Jena
Jena [JEna] estas eksterdistrikta urbo kaj la dua plej granda urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La bela urbo situas borde de la rivero Saale. Unuafoje menciita ĝi estis inter la jaroj 830 ĝis 850, kiel setlejo nomata Jani. Ekde 1230 ĝi havas la rangon de urbo. En la 18-a jarcento kaj 19-a jarcento Jena fariĝis grava spirita kaj kultura centro: Famuloj kiel ekz. Goethe (kiu forlasis la okcidentan germanion por veni tien), Schiller, Friedrich Schlegel, Novalis, Ludwig Tieck kaj Hegelo kontribuis al tiu ĉi reputacio.
Jena | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Bazarplaco | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Oficiala nomo: Jena | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Turingio | ||||
Historiaj regionoj | |||||
Situo | Jena | ||||
- alteco | 143 m ü. NHN [+] | ||||
- koordinatoj | 50° 56′ N, 11° 35′ O (mapo)50.92722222222211.586388888889 | ||||
Akvokolektejo | 114,76 km² (11 476 ha) [+] | ||||
Areo | 114,29 km² (11 429 ha) | ||||
Loĝantaro | 106 915 (31.12.2012) | ||||
Denseco | 937,85 loĝ./km² | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 07751 [+] | ||||
Jena | |||||
Vikimedia Komunejo: Jena [+] | |||||
Retpaĝaro: www.jena.de | |||||
Hodiaŭ, la loĝantaron de la urbo konsistigas ankaŭ la granda kvanto de pli ol 20000 studentoj de la Friedrich-Schiller-Universitato, kiu fondiĝis jam en la jaro 1558.
Grandan tradicion havas ankaŭ la optika industrio, por kiu la fizikisto Ernst Abbe evoluigis la teoriajn bazojn. En la jaro 1846 la mekanikisto Carl Zeiß fondis en Jena mekanikan metiejon, kaj kun la helpo de Abbe, kiu inventis novajn ilojn kaj manierojn de produktado, kaj la kemiisto Otto Schott, kiu evoluigis specialajn vitrojn, el modesta metiejo finfine fariĝis granda entrepreno.
Datumoj
redakti- Situo: 50° 56’ NO, 11° 35’ OR
- Loĝantaro: proksimume 100.000
- Alteco: averaĝe 160 metrojn super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Urbopartoj
redaktiVidindaĵoj
redakti- Bismarck-turo
- Camsdorf-ponto
- Ernst-Haeckel-domo
- Ĝardendomo ŝilera
- Inspektora Domo (Jena)
- Jen-turo
- Karmelana konvento, pereinta
- Kastelo Kunitzburg
- Kastelo Lobdeburg
- Kastelo Tautenburg
- Kastelo Thalstein
- Kirko Sankta Mikaelo
- Muzeo 1806 pri la bataloj dum la Napoleonaj militoj
- Muzeo pri deveno de la specioj
- Muzeo pri vitro
- Napoleona ŝtono sur Windknollen
- Optika muzeo
- Zeiss-planetario
- Romantikula domo
- Sep mirindaĵoj de Jena
- Ŝilerkirko
- Tombejo johana
- Urba muzeo kaj artkolektoj de Jena
- Vulpa turo
Famuloj rilataj al Jena
redakti- Adelbert Schenk, fotisto
- August Batsch, botanikisto
- Eduard Adolf Jacobi, teologo
- Ernst Reinhold, filozofo
- Eugen Diederichs, eldonisto
- Georg Bötticher, verkisto kaj grafikisto
- Gustav Compter, pedagogo kaj geologo
- Louise Seidler, pentristino
- Ludwig von Döderlein
- Mario Voigt, politikisto
- Johann Matthäus Meyfart, teologo
Institucioj
redaktiEsperanto-movado
redaktiHistorio
redaktiLaŭ la Enciklopedio de Esperanto la unua Esperanto-grupo en Jena estis fondita en la jaro 1905.
Nuntempe
redaktiEstas gastiganto de Pasporta Servo tie.