Váh (hungare Vág, germane Waag, pole Wag) estas la plej longa rivero en Slovakio, maldekstra alfluanto de Danubo.

Váh
hungare Vág, germane Waag, pole Wag
rivero
Váh proksime de Piešťany.
Oficiala nomo: Váh
Lando Slovakio Slovakio
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Urboj
Akva rezervujo Čierny Váh
Ĉefa fontrivero Čierny Váh
 - situo Kráľova hoľa, Malaltaj Tatroj
 - koordinatoj 49° 01′ 08″ N 19° 48′ 33″ O / 49.01889 °N, 19.80917 °O / 49.01889; 19.80917 (mapo)
Apuda fontrivero Biely Váh
 - situo Važecká dolina, Altaj Tatroj
Enfluejo Danubo
 - situo Komárno
 - alteco 106,5 m
 - koordinatoj 47° 44′ 59″ N 18° 08′ 51″ O / 47.74972 °N, 18.14750 °O / 47.74972; 18.14750 (mapo)
Longo 403 km (250 mi)
Akvokolektejo 10 640 km² (1 064 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 196 /s
 - maksimuma 1 825 /s
 - minimuma 22,3 /s
Fluo kaj akvokolekta regiono de Váh de kunfluejo de Čierny Váh (sude) kaj Biely Váh (norde) ĝis alfluejo al Danubo

Vikimedia Komunejo: Váh
Portalo pri Slovakio

Ĝi fluas de Altaj Tatroj okcidentdirekten kaj ĉe Žilina turniĝas suden. Fontas en marnivelo 664 m ĉe Kráľova Lehota kaj post 351km je 106,5 m pli supre de la marnivelo.

Longo estas 403 km, el tio estas navigebla 40 km. Akvokolekta areo estas 10640 km². La rivero havas dekon da akvonodoj.

Laŭ la rivero konstruiĝis ĉeno de fortikaĵoj kaj kasteloj, kiuj servis defendi Hungarion. Ili restis netuŝitaj, ĉar bataloj tie maloftis. Nun ili servas la turistojn. Menciinda batalserio estis en la valo de rivero en somero de 1849, kiam la hungara armeo ne povis bari enrompiĝon de unuiĝintaj aŭstraj taĉmentoj. En la enverŝiĝo al Danubo la fortikaĵo de Komarno (hungare Komárom) kontraŭstaris sukcese, fine la batalantaj hungaroj ricevis liberan foriron.

Gravaj urboj ĉe la rivero: Liptovský Mikuláš, Ružomberok, Žilina, Trenčín, Komárno. La lastan urbon ne nur Danubo distranĉas, sed ankaŭ la limo inter Hungario kaj Slovakio.

Akvonivelaj indikiloj: Liptovský Hrádok, Šaľa.