Erfurto

komunumo en Turingio, Germanio
(Alidirektita el Erfurt)

Erfurto estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio kaj ties ĉefurbo. Ĝi estas la ĉefa urbo plej proksima al la geografia centro de Germanio, situanta je 100 kilometroj sudokcidente de Lepsiko, je 150 km norde de Nurembergo kaj je 180 km sudoriente de Hanovro. Kun ĝiaj najbaraj urboj Vajmaro kaj Jena ĝi formas la centran metropolitan areon de Turingio kun proksimume 500 000 loĝantoj. Por turistoj kun malmulte da tempo rekomendatas la sekvo de la kultura rondirado Erfurto en unu tago.

Erfurto
germane Erfurt
urbo
Eble la plej konata bildo de Erfurto: la du preĝejoj sur monteto super la katedralplaco, sub kiu okazas ĉiujare granda kristnaska bazaro vintre, somere festivaloj kaj printempe kaj aŭtune amaso da aliaj aranĝoj!
Eble la plej konata bildo de Erfurto: la du preĝejoj sur monteto super la katedralplaco, sub kiu okazas ĉiujare granda kristnaska bazaro vintre, somere festivaloj kaj printempe kaj aŭtune amaso da aliaj aranĝoj!
Eble la plej konata bildo de Erfurto: la du preĝejoj sur monteto super la katedralplaco, sub kiu okazas ĉiujare granda kristnaska bazaro vintre, somere festivaloj kaj printempe kaj aŭtune amaso da aliaj aranĝoj!
FlagoBlazono
urbo • urbego • ĉefregioncentro • Luterurbo • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Thuringia [+]

Oficiala nomo: Erfurt

Lando Germanio
Federacia landoTuringio
Historiaj regionoj

RiveroGera

SituoErfurto
- alteco194 m ü. NHN [+]
- koordinatoj50° 59′ N, 11° 2′ O (mapo)50.97638888888911.025277777778Koordinatoj: 50° 59′ N, 11° 2′ O (mapo)
Plej alta punkto 
- alteco430 m ü. NHN
Plej malalta punkto 
- malalteco158 m ü. NHN

Areo269,17 km² (26 917 ha)

Loĝantaro203 485 (31.12.2012)
Denseco755,97 loĝ./km²

Reganta urbestroAndreas Bausewein (SPD)

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo99084 [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Vidu situon de Erfurto kadre de Turingio
Vidu situon de Erfurto kadre de Turingio
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Vidu situon de Erfurto kadre de Germanio
Vidu situon de Erfurto kadre de Germanio
DEC

Erfurto (Tero)
Erfurto (Tero)
Kvartaloj de Erfurto

Map
Erfurto

Vikimedia Komunejo:  Erfurt
Retpaĝaro: www.erfurt.de
vdr

Resume la urbo estas:

  • Grava trafika nodo: Erfurto estas la urbo en la t.n. koro verda de Germanujo. Jam mezepoke la urbo grandiĝis estante kruciĝo de malnovaj komercaj vojoj.
  • Juvelo arĥitektura: Erfurto tiel estas vera bildlibro de germana historio. La urbokerno estas unu el la plej bone konservitaj en tuta Mezeŭropo.
  • Centro kultura kaj politika
  • Kongresurbo: Kiel pli malfrue tiel ankaŭ hodiaŭ: Erfurto ebligas facile renkontiĝojn diversajn por foiroj kaj kongresoj. Ĝiaj bonegaj kaj modernaj trafiksubstrukturoj kaj granda gamo de gastigantaj servoj invitas al tio.

Historio redakti

Ĝis la Reformacio redakti

La historio de la urbo de preskaŭ 1300 jaroj seninterrompe dokumentiĝas: en 742 Sankta Bonifaco menciis urbon kun nomo "Erphesfurt" en letero al la papa moŝto.[1] Ĝi la jarcentojn antaŭajn evoluis en pluraj setlaj kernoj ĉe la travadejoj de la rivero Gera. La de Bonifaco fondita Episkopujo de Erfurto (baldaŭ poste unuigita kun la ĉefepiskopujo de Mainz; refondita en la 20-a jc) bonege markas ĝian centran rolon. Ĝis hodiaŭ Erfurto ne nur restis la religia centro: ĝi jam ĉiam estis "Metropolis Thuringiae", la metropolo de Turingio, kiel nomis ĝin Hartmann Schedel en sia Monda kroniko de 1493. La mezepoka komerca kaj kultura centro kun preskaŭ 20.000 loĝantoj nombriĝis al la plej grandaj urboj de la Sankta Romia Imperio. Aparte la kultivado kaj prilaborado de izatido (planto por havigi bluan koloron) riĉigis la burĝaron. La riĉeco permesis ekde la 13-a jc gajni aŭtonomion antaŭ la majenca ĉefepiskopo, kian ĝujis la t.n. Regnaj urboj. La lando de Erfurto etendiĝis je ĉirkaŭantaj regionoj kaj iĝis grava potencfaktoro. Erfurto ankaŭ membris ĉe Urbtria Ligo de Turingio.

