Malfermi la ĉefan menuon
Elaera foto de 2007, la palaco kun parto de la Cerva ĝardeno kaj la Preĝejo Sankta Wigbert.
Detalo el la stukaĵo ene.
Elekto-Majenca blazono ĉe la guberniestrejo en Erfurto

La Majenca guberniestrejo, germane Kurmainzische Statthalterei, estas unu el la multnombraj monumentprotektitaj domoj en la urbocentro de Erfurto. Nuntempe ĝi estas la sidejo de la ministroprezidento de Turingio.

Enhavo

PriskriboRedakti

De 1711-20, sub la estrado de Philipp Wilhelm von Boineburg, oni konstruis la guberniestrejon (kiu de 1664-99 estis en la domo Zur Himmelspforte en la Markt-strato nr. 6) sur la placo de la en 1540 konstruita renesancstila domo Zum Stolzen Knecht. Restoj renesancaj videblas ankoraŭ ĉe la ornama arielo de la orienta alo kun blazono de la posedinto reprezentata kiel fiera lusoldato. La bonkonata arkitekto Maximilian von Welsch planis la guberniestrejon tiom lerte, ke la dekstra renesancstila alo povis unuiĝi kune kun la maldekstra barokstila en harmonia tuto. Poste tie ĉi troviĝis la sidejo de la prusa distrikta registaro.

En la frontona triangulo admireblas la blazono de la majenca ĉefepiskopo Lothar Franz von Schönborn. La figurojn ĉe la portalo kreis Gerhard Gröninger. La konstruaĵojn, kiu iam troviĝis videalvide, aĉetis la guberniestro Anselm Franz Ernst Freiherr von Warsberg por malkonstruigi ilin kaj fari en 1732 ĉirkaŭbaraĵojn por cervoj kaj kapreoloj. Tiel naskiĝis la Cerva ĝardeno, flankita de du gardejetoj (1732-40).

GastojRedakti

La guberniestro Karl Theodor von Dalberg subtenadis kaj prosperigis la evoluon kulturan de Erfurto. Sekve Goethe, Schiller, Wieland, Herder kaj Wilhelm von Humboldt ofte gastis en la domo. Tabulo memoras la gajajn kunvenojn: asembleetoj okazis ĉiun semajnon, kiel enirbileto sufiĉis porti "purigitan ĉemizon".

 
La aŭdienco de Goeto ĉe Napoleono.

Diversaj enloĝantojRedakti

Pro la Regna deputacia fina akto Erfurto fariĝis en 1802 parto de Prusio kaj la ejoj estis ekde tiam "prusa guberniestrejo". Dum la bataloj de Jena kaj Auerstedt (aŭtuno 1806) troviĝis tie ĉi la prusa ĉefkomandejo. Post la venko de Napoleono Erfurto estis okupita kaj submetita kiel "Imperiestra bieno" (domaine impérial) rekte al la franca imperiestro. Pro tio la ejo ĝis 1813 servis kiel "Franca guberniestrejo". Dum la Kongreso erfurta de 1808 en la Imperiestra salonego ĝi estis loĝejo kaj rezidejo de Napoleono, do "Imperiestra palaco - Kaiserliches Palais".

Tie ĉi iĝis la famekonata renkontiĝo inter Napoleono kaj Goeto, markita de granda reciproka respekto. Laŭdire Napoleono adresis la je 20 jarojn pli maljunan Goeton per la sekvantaj vortoj: "Vous êtes un homme! - Vi estas homo!" kaj parolis poste kun li pri ties furorlibro La suferoj de juna Werther. Goeto sume vizitis Erfurton pli ol 50 fojojn kaj kromnomis ĝin Romo turingia.

Post la malvenko de Napoleono en la Batalo de Leipzig (1813) Erfurto denove iĝis sub prusa kontrolo, kiel montras ankaŭ la ĉe la ĉefa enirejo fiksitaj bastonoj kun la novaj mezurnormoj. La prusa registaro uzis la konstruaĵon (pro tio la nova nomo "Regierungsgebäude - registarejo") ĝis 1945. En la liberigita urbo la usona armea registaro ekrezidis tie ĉi la 13-an de aprilo 1945 sub la komando de majoro Noble O. Moore ĝis la potenctransdono al la rusoj en la 3-a de julio.

Ekde 1952 ĝi estis sidejo de la konsilio de la distrikto Erfurt-Land. En 1995 ĝi ricevis ĝian ĝis nun lastan funkcion, nome esti la "Ŝtata kancelario" de la ministroprezidentoj.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Walter Blaha: Vom Bürgerhaus zum Kaiserpalast: die Kurmainzische Statthalterei in Erfurt, eld. Bayerische Vereinsbank, Abt. Öffentlichkeitsarbeit und Werbung, München 1992

Eksteraj ligilojRedakti