Lugoj

urbo en nuna Rumanio

Lugoj [lugoĵ] (hungare Lugos, germane Lugosch) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de la Montaro Poiana Ruscă laŭ la du bordoj de la rivero Timiş sudoriente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Tapia, Măguri.

Lugoj
municipo de Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono rumania Banato
Distrikto distrikto Timiș
Poŝtkodo 305500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 450  (2021) [+]
Loĝdenso 403 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 41′ N, 21° 54′ O (mapo)45.68611111111121.900555555556 [+]
Alto 124 m [+]
Areo 88,05 km² (8 805 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Lugoj (Rumanio)
Lugoj (Rumanio)
DEC
Situo de Lugoj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lugoj [+]
vdr
Katedralo en Lugoj

Loĝantaro

redakti

En 1910 ĝi havis 19 818 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 50 939 el kiuj pli ol 80% estis rumanoj. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 35 450 loĝantoj sur areo de 88,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 403 loĝantoj/km².

Historio

redakti

Ĝia unua menciaĵo skribe datiĝas el 1334. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Krassó-Szörény (reĝa departemento) vármegye). Ekde la 16-a jarcento ĝi estas unu el la gravaj rumanaj kulturaj centroj en Transilvanio. La 14-an de novembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt.

Partneraj urboj

redakti

Inter la partneraj urboj de Lugoj estas:

Referencoj

redakti
  1. Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Alirita 2019-11-15.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti