Krassó-Szörény (historia departemento)
Krassó-Szörény (kraŝO-SorEnj) estis historia reĝa departemento en la suda parto de la Hungara Reĝlando, germane: Komitat Karasch-Severin, rumane: Comitatul Caraş-Severin.
Demografio
redaktiLaŭ la censo de 1880
- 7 419 (1,9%) hungaroj
- 38 998 (10,2%) germanoj
- 6 438 (1,7%) slovakoj
- 298 414 (78,3%) rumanoj
- 19 261 (5,1%) serbokroatoj
- 10 424 (2,7%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
Administracio
redaktiEstis 13 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Béga, escepte la distriktejo: Bálinc
- Boksánbánya
- Bozovics
- Facsád
- Jám
- Karánsebes samtempe konsilantrajta urbo
- Lugos samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Maros, escepte distriktejo: Marosberkes
- Oravicabánya
- Resicabánya
- Temes, escepte distriktejo: Szákul
- Teregova
- Újmoldova
La departemento estis plejparte en montara. Oriente estis la Karpatoj, kiu estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo. La Karpatoj ĝuste ĉe la Danubo finiĝas, kie estas Fera Bordego. Tie trarompas La Danubo la montojn kaj elfluas el la Karpat-baseno. Gravaj riveroj estas Danubo (kiu estis la suda limo), Mureş, Timiş kaj Bega.
Dum la mezepoko la Danubo estis grava limo kontraŭ la turkoj. La turkoj tenis la plej longe tiun regionon. Post la turka erao senhomaj vilaĝoj restis. Post la liberiĝo aŭstraj inĝenieroj termezuris la regionon kaj taksis ĝin riĉa de ercoj. Post la eventuala Budapeŝto-Vieno fervoja linio tuj sekvis la Budapeŝto-Subdanuba linio. La Fera Bordego iĝis navigebla post longa laborado. Alvenis krom hungaroj slovakoj, germanoj, serboj kaj rumanoj. La departemento en tiu formo naskiĝis en 1881 el departementoj Krassó kaj Szörény. Ekde 1920 ĝi apartenas al Rumanio kaj la nomo restis rumane. La norda parto aliĝis al Timis, Orsova al Mehedinc.