Atestas la memkonfideon multaj monumentoj, antaŭ ĉio la ensemblo de la Katedralo kaj la Preĝejo Sankta Severo. Kiel tria surmonta preĝejo videalvide lumiĝis la kirko de la benedikatana monaĥejo. Krom multaj sakralaj ejoj ankaŭ imponaj patriciaj domoj kaj la Ponto de la brokantistoj estas ĝis nun fremdultrafikaj juveloj. Same ĉeestas ĝis nun universitata vivo; pro privilegio de 1379 la altlernejo estas la plej malnova en hodiaŭa Germanio. La plej fama studinto estis Martin Luther, kiun ege influis la urbon. Pri li memorigas la Collegium maius, la Georga kolegieto, la Collegium Marianum kaj la Aŭgustenana monaĥejo. Post inspira fulmotondra travivaĵo en Stotternheim nordoriente de Erfurto, Luther promesis frokiĝi. La ideoj kondukintaj al Reformacio radikas ankaŭ en lia erfurta periodo. Riĉega juda vivo speguliĝas i.a. en Malnova sinagogo kun la fama erfurta trezoro kaj mezepoka mikveo. Tio igis la urbon kandidati por stato de Monda heredaĵo de UNESKO. Dum la t.n. Freneza jaro 1509 ribelis la erfurtanoj kontraŭ la financa politiko; simbolo por tio estis la mortigo de Heinrich Kellner. Dum 3 tagoj en junio de la jaro 1521-a studentoj, urbanoj kaj kamparanoj el la ĉirkaŭajo detruis pli ol 40 objektojn de kleruloj sur la katedrala monteto (t.n. Pfaffensturm ) por montri ke la ekleziuloj ankaü transprenu la sur la ŝultron de normalaj civitanoj estantajn ŝarĝojn. Lutero poste tre kritikis la urban konsilantaron pro tro malfrua ĉesigo de la nekontrolataj ekscesoj.

 
La blazono de la majencaj regantoj (dum jarcentoj ĝis 1803).

Majenca provincurbo redakti

Antaŭ la fino de la 15-a jc estis la kulmino de la urbo, poste Erfurto perdis politike kaj ekonomie memstarecon. En 1525 ĉirkaŭ 4000 kamparanoj detruis ene de la urbomuroj signoj kaj objektoj de majenca regado. Formiĝas komitato kiu formulis 28 artikolojn kaj "Porĉiama konsilio". La 6-an de junio establitis la malnova ordo, la partoprenintoj devis pagi monpunon kaj kvar gvidintoj ekzekutitis. En 1528 Hans Römer kaj aliaj eksaj kunbatalintoj de Thomas Müntzer intencis establi en la urbo regadon da rebaptantoj. Pro la kontrakto de Hammelburg de 1530 la majencanoj ricevis reparaciojn fare de la urbo kaj la distribuo de la urbaj preĝejoj laŭ la konfesio estas determinita. La katolikoj ricevis sume 8 kirkojn. En 1597 mortis dum pestepidemio 7.765 homoj, triono de la loĝantaro. La Tridekjara milito helpis la iompostioman perdon de memstareco. En 1664 la majenca ĉefepiskopo Johann Philipp von Schönborn subigis Erfurton, kiu iĝis majenca provincurbo, gvidata de guberniestro. Simboloj de majenca regado estis la Citadelo Petersberg kaj barokaj reprezentaj konstruaĵoj kiel la Pakaĵ- kaj pesilkorto kaj la Guberniestrejo. La plej gravaj inter la guberniestroj estis la posta unua princo de la Rejna Alianco Karl Theodor von Dalberg. Li igis Erfurton al kulturcentro najbara al Weimar kaj sukcesis interesigi Goethe, Schiller, Herder, Wieland kaj Humboldt. Dum la tiranado de Napoleono Bonaparte kreitis la t.n. Princlando Erfurto.

La 19-a jarcento ĝis 1871 redakti

La lastajn du jarcentojn Erfurto iĝis moderna metropolo en Turingio. En 1802 ekregis la prusoj - post 800 jaroj de aparteno de la urbo al la Elektoprinclando Majenco. Post la malvenko ĉe Jena kaj Auerstedt en 1806, Erfurto kaj Blankenhain iĝis en la 4-a de auĝusto 1807 franca "imperiestra domeno" (Domaine réservé à l'empereur). La Princlando Erfurto (germane: Fürstentum Erfurt, france: Principauté d'Erfurt) ekzistis inter 1806 kaj 1814. En 1808 okazis en la Imperiestra salonego la t.n. Kongreso erfurta, kie interparoladis Napoleono kun la rusa caro Aleksandro la 1-a. Konatas ankaŭ la renkontiĝo de la franca imperiestro kun Goethe. La francoj enkondukis stratlumigadon en 1809 kaj starigis en 1811 la t.n. Napoleonan kolonon (alteco je 20 m) en la centra Anger-placo - koste de la urbo. Post la Batalo de Leipzig en 1813 aliancanoj sieĝadis kaj detruis i.a. la Abatejon Sankta Petro. La Viena kongreso de 1815 rekonfirmis la prusan regadon, kio daŭris ĝis 1945. La koneksiĝo al la fervoja liniaro en 1847 ekindustriigis la urbon. Postulis la burĝaro fundamentajn liberalajn rajtojn kaj germanan nacian ŝtaton. Dum la Revolucio de 1848 estis gravaj bataletoj sur la erfurtaj stratoj. En 1850 kunvenis la Erfurta Unuigparlamento, kiu kunsidis en aŭgustenana monaĥejo. Inter la deputitoj estis ankaŭ la juna Otto von Bismarck, kies ĉeeston en Erfurto atestas ankaŭ Bismarck-turo kaj Bismarck-domo. En la 11-a de oktobro 1850 estis la lasta publika ekzekuto en la urbo ĉe la oriente situinta pendumila monteto (s-ro Mecke el Mühlhausen). En oktobro 1857 ekfunkciis la unuaj gaslanternoj en la urbo.

Modernigoj post 1871 redakti

Post la fondo de la Germana Imperiestra Regno en 1871 plirapidiĝis la erfurta evoluo al metropolo; moderna hortikulturado igis Erfurton mondpinta ankaŭ sur tiu kampo. Post la nuligo de la fortikaĵ-stato en 1873 kaj la forigo de la remparoj etendiĝis la urbo norden kaj orienten (industrio kaj loĝejoj de laboristoj) kiel ankaŭ suden kaj okcidenten (noblaj kvartaloj). Inter la plej signifaj novaj konstruaĵoj menciindas la nova urbodomo, la ĉefa stacidomo, la Galerioj Anger 1 aŭ la hotelo Erfurter Hof antaŭ la stacidomo ĉefa. La infrastrukturo moderniĝis, fluegfoso kontraŭinonda fariĝis, krome pretervojo (hodiaŭ: Juri-Gargarin-Ring), Ĉefa tombejo, publika hospitalo, tramvoja liniaro, akvokondukilaro, kanala reto. Plej gravis tiam inter la komunumaj politikistoj la urbestro Richard Breslau. La enloĝantaro kreskis de 44.000 (en 1871) al 100.000 (en 1906) respektive 130.000 (en 1911, post la enkorpigo de la vilaĝo Ilversgehofen). De tiam Erfurto socie dividiĝis en klasojn burĝan kaj laboristan. En 1891 okazis en la Imperiestra salonego la t.n. Erfurter Parteitag de la SPD.

La 20-a jarcento ĝis la fino de GDR redakti

En la 30-a de julio 1914 la socialdemokratoj alvokis al manifestacio kun la titolo Militdeklaro al milito, kiu iĝis spontanea pacprocesio tra la tuta urbocentro. La turbulentan tempon ekde la ekflamo de la Unua mondmilito ĝis la Turniĝo la erfurtanoj aparte intensive travivis (3579 falintaj civitanoj). La Militkaptitejo Johano-placo (germane: Kriegsgefangenenlager Johannesplatz) troviĝis en la norda urbokvartalo Ilversgehofen, inter 1914-1916; ĝi nombriĝis inter la plej grandaj kaptitejoj por fremdaj soldatoj dum la Unua mondmilito en Germanlando.

Dume la en 1918 proklamita Vajmara Respubliko komenciĝis per mizeroj kaj interna milito, la folaj 1920-aj jaroj alportis certan maldepresion kaj urboplanadajn iniciatojn (loĝdomoj konstruitaj baŭhaŭsstile; naĝejo ĉe la Norda parko; flughaveno ĉe Roter Berg, Stadiono Steigerwald). La Anger-muzeo estis unu el la artaj centroj de modernismo. Tiun mallongan epokon de prospereto haltigis la Monda ekonomia krizo de 1929. Sekvis la potencakiro de la nazioj. La bombardoj dum la Dua mondmilito estis, kompare al aliaj urboj, kun relative malgrandaj perdoj kun "nur" 1600 viktimoj. Al tiu cirkonstanco ŝuldas Erfurto la grandparte ĝis hodiaŭ konservita historia aspekto de la urbokerno. Erfurto estis kaptita la 12an de aprilo 1945, fare de la usona armeo.[2] La 3an de julio, usonaj trupoj lasis la urbon kaj ĝi iĝis parto de la Soveta Zono de Okupado kaj poste de la Germana Demokratia Respubliko.

Post la fondiĝo de GDR kaj la fermo de la landlimoj ene de Germanio (kulmino: konstruo de la Berlina muro en 1961) la divido de Germanio estu por ĉiam. Tamen iĝis en 1970 en Erfurto la unua pintkunveno inter la estroj de la du germanaj ŝtatoj; multaj erfurtanoj ovaciis kaj ĝojkriis tiam al la okcidentgermana kanceliero Willy Brandt staranta ĉe hotelĉambra fenestro de la hotelo "Erfurter Hof" (kontraŭe la ĉefa stacidomo). En Turingio Erfurto transprenis la rolon de ĉefurbo (antaŭe: Weimar), ĝis 1952. Post la nova administrada dispartigo de GDR ĝi iĝis distrikta ĉefurbo (Bezirk Erfurt). Ĝi evoluis diname: diversaj kombinatoj; flughaveno en Bindersleben, altlernejo pedagogia, akademio medicina, zoo, Erfurta Ĝardenekspozicio ktp.) En la nordo kaj la sudo konstruitis multaj loĝdomblokoj. Ĵaŭde la 26-an de oktobro 1989 ĉirkaŭ 40.000 erfurtanoj kolektiĝis sur la katedralplaco por manifesti proteston kontraŭ la komunisma reĝimo. En la 10-a/11-a de novembro la urbestrino Rosemarie Seibert kaj la SED-distriktestro Gerhard Müller demisiis. En la 4-a de decembro la Stasi-ejoj okupitis.

Erfurto en FRG redakti

Tamen en la 1980-aj jaroj la urbo kadukiĝis konstrusubstance kaj politike. Post 1990 ĝi iĝis ĉefurbo de la Liberŝtato Turingio. En aprilo 2002 ŝokis tutan Germanion amoko ĉe urbocentra gimnazio. Post falo de la loĝantaro de 220.000 al 200.000 animoj ĝi ekde kelkaj jaroj ĝojas pri denova kresko de la enloĝantaro. La aspekto ege plibeliĝis: la urbokerno estis modeldone konservita kaj restaŭrita. Oni remalfermis universitaton. Erfurto iĝis la sidejo de la Federacia tribulano de laboro (Bundesarbeitsgericht) kaj de la porinfana televidkanalo KiKA. Ekde 2017 ĝi estos trafiknodo por grandrapidaj trajnoj. La linio de Berlino al Munĥeno tra Erfurto estas parto de eŭropa rapidtrajna liniaro[3].

Vidindaĵoj redakti

>>>>>> Proponatas ankaŭ la rondirado Erfurto en unu tago kun resumaj informoj pri gravaj vidindaĵoj!

Preĝejoj kaj monaĥejoj redakti

 
La ĥorseĝaro, la fenestroj, la ĉefaltaro de la katedralo.
 
Interno de la katedralo okcidenten.
 
Wolfram-kandelabro antaŭ la Maria-retablo (historia foto).
 
Klostro katedrala, nune parto de la katolika fakultato de la Universitato de Erfurto.

Malgraŭ protestanta ĉirkaŭaĵo la urbo Erfurto mem ĉiam restis dukonfesia: saĝeco politikista gvidis tiun unikan staton tra malfacilaj epokoj de la historio.

Pereintaj preĝejoj redakti

Jam Lutero entuziasmiĝis pri la riĉeco de Erfurto je kirkoj kaj komparis ĝin kun Romo! Ne mire, ke kelkaj malaperis pro diversaj kialoj: pro kunfandiĝo de komunumoj kaj abandono de jam ne bezonataj konstruaĵoj, pro la Reformacio aŭ eĉ por havigi al oni brikojn por la fortigo de la ĉirkaŭfortikaĵo!

Sinagogoj kaj aliaj konstruaĵoj de judaj ritoj redakti

Malgraŭ pluraj pogromoj (la plej granda en 1349) Erfurto estis ĉiam ankaŭ karakterizata per juda kulturo. Famas la t.n. Erfurta trezoro kaj ankaŭ hodiaŭ bone videblaj judaj kvartaleroj. La fakto ke en Erfurto troviĝas unu el la plej malnovaj sinagogoj de Eŭropo igis la urbajn politikistoj kandidatigi la urbon kiel Monda heredaĵo de Unesko.

Malnova sinagogo, Malgranda sinagogo, Granda sinagogo, Nova sinagogo, Mikveo mezepoka de Erfurto, Nova juda tombejo de Erfurto, Ŝtona Domo (ĉi-lasta estas sekulara domo).

Domoj redakti

Belegaj domoj en kvazaŭ ĉiu kvartalo atestas la gravecon de Erfurto en la pasinteco kaj la estanteco!

Muzeoj kaj memoriglokoj redakti

Erfurto estas riĉa je muzeoj. Indas esti vizitataj:

Monumentoj kaj fontanoj redakti

 
Luther-monumento de Erfurto ĉe Anger-placo.

Unu el la grandan avantaĝoj de Erfurto estas ĝia kompakta urbocentro. Krom preĝejoj kaj muzeoj (sed ankaŭ modernaj vendejoj) troviĝas tie ĉi konsidereble granda nombro da interesaj monumentoj de ĉia ajn speco.

Placoj, stratoj, pontoj, burgoj redakti

 
Ĉe la orienta limo de la Anger-placo: la Preĝejo de la komercistoj, la hotelo Radisson kaj la Galerioj Anger 1.

Por turistoj venantaj la unuan fojon rekomendatas preni kiel orientigajn elirpunktojn:

Ĝardenoj kaj parkoj redakti

Erfurto havas mallongan tradicion kiel hortikultur- kaj ĝardenadurbo. En 2021 okazas surloke la Tutgermana Ĝardenekspozicio (BUGA). Plej granda atrakcio estas la Erfurta Ĝardenekspozicio, sed vidindas ankaŭ Brühler Garten, Norda parko (kun naĝejo), Luiza-parko, Venedig-parko, Urba parko, Hirschgarten, Suda parko, Espach-parko, Kresoparko, Krämpfer-ĝardenoj. Pereis la urbokerna parko Louisental.

Belega verda ripozumloko estas ankaŭ la idiliece situanta Zoologia ĝardeno.

 
Fasado suda de la kastelo Molsdorf.

Industriaj monumentoj redakti

Geografio redakti

 
La rivero Gera trafluis Erfurton dividite en plurajn brakojn

Erfurto troviĝas je la suda rando de la Turingia Baseno, en la vasta valo de la rivero Gera, alfluanta rivero de Unstrut. Sude la urbolimo estas ĉe la altaĵoj de la Steiger-arbaro. La punkto de la plej granda dimensio de la urbo estas de nordo al sudo je 21 km, de oriento al okcidento 22,4 km. Pro la situo de la urbo (forlaso de la Turingia Baseno kaj eniro de la antaŭlando de Turingia Arbaro la alteco de la urbo estas de nur 158 m norde ĝis jam 430 m sudoriente[4] Okcidente drenas la urbon la rivero Nesse en la direkto de Weser, dum la riveroj Gera kaj Gramme drenas ĝin en la mezo kaj en la orientaj urbopartoj en la direkto de Elbo.

Najbaras Erfurton la urboj Weimar oriente, Gotha okcidente, Arnstadt sude kaj Sömmerda norde, estante ĉirkaŭ 20 km for de la ĉefurbo. La plej proksimaj metropoloj estas Leipzig (je 95 km nordoriente), Halle (je 85 km nordoriente), Jena (je 40 km eoste), Kassel (je 110 km nordokcidente), Göttingen (je 95 km nordokcidente), Frankfurt am Main (je 180 km sudokcidente) kaj Nürnberg (je 160 km sude; distancoj laŭ birdflugo). Ĉar Erfurto troviĝas nur je ĉirkaŭ 50 km sudoriente de la mezo de hodiaŭa Germanio, ĝi povas esti konsiderata kiel la plej centra grandurbo de FRG. Same kiel la plejparto de la orientgermanaj metropoloj Erfurto ne posedas grandan periferian zonon nek troviĝas en aglomera zono. Tamen intimas la koneksoj kun la najbaraj urboj Weimar kaj Jena, kiel montras multaj regionaj kooperacioj multaflanke.

La ĝis nun relative densa surkonstruo de la urbokerno eksplikatas per la fakto ke dum la Dua mondmilito komparite al aliloke nur malmultaj konstruaĵoj detruitis, respektive ke sur la bombarde faritaj novaloj tuj rekonstruitis novaj konstruaĵoj. Sekvas de tio ankaŭ ke la ripozumadzonoj de la urbo estas kvazaŭ ĉiuj je la urborando, ekz. Steigerwald, Nordstrand, Erfurta Ĝardenekspozicio. Krom la Steigerwald estas ankoraŭ du aliaj arbaroj ene de la urbo, la Willroder Forst sudoriente kaj la arbaroj ĉe Schaderoder Grund nordokcidente de Tiefthal (limante kun Altebenaĵo Fahner). La Alach-altebenaĵo (germane: Alacher Höhe) troviĝas okcidente de la urbocentro de Erfurto, en la Turingia Baseno, kaj invitas al biciklado en la direkto de Altebenaĵo Fahner.

La resto de la nekonstruita urbogrundo servas por kultivado: la plugeblaj kampoj en Erfurto estas tre fekundaj kaj bonrikoltaj. La ununuraj lagoj estas la t.n. Erfurtaj Lagoj, serio da fluegitaj gravelfosejoj apud Stotternheim en la nordo de la urbo.

Demografia evoluo redakti

 
Evoluo demografia
 
Prognozoj demografiaj

En 1880 Erfurto havis pli ol 50.000 loĝantoj. En la 1906-a jaro ĝi transpaŝis la limon de 100.000 kaj fariĝis grandurbo. Post la Dua mondmilito (en la 1-a de decembro 1945) loĝis 164.998 homoj en la urbo, en februaro de 1973 estis jam pli ol 200.000 loĝantoj. Mallonge antaŭ la Turniĝo la urbo havis sian plej grandan nombron da anoj (ne tute 220.000). Post la politikaj ŝanĝoj la urbo perdis (ĝis 2002) ĉirkaŭ 20.000 anojn. Ekde 2003 la nombro denove kreskas kaj intertempe oni rekompensis jam kvaronon de la post-turniĝaj perdoj. Sekve Erfurto konis - komparite al aliaj similaj urboj eks-GDR-aj (Magdeburg, Halle, Chemnitz kaj Rostock) - la plej stabilan demografian evoluon de post 1990.

Urbopartoj redakti

La sekvontaj vilaĝoj enkorpiĝis al Erfurto dum la 20-a jc., grandparte konservante sian karakteron kamparanan, ekzemple Moritzhof:

Memkompreneble estas sur nuna urba teritorio ankaŭ diversaj forlasitaj lokoj, ekz. Schmidtstedt kaj Orfall.

Ekonomio redakti

Erfurto estis kaj estas s ne nur politika kaj la kultura centro de la Liberŝtato sed ankaŭ la ekonomie la plej grava regiono.

Karakterizas la ekonomian lokon granda gamo da komercaj branĉoj, kiujn oni povis resumi en la sekvontajn kompetenckampojn:

  • maŝin- kaj aparatarkonstruado[5]
  • amaskomunikiloj kaj manaĝerado da kreivaj kaj kulturaj agadoj[6]
  • hortikulturo kaj nutraĵa industrio[7]
  • mikrosistemteknikaĵoj[8]
  • loĝistiko[9]
  • Kelkaj branĉoj ne plu funkcias hodiaŭ (ekz. la salminejado, de kiu restis nur impona uzino).

Ĉ. 13.000 entreprenoj trovis ene de erfurtaj metiadaj zonoj, parkoj kaj nemoveblaĵoj atrakcian lokon por komercadi. En la urba administrado zorgas pri ĉiuj interesiĝantoj la Oficejo por ekonomia helpo - al kiu oni estis eĉ aljuĝinta la RAL-kvalitmarko "Komuna administrado orientigita je bonstaro da mezaj klasoj". Al ties servospektro apartenas entreprenorientitaj servoj, konsilado pri subtenprogramoj kaj fondohelpiloj, plibonigo de laborofertoj, infrastrukturetendigoj, reklamo transerfurten. Krome la ĉiujara erfurta ekomonikongreso Erwicon disponigas komunikiĝplaftformon inter jam lokanoj kaj nelokanoj. Multaj partneroj - oficejoj, entreprenoj en urba posedo, universitatoj kaj fakaltlernejoj, ĉambroj, societoj, fondaĵoj kaj diversaj (privataj) iniciativoj pluse subtenas la industrion. Situante en la mezo de Germanujo Erfurto tre bone taŭgas por kongresoj kaj ĉiaj ajn kunvenoj por altigi singergiajn efektojn.

Servoj redakti

Eduksistemo, esplorinstitutoj kaj informejoj redakti

 
Enirejo de la Universitato de Erfurto

Teatroj, multfunkciaj ejoj kaj kultursocietoj redakti

 
Ĉefa enirejo de la Malnova Operejo de Erfurto.

