Eŭropa Informcentro de Turingio

La Eŭropa Informcentro de Turingio (germane: Europäisches Informationszentrum Thüringen; Haus Vaterland) troviĝas en la urbokerno de Erfurto, Germanujo (Regierungsstraße nr. 72). La ejo portas la historian nomon Zum Güldenen Sternberg.

La domo Zum Güldenen Sternberg, eksa saksa eskortdomo.

Historio de la domo redakti

La domo estas kvarala kortkomplekso; malantaŭe troviĝas pluraj masivaj deponejoj. Ĝi servis al la anoj de la Dinastio Wettin kaj estis saksa eskortodomo (germane: Geleithaus). Kontraŭpage la Wettinanoj garantiis la sekurecon sur la stratoj. Antaŭe li nomiĝis Schwarzburger Hof (1572). La domo ekde la mezo de la 19-a jc iĝis la gastejo Haus Vaterland.

Nuntempe, estante Eŭropo-informcentro, ĝi celis informi la turingianojn pri la laboro de la komunaj eŭropaj instancoj.

Goethe en Erfurto redakti

Kontraŭe al Weimar la spuroj de Goethe en Erfurto ne ĉiam tro bone dokumentatas, malgraŭ ke li ofte rezidis tie ĉi. Aliri la urbon ĉe la bordo de la rivero Gera nepris por la vajmara ministro pro personaj (rilatoj al erfurtaj burĝidinoj), kulturaj kaj vinprovizadaj kialoj.

La oficiala reprezentanto de la duko de Weimar loĝis kutime en la domo, ĵus apud la nuna Turingia Ŝtata Kancelario. Memorigtabulo atestas tion. Li ofte vizitadis la majencan guberniestron Karl Theodor von Dalberg, kiu eĉ fariĝis lia inspiranto. Kontaktoj familiaraj estis ankaŭ kun la posedantoj de la Domo Dacheröden. Kun siaj vajmaraj aktoroj Goethe ofte ludis dum la 1790-aj jaroj en la hodiaŭa Imperiestra salonego.

La antaŭtagmezon de la 2-a de oktobro 1808 imperiestro Napoleono la 1-a invitis Goethe en sian rezidejon en la apuda Guberniestro, kie la du gigantuloj renkontiĝos en la ariela ĉambro. Napoleono estis surloke por partopreni la Kongreson erfurtan.

Eksteraj ligiloj redakti