Malfermi la ĉefan menuon
Ponto super la rivero Neretvo, detruita dum la batalo kaj en la aktualo monumento.

La Batalo de Neretvo (en serba, Bitka na Neretvi), konata ankaŭ kiel Operaco Weiss (O. Blanka) pro sia kodonomo en germana, aŭ Kvara Malamika Ofensivo (en serba, Četvrta neprijateljska ofenziva/ofanziva) en la jugoslava literaturo, estis la kampanjo de komenco de 1943 dum la Dua Mondmilito fare de la armitaj fortoj de la Akso en la intenco finigi la insurekciemo en la teritorioj de la Sendependa ŝtato Kroatio, ĉefe de la unuoj de partizanoj. La kampanjo okazis inter januaro kaj aprilo 1943 kaj resultis en malsukceso ĉar la Akso ne atingis la planitajn celojn.

La ĉefa celo de la Akso estis la elimino de insurekciantoj en tiu Sendependa ŝtato Kroatio, inter Zagrebo kaj la landlimo de Montenegro.[1] La diferenco de opinioj pri la situacio en la teritorio, kun la germanoj klopodante elimini partizanojn kaj ĉetnikojn dum la italoj preferis kunlabori kun tiuj por klopodi nuligi la unuajn, kondukis al kontinuajn konfliktoj inter ambaŭ aliancanoj kaj al malbona kunordigo de la operacoj. La lerteco de la partizana stabanaro, la malforteco de la unuoj de ĉetnikoj destinitaj kovri ŝlosilan fronton de la operaco kaj manko de klara subteno fare de la italoj malsukcesigis la kampanjon kaj permesis la supervivadon de la fortoj de Tito, kvankam malfortigitaj pro la akra puno.

DisvolvigoRedakti

La operaco Weiss komenciĝis oficiale la 20an de januaro 1943. [2] La teoria supereco de la Akso kaj ties aliancanoj estis evidenta: 20 al 25 mil homoj de Tito, kontraŭ ĉirkaŭ 65 mil homoj kiuj eksieĝis la jugoslavajn trupojn de Tito en Bosnio.[3] La strategio de la partizanoj konsistis en minimuma rezisto en la nordo kaj atakoj en la sudo, kontraŭ italoj kaj ĉetnikoj. Malkonsentoj inter germanoj, italoj kaj ĉetnikoj permesis retiriĝon de kontraŭgermanaj jugoslavoj, kaj partizanoj kaj civiluloj. Tio pluis ĝis la mezo de februaro.

En la dua fazo de la operaco la italoj premis la ĉetnikojn por ke ili pli akre kaj kuraĝe bataladu la partizanojn, kiuj tiam ne sukcesis plenumi sian celon trapasi la riveron Neretvo. Tiu lukto okazis inter la 27a de februaro kaj la 7a de marto 1943.[4] La 6an de marto 1943 Tito atingis gravan sukceson.[5] Tiun nokton kvar aŭ kvin mil partizanoj sukcesis surprize trapasi la Neretvon ĉe Jablanica.[6] Meze de la monato Tito sukceis ke la kerno de siaj fortoj trapasu, rompante la sieĝon de la Akso kaj montrante eblon venki definitive sur la ĉetnikoj de Mihajlović.[7]

NotojRedakti

  1. Milazzo, Matteo J (2008). The Chetnik Movement and the Yugoslav Resistance. ACLS Humanities E-Book. p. 224. ISBN 9781597407007. p. 117.
  2. Milazzo, 2008, p. 116.
  3. Milazzo, 2008, p. 117.
  4. Pavlowitch, Stevan K. (2008). Hitler's New Disorder: The Second World War in Yugoslavia. Columbia University Press. p. 256. ISBN 9780231700504, p. 159.
  5. Milazzo, 2008, p. 128.
  6. Milazzo, 2008, p. 129.
  7. Milazzo, 2008, p. 129.