Enuiĝi en Erfurto kvazaŭ neeblas, ĉar ekzistas amaso da distriĝblecoj kulturaj, ekzemple:

La Dramteatro jam ne funkcias, tamen gravas konstruaĵe kaj teatrohistorie; por instigi la artistojn profesiajn kaj laikajn oni aljuĝas ĉiujare la Kulturpremion de la urbo Erfurto. Ekzemploj por artistaj unuiĝoj dum la komunisma tempo estu la Erfurta AteliergrupoGalerio en la koridoro.

Ekde 2003, la moderna operejo estas hejmo de Teatro Erfurto kaj ties filarmonia orkestro. Ĝi havas 800 sidlokojn kaj alia malgranda ejo 200 sidlokojn. Septembre de 2005 la opero Waiting for the Barbarians de Philip Glass premieris en tiu operejo. La Erfurta Teatro estis fonto de polemiko. En 2005 spektaklo de la opero de Engelbert Humperdinck nome Hänsel und Gretel vekis la lokan gazetaron ĉar ĝi enhavis sugestojn pri pedofilio kaj incesto. La espektaklo devis averti tion en la programo per la aldono "nur por plenkreskuloj".

La 12an de aprilo 2008, versio de la opero de Verdi nome Un ballo in maschera reĝisorita de Johann Kresnik premieris tie. Tiu produktaĵo vekis polemikon ĉar aperigis rolulojn vestitajn kiel Mickey Mouse dancante sur la ruinoj de la World Trade Center kaj kantistino kun lipharo kvazaŭ de Hitler faris la saluton kutiman dum Naziismo, kune kun fiaj aperoj de usonaj soldatoj, Uncle Sam, kaj Elvis Presley. La reĝisoro priskribis la produktaĵon kiel popolisma kritiko de la moderna usona societo, montrante malegalecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tiu polemiko kondukis lokan politikiston alvoki lokanojn al bojkoto de la spektaklo, sed tiu ĉiukaze sukcesis.[11]

Amaskomunikiloj kaj komunikado redakti

 
La ĉefa poŝtejo en 2007; dekstre la Preĝejo Sankta Gregorio.

Kiel Halle kaj Lepsiko, Erfurto ankaŭ amaskomunukile ludas certan rolon en Meza Germanujo:

Amikoj de neelektrika transporto de leteroj ĝuas afablan servon en la belega konstruaĵo de la Centra poŝtoficejo.

Butikumado kaj komerco redakti

Trafiko redakti

Granddistanca trafiko garantiitas danke al la Stacidomo de Erfurto kaj Flughaveno de Erfurto. Pri regiona trafiko specialiĝis Erfurter Bahn.[13] La enurba trafiko estas en la manoj de EVAG. Al fanatikuloj de biciklado rekomendatas uzi unu el pluraj biciklovojoj kaj biciklomigradvojoj, kiel ekz. la Gera-biciklomigradvojo. Historie insteresas la haloj de la Fervojflegejo erfurta.

Sporto kaj ripozumlokoj redakti

 
La granda tribuno de la Stadiono Steigerwald.

Kaj al emuloj de sporto (Stadiono Steigerwald, Gunda-Niemann-Stirnemann-halo, La futbalklubo Rot-Weiß Erfurt, Ciklodromo Andreasried, Nordstrand (Erfurt), Erfurtaj Lagoj, Norda naĝejo) kaj al simplaj naturemuloj (Steiger-arbaro, Altebenaĵo Fahner, Ruĝa Monto, Altebenaĵo de Alach) Erfurto ofertas grandan gamon da taŭgaj lokoj ripozumi respektive konkuri je la unua rango. Surloke ekzistas eĉ pereinta skisaltejo, ĉe Rhodaer Grund. Moderigas multajn sportajn agadojn enklubajn la Sportoligo de Turingio.

Sanitaraj aferoj redakti

Armeo redakti

Dum la GDR-tempo (kaj jam antaŭe) Erfurto estis ege grava garnizona urbo (kun kazernoj ekz. ĉe Steigerwald; pereinta fama soldatejo estis la t.n. Marteno-kazerno). De kelkaj jaroj ĝia armea graveco denove iomete kreskis pro la establo de la Loĝistika komandejo de Bundeswehr, kie - centre por tuta Germanio - planatas la internaciaj engaĝiĝoj de la germana armeo. La tuto estas ĉe Löberfeld-kazerno.

Politiko, justico kaj historio redakti

Regulaj aranĝoj pli gravaj en la kuro de la jaro redakti

 
Bando da muzikantoj ludantaj sur la Anger-placo dum la Festo ĉe Krämerbrücke en 2010.

FEBRUARO

  • Karnavala procesio tra la urbocentro

MARTO/APRILO

  • Bach-tagoj
  • Urbocentra printempo
  • Bazaro de potaĵoj
  • Aŭtomobila printempo

MAJO

  • Longa nokto de la muzeoj
  • Internaciaj orgenkoncertoj en la katedralo (ĝis aŭgusto)
  • Orgenkoncerta serio en la dominikana preĝejo (ĝis septembro)

JUNIO

JULIO/AŬGUSTO

SEPTEMBRO

  • Semajno de monumentoj kaj Eŭropa tago de la malfermita monumento
  • Erfurtaj tagoj de Eklezia muziko

OKTOBRO

NOVEMBRO

DECEMBRO

Krome redakti

 
Ora pasero antaŭ butikumcentro en Erfurto

Goldener Spatz (laŭvorte: Ora pasero) estas grava germanlingva porjunulara kinfestivalo. Ĝi okazas ĉiujare en Gera kaj en Erfurto.

Esperanto en Erfurto redakti

Ĉiun unuan dimanĉon de monato eblas aŭdi esperantlingvan magazinon Turingio Internacia sur la ondoj de surloka radiostacio . En junio 2014 okazis en la urbo de ĉe la rivero Gera la 91-a Germana Esperanto-Kongreso.

En Erfurto naskiĝis la esperanto-vortaristo Hans Joachim Plehn, la volapukisto Alfred Kirchhoff kaj la forstisto kaj esperanto-terminaristo Karl-Hermann Simon. De 1896-1923 deĵoris surloke la planlingvisto Ernst Beermann.

Gefiloj de la urbo kaj personuloj kun gravaj ligoj al Erfurto redakti

Religiuloj redakti

Gravuloj kristanoj (kiel Bartholomaeus Arnoldi, Hugo Aufderbeck, Johannes Aurifaber (Vimariensis), Johannes Bonemilch, Joachim Justus Breithaupt, Marianus Brockie, Erich Kleineidam, Majstro Eckhart, Johano de Erfurto, Johannes Gallus, Reinhard Hauke, Hermann Korner, Ulrich Neymeyr, Otto Ogiermann, Johann von Staupitz, Georg Maximilian Sterzinsky, Johann Philipp von Schönborn, Jodocus Trutfetter, Jakobo de Jüterbog, Johano de Indagine) kiel ankaŭ protestantaj (Johannes Cuno, Bartholomäus Elsner, Ludwig Helmbold, Johann Heinrich Kindervater, Johann Lange, Johann Jakob Leitzmann, Marteno Lutero, Justus Menius, Johann Matthäus Meyfart, Johann Friedrich Möller, Andreas Poach, Christian Gotthilf Salzmann, Johann Spangenberg, Joachim Wanke), vivis/-as kaj agadis/-as en la erfurta regiono. Tio nur eblas pro la kristanigo en la 8-a jarcento danke i.a. al Sankta Bonifaco kaj Sankta Eobano. Severo el Raveno estas almenaŭ entombigita erfurte.

Politikistoj redakti

La Erfurta Unuigparlamento kaj la Erfurta Partikongreso markis la komencon de moderna politiko en la turingia ĉefurbo. Antaŭe regas la guberniestroj el Mainz. Hodiaŭ ĝi gastas, kiel decas por ĉefurbo de Federacia lando, la Turingian Landan Parlamenton.

Sportistoj redakti

Ekde la 19-a jarcento Erfurto - kun siaj variaj sportejoj (sketado, biciklado, futbalo, naĝado, rajdado) - estigis multajn sportistojn, eĉ de internacia rango, inter ili Clemens Fritz, Detlef Macha, Roland Matthes, Gunda Niemann-Stirnemann.

Entreprenistoj redakti

Erfurto ĉiam estis atrakcia por investantoj de ĉiu speco, ofte kun karitata veno kiel Johann Anton LuciusSebastian Lucius. Kelkaj erfurtanoj faris entreprenistan karieron eksterlande, kiel ekz. Johann Heinrich HartungSamuel Selfisch. Dum la t.n. periodo de spekulanto-kompanioj venis homoj kiel Eduard LingelChristian Hagans. Revolucion en la kampo de ĝardenado kaj hortikulturo faris i.a. Ernst Benary respektive Niels Lund Chrestensen, Christoph Schmidt, Friedrich Adolph Haage kaj Christian Reichart; sed ankaŭ la generalo August von Hedemann pioniris hortikulturade kaj pejzaĝarkitekture. Oni ne forgesu la ŝufabrikanton kaj mecenaton Alfred Hess. Post la Turniĝo ne malmultaj entreprenoj malaperis (post antaŭa ŝtatiĝo kaj ŝanĝiĝo al VEB), sed novaj poste alvenos.

Artistoj redakti

Erfurto estis kaj estas naskiĝa respektive agada loko de artistoj de diversaj specoj:

Sciencistoj kaj fakuloj redakti

Ke Erfurto konsidereblas esti fekunda kampo scienca kaj sciencista montras la sekvontaj ekzemploj de fakuloj devenantaj el aŭ agadantaj (-intaj) profesie kaj kreive en Erfurto:

 
Komparo de mezepoka Erfurto kaj moderna grandurbo, poŝtmarko de 1988.
 
Max Weber

Aliaj redakti

Maria Barjatinskaja, Walter Bauer-Wabnegg, Rudolph Zacharias Becker, Wilhelm Benary, Werner von Fichte, Henryk Goldberg, Friedrich Wilhelm von Jagow, Wilhelm Knappe, Elisabeth Lemmerhirt, Johann Martin Mieding, Karl Müffling, Wolf Schneider, Steffen Quasebarth, Konrad Stolle, Casper Vogell, Werner W. Wallroth

Partneraj urboj redakti

Pri la partneraj urboj ekzistas monumento antaŭ la urbodomo, la Ĝemelurba rozo.

