Karpatoj

montaro en centra kaj orienta Eŭropo

Karpatoj (hungare Kárpátok; rumane Carpați; ukraine: kaj serbe Карпати; ĉeĥe kaj slovake Karpaty; germane Karpaten) estas montara sistemo en centra kaj orienta Eŭropo, etendiĝanta tra teritorioj de 8 landoj: Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Rumanio kaj Serbio.

Karpatoj
montaro
Maramura masivo, Rumanio
Landoj
Parto(j) Orientaj Karpatoj, Sudaj Karpatoj
Akvejo
Situo Gerlachovský štít
 - koordinatoj 49° 09′ 49″ N 20° 08′ 02″ O / 49.16361 °N, 20.13389 °O / 49.16361; 20.13389 (mapo)
Plej alta punkto Gerlachovský štít
 - situo Altaj Tatroj, Regiono Prešov, Slovakio
 - alteco 2 655 m s. m.
Longo 1 500 km (932,06 mi)
Areo 210 000 km² (21 000 000 ha)
Biomo Mezvarmaj koniferarbaroj
Geologia konsisto fliŝa zono, neovulkanitoj, oraviko
Orogenenezo
montariĝo
Alpa orogenezo
Periodo terciaro
Situo de Gerlachovský štít en Karpatoj
Situo de Gerlachovský štít en Karpatoj
Situo de Gerlachovský štít en Karpatoj
Surfaco de Karpatoj
Surfaco de Karpatoj
Surfaco de Karpatoj
Vikimedia Komunejo: Carpathian Mountains
Map

Ili formas arkon malfermiĝantan okcidenten; ĝi sude komenciĝas ĉe la Fera Pordo inter Serbio kaj Rumanio, trairas grandan parton de Rumanio (Orientaj Karpatoj, Sudaj Karpatoj) kaj pecon de Ukrainio, tuŝas sudan Pollandon, trairas Slovakion kaj fine ĉe Bratislavo kaj Vieno proksimiĝas la Alpojn. Ilia plej alta monto estas Gerlachovský štít en Altaj Tatroj (Slovakio).

La nomo "Karpatoj" devenas plej verŝajne de la nomo de daka tribo Karpoj, loĝanta en la unua jarmilo post Kristo en Orientaj Karpatoj. Ĝin menciis Ptolemeo en la 2-a jarcento (forme de Karpates Oros). Povas esti, ke la nomo devenas de hindeŭropa vorto korpata − "monto", "roko". Alia hipotezo estas ĝia deveno de antaŭhindeŭropa cara − "ŝtono". En la 13-14-jarcentaj oficialaj hungaraj dokumentoj Karpatoj aperas sub la nomo Thorĥal aŭ Tarĉal aŭ pli malofte kiel Montes Nivium. En Pollando unuafoje uzis la nomon "Karpaty" Stanisław Staszic en la 19-a jarcento

Divido de Karpatoj

redakti
 

Ĉefaj partoj de Karpatoj estas:

  1. Eksteraj Okcidentaj Karpatoj kaj Blankaj Karpatoj
  2. Internaj Okcidentaj Karpatoj
  3. Eksteraj Orientaj Karpatoj
  4. Internaj Orientaj Karpatoj
  5. Sudaj Karpatoj
  6. Rumaniaj Okcidentaj Karpatoj
  7. Transilvania Montetaro
  8. Serbiaj Karpatoj – ne ĉiam agnoskata kiel parto de Karpatoj sed de Rodopa sistemo

Internaj montaroj

redakti

La plej altaj pintoj

redakti

La plej alta montaro de Karpatoj estas Tatroj, aparte ilia slovaka parto, en kiu estas Gerlachovský štít (2655 m de supermara alteco), Lomnický štít (2632 m), Ľadový štít (2628 m). Laŭvicaj montopintoj super 2500 m de supermara alteco troviĝas en Rumanio, la plej altaj estas Făgăraș-montaro (Moldoveanu – 2544 m).

Pli gravaj montpasejoj

redakti

Gravaj montpasejoj en Karpatoj:

Pli gravaj riveroj

redakti

Karpatoj estas grava akvodislimo inter riverbaseno de Balta Maro kaj Nigra Maro. En Karpatoj komenciĝas pluraj riveroj, interalie:

La teritorion de Karpatoj enloĝigas nun ĉirkaŭ 15 mln de homoj. Sudaj kaj Orientaj Karpatoj estas malpli ofte enloĝitaj de Okcidentaj Karpatoj, sed ankaŭ tie estas grandaj grupiĝoj de loĝantoj. Apud Karpatoj estas urboj Bratislavo, Budapeŝto, Krakovo, Lvovo, Ĉernivco, Bukareŝto, Vieno kaj Beogrado.

Ŝirmejoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti