partojn: Supra Neretva, Meza Neretva kaj la Delto de Neretva.

Supra Neretva redakti

 
Neretva ĉe vilaĝo Glavatičevo

La riverfonto situas en Dinaraj Alpoj je 1227 metroj super la marnivelo kaj konsistas el kvin malgrandaj akvofontoj. Dum la unuaj 90 kilometroj Neretva tranĉas du apartajn profundajn kaj mallarĝajn kanjonojn kaj formas du apartajn larĝajn kaj fekundajn valojn, apud Ulog kaj poste apud Glavatičevo, antaŭ ol ĝi atingas la urbon Konjic. Tiu sekcio estas bone konata kiel la Supra Neretva (bosne: Gornja Neretva), kaj tie rivero fluas ĉefe de sudoriento al nordokcidento, same kiel plej multaj samlokaj riveroj. Apud la urbo Konjic, Neretva refoje vastiĝas en la tria kaj la plej granda valo. Tiu valo disponigis fekundan agrikulturan teron, antaŭ ol ĝi estis subakvigita per granda artefarita akvorezervujo, lago Jablaničko, formiĝinta post konstruado de digo proksime al urbo Jablanica.

Proksime de la rivero troviĝas multaj riveretoj kaj akvofontoj, tri glaĉeraj lagoj, kaj eĉ pli da lagoj en apuda montaro. Supra Neretva havas tre puran kaj tre malvarman akvon, ofte nur 7—8°C en someraj monatoj.

La ĉefa alfluanto en tiu parto de Neretva estas rivero Rakitnica. Ĝi formas 26-kilometran kanjonon, el sia 32-kilometra longo, kiu situas inter Bjelašnica kaj Visočica sudoriente de Sarajevo.[1] De la kresto de la kanjono piedvoja pado gvidas suben al la fama vilaĝo Lukomir. La vilaĝo restis la sola duone nomada bosna monta vilaĝo en Bosnio kaj Hercegovino. Lukomir havas ŝtonajn domojn kun tegmentoj el ĉeriza ligno. Ĝi estas la plej alta kaj plej izolita monta vilaĝo en la lando. Ekde la unua neĝo en decembro ĝis la fino de aprilo kaj foje eĉ pli malfrue, la vilaĝo estas atingebla nur perpiede aŭ per skioj.

Meza Neretva redakti

 
Lago ĉe Jablanica

La dua sekcio komenciĝas de la kunfluejo de Neretva kaj rivero Rama inter Konjic kaj Jablanica, kie Neretva subite turnas sin preskaŭ je 180 gradoj al sudoriento kaj atingas urbon Jablanica, post kiu turniĝas suden. Ekde Jablanica, Neretva eniras la trian kaj la plej grandan kanjonon laŭ sia fluo, preterpasante krutajn deklivojn de Prenj, Čvrsnica kaj Čabulja ĝis 800—1200 metroj de alto. Tri hidroelektraj centraloj funkcias inter Jablanica kaj Mostar.

La delto de Neretva redakti

 
Terkultivado kaj marĉetoj en la delto de Neretva

Kiam Neretva refoje kaj lastfoje larĝiĝas, ĝi atingas sian trian sekcion. Ĉi tiu loko ofte estas nomata "Kalifornio de Bosnio kaj Hercegovino". La lastaj 30 kilometroj de ĝia fluo formas larĝan aluvian delton, antaŭ ol la rivero enfluas en la Adriatikan Maron proksime al havenurbo Ploče en Kroatio.

En sia delto Neretva disiĝas en multnombrajn branĉojn, kreante delton, kovrantan ĉirkaŭ 12 000 hektarojn. Ampleksa terkultivado reduktis la kvanton de riverfluoj ĝis tri el originalaj dek du. Multaj marĉoj, lagetoj kaj lagoj, kiuj iam abundis en tiu ebenaĵo, malaperis. Sed restis kelkaj ornitologiaj, iĥtiologiaj kaj pejzaĝaj rezervejoj.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Rakitnica Canyon (angle). Arkivita el la originalo je 2019-05-06. Alirita 2019-05-19.

Vidu ankaŭ redakti