Referencoj redakti

  1. Heinemeyer, Karl. (2004) “Bonifatius in Mitteldeutschland”, Hardy Eidam, Marina Moritz, Gerd-Rainer Riedel, Kai-Uwe Schierz: Bonifatius: Heidenopfer, Christuskreuz, Eichenkult (Germana lingvo). Stadtverwaltung Erfurt, p. 73–87.
  2. Stanton, Shelby, World War II Order of Battle: An Encyclopedic Reference to U.S. Army Ground Forces from Battalion through Division, 1939-1946, Stackpole Books (Reviziita Eldono 2006), p. 150
  3. La resumo orientiĝas laŭ Jürgen Valdeig: Erfurt. Schlaglichter zur Stadtgeschichte, Weimar 2011, p. 5-7.
  4. Urba statistiko - datumbenkoj
  5. Informoj en la angla pri tiu ĉi branĉo.. Arkivita el la originalo je 2014-01-29. Alirita 2014-01-27.
  6. Informoj en la angla pri tiu ĉi branĉo.. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2014-01-27.
  7. Informoj en la angla pri tiu ĉi branĉo.. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2014-01-27.
  8. Informoj en la angla pri tiu ĉi branĉo.. Arkivita el la originalo je 2014-01-29. Alirita 2014-01-27.
  9. Informoj en la angla pri tiu ĉi branĉo.. Arkivita el la originalo je 2014-01-29. Alirita 2014-01-27.
  10. Listo de ĉiuj lernejoj en la urbo kun belaj elaeraj fotoj de la konstruaĵoj lernejaj.
  11. "German staging of Verdi's A Masked Ball on 9/11 with naked cast in Mickey Mouse masks", The Daily Telegraph, 11a Aprilo 2008. Kontrolita 2a Majo 2010.
  12. "Kontakt" (Archive) Thüringer Allgemeine. Konsultita la 13an de Januaro 2014. "Zentralredaktion Thüringer Allgemeine Gottstedter Landstraße 6 99092 Erfurt"
  13. artikolo "Ausbau der Erfurter Straßenbahn zur Stadtbahn" [ampleksigo de la tramo de Erfurto al urba trajnsistemo, eldonanto Erfurter Verkehrs-Aktiengesellschaft (EVAG) germane
  14. Ĝemeleco kun Lille Arkivigite je 2016-08-31 per la retarkivo Wayback Machine germane

Literaturo redakti

  • Jakob Dominikus: Erfurt und das erfurtische Gebiet. Nach geographischen, physischen, statistischen, politischen und geschichtlichen Verhältnissen. 2 partoj. Gotha 1793.[30]
  • Constantin Beyer: Neue Chronik von Erfurt oder Erzählung alles dessen, was sich vom Jahr 1736 bis zum Jahr 1815 in Erfurt Denkwürdiges ereignete. 1-a volumo, Erfurt 1821[31].
  • Constantin Beyer: Nachträge zu der neuen Chronik von Erfurt 1736–1815. 2-a volumo, Erfurt 1823 [32].
  • Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt (MVGAE). Volumoj 1-53 (1865–1941), volumoj 54 kaj sekvaj (1993 kaj sekvaj jaroj)
  • Alfred Overmann: Erfurt in zwölf Jahrhunderten. Eine Stadtgeschichte in Bildern. Erfurt 1929.
  • Erfurter Heimatbrief. Brief für die Erfurter in der Bundesrepublik mit West-Berlin und im westlichen Ausland. Kajeroj 1-64 (1961–1992), eldona institucio Vereinigung „Heimattreue Erfurter“ (en Berlin-Wilmersdorf).
  • Geschichte der Stadt Erfurt. Herausgegeben im Auftrag der Stadt Erfurt von [Eldonata nome de la urbo Erfurt fare de] Willibald Gutsche. Weimar 1986, ISBN 3-7400-0000-7.
  • Thomas Ott: Erfurt im Transformationsprozeß der Städte in den neuen Bundesländern. Ein regulationstheoretischer Ansatz. Erfurt 1997, ISBN 3-9803607-5-X.
  • Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt. (SuG). Kajero 1 kaj sekvaj (1998 kaj sekvaj jaroj)
  • Steffen Raßloff: Flucht in die nationale Volksgemeinschaft. Das Erfurter Bürgertum zwischen Kaiserreich und NS-Diktatur. Köln/Weimar/Wien Böhlau, 2003, ISBN 3-412-11802-8 (Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen. Kleine Reihe 8).
  • Helmut Wolf: Erfurt im Luftkrieg 1939–1945. Jena 2005 (2-a eldono Zella-Mehlis 2013), ISBN 3-931743-89-6.
  • Stephanie Wolf: Erfurt im 13. Jahrhundert. Städtische Gesellschaft zwischen Mainzer Erzbischof, Adel und Reich. Köln[Kolonjo]/Weimar/Wien[Vieno] 2005, ISBN 3-412-12405-2.
  • Jahrbuch für Erfurter Geschichte. 2006 kaj sekvaj, eldona institucio Gesellschaft für Geschichte und Heimatkunde von Erfurt.
  • Steffen Raßloff: Bürgerkrieg und Goldene Zwanziger. Erfurt in der Weimarer Republik. Sutton, Erfurt 2008, ISBN 978-3-86680-338-1.
  • Jürgen Valdeig: Erfurt – Schlaglichter zur Stadtgeschichte. Mit einem historischen Überblick von Steffen Raßloff. Weimar 2011.
  • Martin Baumann kaj Steffen Raßloff (Hg.): Blumenstadt Erfurt. Waid – Gartenbau – iga/egapark. Erfurt 2011, ISBN 978-3-86680-812-6.
  • Robert Gramsch: Erfurt - Die älteste Hochschule Deutschlands. Vom Generalstudium zur Universität. Sutton, Erfurt 2012, ISBN 978-3-9540006-2-3.
  • Steffen Raßloff: Geschichte der Stadt Erfurt. Erfurt 2012 (2-a eldono 2013), ISBN 978-3-9540004-4-9.
  • Christoph Kreutzmüller/Eckart Schörle: Stadtluft macht frei? Jüdische Gewerbebetriebe in Erfurt 1919 bis 1939. Berlin[Berlino] 2013, ISBN 978-3-942271-97-4.
  • Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm. Essen 2013, ISBN 978-3-8375-0987-8.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti