Malfermi la ĉefan menuon

Urba muzeo kaj artkolektoj de Jena

La muzeo en domo nomita Göhre.
Ribeloj de studentoj sur la bazarplaco en Jena en la jaro 1792-a.
Alveno de novaj studentoj en Jena, ĉ. la jaro 1770.

La Urba muzeo kaj artkolektoj de Jena (germane: Stadtmuseum und Kunstsammlung Jena) troviĝas en domo nomita Göhre ĉe la centra bazarplaco de Jena, Markt nr 7.

Priskribo de la fonojRedakti

La malfru- kaj novgotika konstruaĵa ensemblo ĉe la bazarplaco de Jena estas speciala renkontiĝloko de historio kaj modernismo. Sub unu tegmento unuiĝas urba muzeo kaj artokolektoj. Tia simbiozo permesas al la vizitantoj ravajn enrigardojn en la urban historion kiel ankaŭ ekkonon de moderna arto.

Jam pasintece la t.n. Sep mirindaĵoj de Jena atentigis onin pri la unikeco de la urbo, kies evoluo danke al la fondo de la universitato en 1558 tute ŝanĝiĝis. Ekde tiam la altlernejaj kaj altlernejanaj bezonoj influis la tutan urbon. Krom la ameblaj sep mirakloj zorgis eminentaj fakuloj por la renomo de la urbo.

Iam Jena estis simpla urbeto de vinberkultivistoj.

KolektojRedakti

Traepoka sago ĉe la vandoj de la ŝtuparo gvidas la sciemulojn de tiaj originoj al staplejo de konoj kaj sciencoj (laŭ Goeto). Filzofoj kiel Reinhold, Fichte, Schelling aŭ Hegel igis la urbon Ateno ĉe la Saale-rivero. Ebligas tion libera etoso flugilodonanta al sciencoj, filozofia spekulacio, politika ribelemo. Sekve la traepoka sago montras ankaŭ la fondon de la unua germana studenta korporacio Jenaer Urburschenschaft. Post spertoj de la kontraŭnapoleonaj liberigbataloj kaj kun entuziasmo je unuiĝinta kaj demokratia patrujo multaj studentoj politike engaĝiĝis. Pri tio troviĝas en la vitrinoj gravegaj dokumentoj (ekz. la flago kaj la statutoj de Urburschenschaft).

La industriaj komencoj de Jena ankaŭ estas en konekto kun la intelektuala povo de la urbo kaj la kuraĝo de personuloj kiel Zeiß, Abbe aŭ Schott. Intima unuiĝo de esplorado, teknika novigademo kaj lerta realigo de la ideoj en merkata ekonomio havas jam longan tradicion en la urbo.

La ŝtuparo de la muzeo kondukas ankaŭ al alikonstruita sekcio kun la artkolektoj, la Galerio kaj la Kabineto. Krom verkoj disde la Mezepoko ĝis la 19-a jarcento, la artaĵoj de la 20-a jarcento (klasika modernismo ĝis la arto de GDR) formas la plej grandan parton de la pentraĵaro. Post 1989 la kolektoj plietendiĝas je ekstergermanaj temoj.

Ankaŭ la Galerio taksas tiun internacian etoson grava. Ĉiujare inter po 8-10 nedaŭraj ekspozicioj ĉiam denove junigas la muzeon. Ili ne preferas konkretan temokampon sed estas malfermaj al ĉio ajn interesa kaj stimulanta kritikan diskurson.

Estroj de la muzeoRedakti

  • Paul Weber (ĝis 1930)
  • Johanna Hofmann-Stirnemann (1930–1934), unua ina muzeo-estro de Germanio
  • Werner Meinhof (1936–1939), patro de Ulrike Meinhof
  • Oskar Schmolitzky (ĝis 1958), neoficiale
  • Liselotte Honigmann-Zinserling (1958–1961)
  • Christina Didier (1961–1990)
  • Holger Nowak (1990–2008)
  • Matias Mieth (ekde 2008)

Publikaĵoj (serioj)Redakti

  • Dokumentation der Städtischen Museen Jena (22 volumoj ĝis majo de 2012)
  • Bausteine zur Jenaer Stadtgeschichte
  • Schriften des Stadtmuseums

LiteraturoRedakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 106-108

Eksteraj ligilojRedakti