Ilava

urbo de Slovakio

Ilava, hungare Illava, germane Eulau estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Ilava.

Ilava
hungare: Illava, germane: Eulau
urbo
Ilava
Blazono
Oficiala nomo: Ilava
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Ilava
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Váh
Situo Ilava
 - alteco 255 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 58″ N 18° 14′ 10″ O / 48.99944 °N, 18.23611 °O / 48.99944; 18.23611 (mapo)
Areo 24,302 km² (2 430,2 ha)
Loĝantaro 5 503 (31.12.2007)
Denseco 226,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1229
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 019 01
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj IL
NUTS 513156
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Ilava
Retpaĝo: www.ilava.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

La urbo situas ĉe la maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina. Trenčín troviĝas 19 km.

Historio redakti

La unua mencio skribe okazis en 1318, en tiama nomo Lewa. La komunumo ricevis privilegiojn en 1335, urban rangon en 1376, fine iĝis libera reĝa urbo en en 1410. Okazis venko en 1431 kontraŭ husanoj. En 1446 fortikaĵo, en 1496 lignoponto konstruiĝis. La luterana gimnazio funkciis ekde 1560. La urbo rajtis aranĝi tutlandajn foirojn jare po 2 ekde 1578, jare po 4 ekde 1635. Oni produktis bieron en eklezia uzino ekde 1598. En 1614 formiĝis la unua urba korporacio por ĉapelistoj. Klostro formiĝis el parto de la fortikaĵo en 1694. La ŝtato aĉetis ĝin en 1856 kaj ĝi iĝis fifama malliberejo. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Ilava-Dubnica nad Váhom-Trenčín-Trnava-Bratislavo-Vác-Budapeŝto. En 1910 en la urbeto loĝis 2389 da loĝantoj (1151 slovakoj, 791 hungaroj, 202 germanoj kaj 122 rumanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Illava, kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 5411 da homoj, (5310 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti